Speciale en printempo komenciĝas
la granda oscedado. Kiun kaŭzon tio havas?


Kiam printempe la tagoj fariĝas pli longaj, kiam la aero varmiĝas kaj la naturo vekiĝas je nova vivo, multaj homoj sentas sin ofte tute ne kiel novnaskitoj.


Ofte disvastiĝas eĉ paralizanta printempa laceco. Tio havas du kaŭzojn. La unua kialo estas granda ŝanĝigo en la hormonoj, kiu estas ligita al granda fortostreĉiĝo en la homoj mem. Kiam fariĝas malhele, produktas la homa korpo pli da melatonino, jen hormono, kiu estas respondeca por bona kaj profunda dormo. Kiam penetras la unuaj sunbriloj en la dormoĉambron la melaninproduktado estas ĉesigata, la homo vekiĝas. Ju pli longe nun printempe kaj frusosmere estas hele, des malpli da melatonino estas elŝutata. Por tio kreskas la produktado de serotonino. Serotonino estas tielnomata feliĉohormono. bedaŭrinde tiuj ŝanĝiĝoj ne okazas tiel senprobleme kiel dezirindus, do tiel, ke ni fariĝas simple malpli lacaj , sed por tio pli gajaj kaj pli energiplenaj. Tute male okazas kvalitŝanĝoj de la produktado de serotonino, ja eĉ efektivaj produktadaj haltoj, pro kiuj la regula provizado pere de seratonino ne ĉiam estas sekurigita. Tio lacigas nin kaj prenas al ni multe da energio. La dua kialo havas rilaton al la kreskantaj temperaturoj. La korpo adaptiĝas al ili kaj tial disvastigas siajn sangorezervejojn. Pro tio sinkas la aerpremo, kiu kontribuas al la sento pri deprimiteco kaj paralizanta laciĝo, ĝis la sangocirkulado ree tute stabilas. Frideta printempo tial estas pli agrabla por la homa korpo. Tiukaze la homa organismo regulas la hormojn antaŭ ol ekas la varmaj temperaturoj.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
Laŭ la libro: Kiom pezas nubo? Sur la spuroj de ĉiutagaj fenomenoj.


https://popularscienco.blogspot.com/