Cezar
La senĉeskomento
Preĝoradoj klakas,
ĝis mesaĝoj vakas.
Sed senĉeskomento
hurlas plu sen vento.
Klakas dent' al dento,
jen senĉeskomento!
Iras por konsterno
plu do dum eterno.
Kvazaŭ granda rado.
Vortoj iĝas lado.
Vortoj mem surbendas,
ripetiĝoj endas.
Sen ĉeso, sen halto,
plu do pro ekzalto.
Ĝis la mond' pereos,
aŭ frenezon neos.
PS: Eltrovinto de la senĉeskomento ne estas mi, sed Stanislavo.
Sign-in to write a comment.