Jürgen Kuczynski
La granda arto de l' insultado

(el Francio)

Du knaboj, unue estintaj bonaj amikoj, sed fariĝintaj en la lastaj lernejjaroj poreternaj malamikoj kaj tial disigitaj la tutan junularon de la vilaĝo en du partiojn, forlasis post la fino de la lernejjaroj la hejman lokon - unu el ili por fariĝi militisto, la alia por fariĝi servisto de l' eklezio.

Dum la tuta vivo ili estis malamikoj.

Kiam ili fariĝis maljunaj, kaj unu el ili generalo kaj la alia kardinalo, kaptas ilin malbonŝance je la sama tempo la sopiro ankoraŭfoje revidi sian hejmvilaĝon.

Al la vilaĝanoj sukcesas teni ilin disigitaj en societaj kontaktoj. Sed la tuta atentemo de la vilaĝanoj montriĝis fine vana. Ambaŭ decidis reveturi Parizon je la samaj tago kaj tempo, precize je la dekdua. Sed - la trajno malfruiĝis. Kaj tiel ili pasigis la tempon per tio, ke la generalo en sia ore brilanta uniformo promenadis sur unu flanko de la stacidomo, kaj la kardinalo iradis kun sia ondanta purpura robo sur la alia flanko. Neniu rigardis al la alia, dume la loĝantaro de la vilaĝo kun retenita spiro observas ambaŭ silentajn promenanatojn.

Subite la kardinalo haltas kaj vokas al la generalo kun laŭta voĉo, kiun povas aŭskulti ĉiuj vilaĝanoj: "Sinjoro staciestro, kiam fine venos la trajno?"

La vilaĝanoj estis kvazaŭ paralizitaj pro teruro. Kiel la generalo reagos pri tiu ofendo? Li ja ne povos vangofrapi la altrangan ekleziulon. Ankaŭ duelo ne eblus
.

La generalo levis trankvile, sed iom leĝere, la manon al la ore ornamita ĉapelo, salutis ĝentile kaj vokis kun afabla laŭta voĉo, la lastajn vortojn forte emfazante, al la kardinalo: "Ne maltrankviliĝu, mi pensas, ke la trajno baldaŭ venos - ŝatata sinjorino!


kompilis kaj tradukis Hans-Georg Kaiser

La tekston mi trovis ĉe Jürgen Kuczynski: Pri la filozofio de la kokino – statistikaj kaj aliaj strangaĵoj)


https://cezartradukoj.blogspot.com/