Wlodzimierz Pazniewski

Motivo de la labirinto

La vera labirinto estis konstruita laŭ la projekto de profesoro de l' geometrio antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj sub la rokoj de Malto. Ĝiaj torditaj koridoroj havis elipsan formon, kaj ili ĉiuj strebis al la sama punkto. La viro, kiu konstruis la subteran tunelreton, kiu estis longa kelkajn kilometrojn, estis ruĝharara greko el Aleksandrio. Dum longa tempo la koridorkaptilo servis kiel prizono, el kiu ne eblis fuĝi, kvankam la oficaj surskriboj metitaj en ĉiu ĉelo legeblis en la latina, greka kaj araba lingvoj: „Via devo estas la fuĝo. En kaŝejo transe de la enirejo vi trovos kaj la necesan ilaron kaj provizon de nutraĵoj kaj akvo.“

Ĉiun duan tagon envenis du gardistoj tra la enirejo, alportis korbojn kun pano kaj argilaj kruĉoj kun fontakvo, kaj poste ili rapide foriĝis tiel, kiel ili aperis. Ĉiutage okazis fuĝa provo, sed neniu sukcesis forlasi la damnitan Hadeson sub la rokoj de Malto. Pripensante tiun cirkonstancon, korsara kapitano, certa Francisko Montani, konkludis neatendite, ke la plej aĉa mallibero estas prizono, en kiu oni permesas al ni ĉion.

Malnovaj kronikoj raportas, ke oni ĵetis en tiun prizonon korsarajn kapitanojn, patromurdistojn kaj monofalsigintojn. La novajn kaptitojn oni enkondukis ĉiujn tra kaŝita enirejo, antaŭe oni fermis iliajn okulojn zorgeme per ledobendo kaj sekrete transmetis al ĉiu pergamenon kun la plano de la labirinto, kiu plifaciligu la fuĝon. Kelkaj asertis, ke la plano estis malĝusta. La kaptitojn oni ne gardis, ĉe la ĉelpordoj mankis la ŝlosiloj. La reglamento de tiu stranga punedukejo konsistis el nur unu frazo: „Elkore bonvenigante vin en nia labirinto, ni sciigas al vi kiel eble plej ĝentile, ke vi faru kaj lasu tion, kio plaĉas al vi.“

La preparoj por la fuĝo kostis al Montani kvin jarojn. Kiam li elmarŝis je la pinto de dekduo da firme decidiĝintaj kaptitoj el la malvastaj koridoroj por trarompi la rokojn kaj atingi la liberon ekstere, li estis plena de espero. La zigzagado tra la malsekaj tuneloj daŭris tri semajnojn. La vasta kaverno, al kiu venis Francisko je la dudekdua tago de sia fuĝo, estis disigita kun brikovando. Post ĝi laŭ ĉiu verŝajno devus troviĝi la sopirata pordego, kiu kondukos al la kupolo de kalkmonto. Dekdu viroj laboris obstinege, viŝis siajn ŝvitoplenajn vizagojn. Horoj pasis, kaj tiam virogranda truo estis finita. Kvin metrojn post la muro ili trafis plian malhelpaĵon el granitŝtono. Kaj post kiam ankaŭ tiu ĉi estis superita, la kaptitoj retroviĝis sur la koridoro jam tro bone konata al ili. La ĉelopordoj estis vaste malfermaj tiel, kiel ili forlasis ilin antaŭ tri semajnoj. Je tiu vespero gravuris la nervoza mano de la korsara kapitano per tranĉilo la sekvan frazon en la raŭkan muron: "Kien ajn vi fuĝos, ĉiam vi revenos al la sama loko."

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser