Hans-Georg Kaiser
Minimumpoemoj
Saĝo
Saĝo
en kaĝo
sen plaĉo.
Nulo
Postul'
de nul':
brul'.
Brulu ul':
jen postul'
de nul'.
Saĝulo
Sen saĝul'
estus ul'
ne plu nul'.
Kaĉ'
Kaĝ'
ne plaĉas
en kaĉ'.
Aŭ saĝul' aŭ...
Aŭ saĝul'
aŭ nulul'.
Glosoj
*nulo
1 Nomo de la numeralo 0: li ricevis du nulojn ĉe la ekzameno.
2 (f) Io tute senvalora: ĉe manko de (adeptoj) la utilo de la lingvo prezentus nulonZ; s-ro Schleyer pardonu al mi, se mi […] faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa meritoZ; ĉiuj nacioj estas […] rigardataj de li kiel nuloX; virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel cifero plenigantaZ.
3 (f) Homo sen ia kapablo, prestiĝo: sen mono oni estas nulo, kun mono—saĝuloZ; ŝi havigis al unu honesta homo la saluton de ia altranga nuloZ; vi devas scii, kiu estas tiu Katz: senvalora nuloZ; nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmoZ.
Fonto:
PIV vortaro.net
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.