http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/06/dum-surstrate-murd-okazas-rimpoemo.html


Cezar
Dum surstrate murd' okazas...

(Por Neda, irana studentino, viktimo
de postbalota polica teroro en Irano)



Dum surstrate murd' okazas,
ĉar jen milican' ekstazas,
"Ĉef' de l' ringoj" surekranas,
kaj protestoj ree vanas.

Filmfiguro ekridetas,
dum junul' pri helpo petas.
La protestoj televide
ne videblas, plu inside.

Neda jam ensange kuŝas.
Ŝia kap' la teron tuŝas.
Sian morton ŝi divenis,
kaj ĝin ne eviti penis.

Ŝi por tiuj homoj mortis,
kiuj en la land' senvortis,
ilin sur la strat' subtenis,
ĝis ŝi pro la kuglo svenis.

Ŝi ne celis karieron,
sed ja amon kaj la veron,
kontraŭ ĉia ŝtatperforto,
por justeco, ĝis la morto!'

28.07.09



Rimarkoj:

Kanto pri Neda ĉe la amiko Reza