Hans-Georg Kaiser
SEN LIM' ĜIS...

– farita de la muzikkompanio Duoble unu, en kunlaboro kun Vinilkosmo –

Jen bonega poezia KD kun homafablaj kanzonoj por infanoj kaj por plenkreskuloj, samtempe filozofiema vojaĝo tra grandaj kaj malgrandaj mondoj kun siaj problemoj kaj kun siaj grandaj homaj ebloj! Vivinstiga, saĝa kaj gaja majstroverko de veraj artistoj. La KD SEN LIM' ĜIS..., kiu tute certe trovos sian lokon en la Olimpo de la Esperantomuziko. Aĉetebla ĉe Vinilkosmo. (HGK)

Karaj legantoj,

mi aĉetis perrete tiun kodiskon ĉe Vinilkosmo antaŭ kelkaj jaroj, ne sciante, sed jam iom divenante, ke povus esti eksterordinaraĵo , ĉar plaĉis al mi la penso migri per kantoj tra la mondo, trans ĉiujn limojn. (Mi ja kolektas kantojn el la tuta mondo, kelkajn mi jam tradukis el ili.)

Kaj efektive, mia bona nazo, se temas pri eksterordinaraĵoj, ankaŭ ĉifoje ne trompis min, la kodisko estas majstroverko, trezorkesteto plena de poezio, plena de bonega kaj tre varia kanzoneca muziko, plena de bonegaj ilustraĵoj al la tekstoj. Tekstoj, kiuj estas tre instruaj kaj por infanoj kaj por plenskreskuloj. Kaj ĉio tio eĉ en bonega Esperanto, kiu apenaŭ lasas malferma iujn dezirojn. Jen kodisko, kiu estas prezentata de veraj artistoj per tre belaj voĉoj sur la laŭaj perfekte ludataj muzikiloj, jen kodisko, kiu ravis min tuj dum la unua aŭskultado. Sed je la dua fojo eĉ ankoraŭ pli.

Tiu, kiu ŝatas poezion kaj bonegan muzikon, efektive povas duoble ĝoji pri tiu ĉi unu produkto de la kompanio: duoble unu. La kodisko nomiĝas laŭ la surkovrila ŝildo de Francuaz kaj Patrik, kiuj vagas en kantoj kvazaŭ trampoj tra la mondo: "SEN LIM' ĜIS..."

Mi tre rekomendas aĉeti tiun kodiskon, ĉar ĝi estas hela stelo en la firmamento de bela kaj poeziema Esperantomuziko. Viaj infanoj ĝojos pri tiu kodisko kaj vi mem, oni ne povas pli atendi de bonega kodisko, ĉu?



Francuaz Rochette
Kie?

1

Unue estas io... vasta granda senfina ĉielo.

En tiu senfina ĉiel' estas blua planed'.

Kie, kie, kie?

En la senfina ĉiel'.

2

Sur tiu blua planed' estas paca land'.

Kie, kie, kie?

Sur la blua planed' –
en la senfina ĉiel'.

3

En tiu paca land' estas granda urb'.

Kie, kie, kie?

En la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.

4

En tiu granda urb' estas kvieta strat'.

Kie, kie, kie?

En la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.

5

Sur tiu kvieta strat' estas malgranda dom'.

Kie, kie, kie?

Sur la kvieta strat',
en la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.

6


En tiu malgranda dom' estas bela ĉambr'.

Kie, kie, kie?

En la malgranda dom',
sur la kvieta strat',
en la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.

7

En tiu bela ĉambr' estas alta ŝrank'.

Kie, kie, kie?

En la bela ĉambr',
en la malgranda dom',
sur la kvieta strat',
en la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.

8

Sur tiu alta ŝrank' estas eta skatol'.

Kie, kie, kie?

Sur la alta ŝrank',
en la bela ĉambr',
en la malgranda dom',
sur la kvieta strat',
en la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.


9

En tiu eta skatol' estas blanka kajer'.

Kie, kie, kie?

En la eta skatol',
sur la alta ŝrank',
en la bela ĉambr',
en la malgranda dom',
sur la kvieta strat',
en la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.


10

En tiu blanka kajer' estas sekretaj vortoj.

Kie, kie, kie?

En la blanka kajer',
en la eta skatol',
sur la alta ŝrank',
en bela ĉambr',
en la malgranda dom',
sur la kvieta strat',
en la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed',
en la senfina ĉiel'.


11

En tiuj sekretaj vortoj estas mia amema kor':

en la sekretaj vortoj,
en la blanka kajer',
en la eta skatol',
sur la alta ŝrank',
en la bela ĉambr',
en la malgranda dom',
sur la kvieta strat',
en la granda urb',
en la paca land',
sur la blua planed,'
en la senfina ĉiel'.

Rimarko: La muziko kun tiu teksto troviĝas sur la tre interesa kompaktdisko de Duoble Unu, kiu jam nun estas granda vendosukceso. La KD aĉeteblas ĉe Vinilkosmo (Serĉu en Tradicio - Folkloro) kaj estas mendebla ankaŭ rekte ĉe la artistoj.

Ligo: Recenzo kun fotoj pri la KD en Karapaco-Panopramo

https://cezarmuziko.blogspot.com/