http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-nululo-en-banko-rimpiemo.html


Cezar
Nululo en banko


Nululo sidis en la bank'
sur novlakita benk'.
Ĉar je kreditoj estas mank';
por li do estus venk'.

Kaj kiam venis lia vic',
eĉ kreskis la esper';
sed la bankisto sen malic'
nur neis pri l' afer'.

Nululo restu sen kredit',
pro l' garantia nul'.
Nululon trafas banka spit',
li vivu sen postul'.

Ju pli da mono havas ul'
des pli li estas hom'.
Plej bone por kreditpostul'
estas juvel' aŭ dom'.

Al bank' ekzistas karitat',
pro granda frata am'.
Ĝin helpas tuj kun verv' la ŝtat',
sed ne al nul' sen fam'.