Aforismoj kaj diroj de Karlo Valentino

Arto estas bela, sed ĝi faras multe da laboro.

Certa estas, ke nenio estas certa, tial mi prefere estas skeptika.

Ĉiuj parolas pri la vetero, sed neniu faras ion kontraŭ ĝi.


Ĉu vi jam scias, ke Pentekosto estas antaŭ Pasko, se oni legas la kalendaron ekde la fino.


Ĉu vi jam sciis, ke oni uzu ovon ne kiel dentpurigilon?


En la pasinteco ankaŭ la estonteco estis pli bona.


Filozofio estas la provo kapti en malheligita ĉambro nigran katon, kiu tute ne estas en tiu ĉambro.


Fremda estas la fremdulo nur en fremda lando.

Hodiaŭ estas la bona malnova tempo de morgaŭ.

Hodiaŭ mi ĝojigas min mem kaj vizitas min.


Ĉio jam estas dirita, nur ne de ĉiuj.


Jen mi timis morti dum la tuta vivo - kaj nun tio!


La kaptado de vivantaj fiŝoj per ŝnurego de multaj flankoj estas rigardata kiel krueleco, precipe de la fiŝoj mem.


Mi dependas de vi, sed vi ne de mi, notu tion!


Mi ja ŝatus voli, sed rajti? Pri tio mi ne kuraĝis.


Mi ne estas rekta krudulo, sed la urtiko inter la amfloroj.


Mi ne konas timon, se mi ne ektimas.


Ankaŭ neniam malsani ne estas sana!


Optimisto: jen homo, kiu rigardas la aĵojn ne tiel tragikaj kiel ili estas.

Post la atombomba milito ni ne devas plu rekonstrui ion, ĉar tiam ĉio estos finita, vere ĉio. Jen ne plu ekzistos homoj, neniuj domoj kaj eble eĉ ne plu mondoglobo. Tiukaze ankaŭ ne plu estos registaroj - ankaŭ ne kvara regno kaj ne kvina regno ktp - nur plu ĉiela regno. - Kaj tiam finfine - dank' al Dio - foje estos paco - dum eterneco amen!
Sinjoro juĝisto, mi volis preni ja plian el la kaso, sed pli da ĝi ne enestis.

Tiom malgranda pluvombrelo kaj tamen oni ne fariĝas malseka, se ne pluvas.


Tion mi eĉ ne ignoras.


tradukis Cezar