Miĥail Sosĉenko
La bovino en la helico


Grigori Kosonosov, la gardisto de la aviadista lernejo, por forpermeso estis veturonta en sian hejman vilaĝon. „Nu, kio estas, kamarado Kosonosov“, diris la kolegoj ĉe la adiaŭo, „ĉar vi do veturos tien, vi ja ankaŭ eble iom povus agiti tie en la vilaĝo, ĉu?“ Diru al la kamparanetoj: „Ĉu tiel aŭ ĉu tiel, la aviado evoluiĝas ĉe ni... Eble ili kunkolektos iom da mono por nova aviadilo!“

„Pri tio vi povas esti certaj“, respondis Kosonosov, „mi ja fervore propagandos! Estus io alia, se ne temus pri la aviado; sed estu sen zorgoj, mi ja diros la ĝustan.“

Kosonosov venis hejmen kaj iris tuj je la tago de sia alveno al la vilaĝa soveto.

„Do“, li diris, „mi volas iomete agiti ĉi tie. Ĉu oni povos kunvoki kunvenon?“

„Nu, kial ne?!“ diris la prezidanto. „Ja agitu do!“

Je la sekva tago la soveto kunvokis la kamparanojn al la fajrobrigada remizo. Grigori Kosonosov paŝis antaŭ ilin, kliniĝis kaj komencis agiti: „Do, estas tiel... La aviado, kamaradoj kamparanoj. - Ĉar vi estas, nu, needukita tavolo de la popolo, mi rakontos al vi iom pri la politiko. Ĉi tie, ni diru foje, estas Germanio kaj tie eble Francio.... ĉi tie Ruslando - kaj tie... nu do, ĝenerale...“

„Pri kio vi propre parolas paĉjo?“ demandis la kamparanoj.

„Pri kio?“ rediris Kosonosov indignite. „Pri la aviado kompreneble! Ĝi ja tre ekfloras, la aviado! Ĉi tie estas do Rusujo - kaj tie Ĉinujo!“

La kamparanoj morne aŭskultis. „Ne haltu!“ iu vokis malantaŭe. „Parolu plu!“

„Mi ja tute ne haltas!“ Kosonosov diris embarase. „Mi parolas ja pri la aviado... ĝi evoluiĝas ĉe ni, kamaradoj kamparanoj. Kontraŭ tio direblas nenio! Kio estas vera, tio vera estas!“

„Hm! Iomete nekompreneble!“ vokis la prezidanto. „Kamarado, vi devos paroli iom pli laŭpopole, bonvolu! Por ke la amaso vin komprenu!“

Kosonosov pli proksimiĝis al la kamparanoj, embarase iom antaŭmetis unu piedon kaj komencis paroli denove: „Do, kamaradoj kamparanoj... oni konstruas aviadilojn ĉe ni, kaj poste oni flugas. En la aero - por foje diri tiel. Nu, kelkaj el ili kompreneble ne bone tenas sin supre - pum! Kaj jam iu falegas teren! Kiel la aviadisto-kamarado Jermilkin! Supren li flugis tute bone kaj poste - pum! Krak! Malseka makulo postrestis!“

„Li ja ne estas birdo!“ diris saĝe la kamparanoj.

„Prave, tion diras ankaŭ mi!“ diris Kosonosov, ĝojigite pri la konsento. „Kompreneble ne birdo. Birdo, se tiu falas malsupren, nu jes, ĝi skuiĝas kaj ek, plu! Alie estas ĉe la homo! - Jen plua tia aviadisto, tiu falis sur arbon kaj tie pendis kiel pometo! Kompreneble li ektimiĝis, la kompatindulo... estis tre ridige! Nu jes, okazas multe da tiaj aferoj! Jen ekzemple ĉe ni bovino kaptiĝis en helico. Riĉ-raĉ! - kaj morta ĝi estis... ankaŭ hundoj...“

„Kaj ĉevaloj, ĉu?“ demandis timigite la kamparanoj. „Ĉu ankaŭ ĉevaloj, paĉjo?“

„Ankaŭ ĉevaloj!“ diris fiere kun brusttona konvinko, la parolanto. „Tio okazas ofte!“

„Ve, tiuj kanajloj! Forportu ilin la diablo!“ diris iu. „Kion ili nun ĉion elpensas! Turmenti ĉevalojn ĝismorte! Nu, paĉjo, kaj tio nun evoluiĝas, ĉu?“

„Ĝuste tion mi ja diras! Ĝi evoluiĝas, kamaradoj kamparanoj... Kaj tial, mi opinias, la tuta kamparanaro kolektu monon.“

„Por kio do, paĉjo?“ demandis scivoleme la kamparanoj.

„Por aviadilo, kompreneble“, diris la parolanto.

La kamparanoj ridetis tre morne kaj disiris sen hasto. Monon por nova aviadilo Kosonosov ne kunportis, kiam li revenis de sia forpermeso. La kamparanoj de lia hejma vilaĝo simple estis ankoraŭ tro needukitaj.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

El la libro: So lachte man in der DDR, Eulenspiegelverlag 1999 (Tiel oni ridis en GDR, Strigspegul-eldonejo, 1999, la tekston germanen tradukis Grete Willinsky.


https://cezartradukoj.blogspot.com/