Ni unue ripetu, kion ni jam scias. Ni ankoraŭfoje rigardu la ekzemplon de la "vorto" "ĝiraf-":

  • ĝiraf- - Besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj makuloj, vivanta en Afriko.

Tiu kombino, konsistanta el la difinita (t.e. interkonsentita) vortformo "ĝiraf-" (kaj do ne *giraf- [kun g-] nek elefant- nek *humbobumb- nek iu alia formo) kaj la interkonsentita difino "besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj makuloj, vivanta en Afriko", estas facile revortumebla kiel regulo en la tipa se-tiam-strukturo:

  • Se vi volas paroli pri besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj markuloj, vivanta en Afriko, tiam vi devas uzi la formon "ĝiraf-".

Ke nia difino de "vorto" tamen ne jam estas kompleta, ni ankaŭ jam aludis en la sama blogero per la ekzemplo de far-as, kaj do ne *as-far (el R 6.2.a). Simile estas pri ĝiraf-o, kaj do ne *o-ĝiraf (aŭ ĝirafo kaj do ne *oĝiraf).

Eble la afero ŝajnas al vi tiel simpla, banala, "natura", ke vi ĉi-momente kapskuas pri "tiu plia strangaĵo de Bernardo". Sed tamen bonvole paciencu ankoraŭ momenteton:

Kial vi scias, ke la kunmetaĵo *oĝiraf estas malĝusta Esperanto? - Nu, ĉar vi (aŭtomate, "instinkte", intuicie) aplikas la regulon de R 2.1:

  • 2. [1] Le substantif finit toujours par o.
  • 2. [1] Substantives are formed by adding o to the root.
  • 2. [1] Das Hauptwort bekommt immer die Endung o.
  • 2. [1] [rusa, pola]
  • 2. [1] Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. [neoficiala traduko de Z el 1903]

Kvankam R 2.1 ne estas vortumita en la se-tiam-strukturo, vi probable ne dubas, ke temas pri regulo. Kaj prave: Facile ni povas ĝin revortumi:
  • Se vi volas marki vorton kiel substantivo, tiam vi devas aldoni o al la fino de tiu vorto.
Vorto estas regulo. Kiel tiu regulo interagas kun aliaj vortoj (reguloj) estas fiksita, difinita, interkonsentita per ... reguloj.

Tio eble fariĝas eĉ pli klare, se ni rigardas pli kompleksan vorton, ekzemple:

  • se - si | if | wenn | если | jeźeli [UV]. — se - si | if | wenn | если | jeżeli [FE 14].

Kial vi scias, ke tiu frazo estas ĝusta:
  • Se vi morgaŭ venos, ni kune manĝos.
kaj jena frazo malĝusta:
  • *Vi morgaŭ venos se, ni kune manĝos.

Pro la multaj modeloj (aplikoj de regulo) en la Fundamento: Ĉiam la vorto "se" staras komence de la frazo. El tiuj modeloj ni deduktis regulon: "La vorto se devas stari komence de frazo". Jen do la tria elemento al la nocio "vorto":

Vorto estas specifa regulo, nome kombino de
  1. formo (ekz. ĝiraf-) kun
  2. senco (ekz. Afrika besto kun longa kolo) kaj
  3. interago-reguloj, t.e. reguloj, kiel tiu formo-senco-kombino interagas kun aliaj vortoj (ekz. la baza formo de ĝiraf- estas kombinita kun o)

------ [paŭzeto por profunda pripensado - ppp] -----

Rekonsiderante la ekzemplon de "*vi venos morgaŭ se, ni ...", ni vidas, ke ni ne povas ĝuste apliki la regulon, nomitan "vorto se", se ni ne konas ĝiajn interago-regulojn, eĉ se ni konas ĝian formon kaj signifon.

Tiu konstato validas por ĉiuj vortoj. Ekzemplo: Eĉ se ni scias, ke la ĝusta formo de vorto estas "sur" (kaj do ne ekz. *aŭf aŭ iu alia) kaj scias, ke ĝia signifo estas "vorto, indikanta la pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas mapli alta kaj tuŝas ĝin", ni ne povas ĝuste apliki tiun regulon pri formo-senco-kombinaĵo. Ni bezonas pliajn informojn por scii, ke tiuj frazoj estas malĝustaj:
  • La kuseno kuŝas *la lito sur.
  • La kuseno kuŝas *litsur.

El tiu konstato sekvas, ke interago-reguloj estas nepraj kaj nedisigeblaj partoj de vorto. Plia konsekvenco estas, ke ili falas sub la principo de netuŝebleco de FdE, tute same kiel la formo kaj la signifo de vorto. Protektita estas la specifa kombino de ĉiuj tri elementoj. Fine sekvas el tiu ekkono, ke A 8 pri formoj novaj estas aplikenda:

"Se ia aŭtoritata centra institucio [AdE] trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." [A 8.1 - kursivoj estas originalaj, substrekoj miaj]

La vorto "formo" en A 8.1 do signifas kaj la eksteran formon (la "fasadon") de la vorto (ekz. ĝiraf-, sur kaj do ne *humbobumb- aŭ *aŭf) kaj la interago-regulojn ligitajn al tiu ekstera formo. Procedure tio signifas, ke por propono de paralela interago-regulo nova necesas dutriona plimulto (art. 23 frazo 3 de la Statuto de AdE), ĉar temas pri "lingva novaĵo".