Cezar
Verdaj katoj kaj merkatoj


Verdaj katoj kaj merkatoj
estas frataj inter fratoj;
viglaj ili ĉiuj estas,
homan eltenemon testas.

Verdaj katoj surmerkataj
estas pri frenez' konataj.
Krokodile metas nazon
eĉ en tre malsekan vazon.

Kaŭzas verdaj katoj kostojn,
ili frotas nur la vostojn.
Ili vendas por merkato
eĉ la musojn de Barato.

Verdaj katoj, kiuj vendas,
sian monon hejmen sendas.
Kaj se kaso iam vakas,
ili siajn kofrojn pakas.

Sed, se rato iam krias,
ke la verdaj katoj fias,
ili ĝin de nun neglektas
,
ĉar la rato senrespektas.