elast’ - élastique | elastic, elastical | elastisch | эластичный | sprężysty, elastyczny. — [AK] {en} elastic. |
elefant’ - éléphant | elephant | Elephant | слонъ | słoń. {ZOO} |
elegant’ [OA 1] * élégant | elegant | elegant | изящный | elegancki. |
elegi’ [OA 1] élégie | elegy | Elegie | элегія | elegja. |
elekt’ - choisir | choose | wählen | выбирать | wybierać. — elekti - choisir | choose | wählen | выбирать | wybierać [FE 12]. — [AK] choisir, élire. ― La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE 12]. |
elektr’ [OA 1] * électricité | electricity | Elektrizität | электричество | elektryczność. |
elektronik/o. [OA 8] Scienco pri la fenomenoj estigataj de liberaj elektronoj kaj tekniko uzanta tiajn fenomenojn. — A. electronics, F. l’électronique, G. Elektronik, H. electrónica, I. elettronica, P. eletrónica. |
element’ [OA 1] * élément | element | Element | элементъ | element. |
elf-o [OA 2] |
eliksir’ [OA 1] * élixir | elixir | Elixier | элексиръ | eliksir. |
elips’ [OA 1] * ellipse (géom.) | ellipse | Ellipse | эллипсисъ | elipsa. |
Elizabeto ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36, mankas en UV]. — Elizabet’ {deklarita Fundamenta per} [OA 7] (virina antaǔnomo) |
elizi’ [OA 1] élision | elision | Elision | выпущеніе (гласной) | usunięcie. |
elokvent’ - éloquent | eloquent | beredt | краснорѣчивый | krasomówny. |
em’ - qui a le penchant, l’habitude; ex. babil’ babiller ― babil’em’ babillard | inclined to; e. g. babil’ chatter ― babil’em’ talkative | geneigt, gewohnt | склонный, имѣющій привычку; напр. babil’ болтать ― babil’em’ болтливый | skłonny, przyzwyczajony; np. babil’ paplać ― babil’em’ gaduła. — em - qui a le penchant, l’habitude; ex. babili babiller ― babilema babillard | inclined to; e.g. babili chatter ― babilema talkative | geneigt, gewohnt; z.B. babili plaudern ― babilema geschwätzig | склонный, имѣющій привычку; напр [FE 19]. babili болтать ― babilema болтливый | skłonny, przyzwyczajony; np. babili paplać ― babilema gadula [FE 19]. — [AK 1914] –haft, geneigt (babilem- = schwatzhaft) ● babil’em’ - babillard | talkative | [germana mankas] | болтливый | gaduła [UV em’]. — babilema - babillard | talkative | geschwätzig | болтливый | gadula [FE 19 em’]. — [AK 1914] schwatzhaft. — Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [FE 41]. ● kriema - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [FE 41]. ● laborema - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [FE 41]. ● pardonema - tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema [FE 41 venĝ’]. ● ŝparema - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [FE 41]. ● venĝema - tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema [FE 41 venĝ’]. |
emajl’ - email | enamel | Email | эмаль | szmelc, amalia. |
emancip’ [OA 1] émanciper | emancipate | emanzipieren | эманципировать | emancypować. |
embaras’ - embarras | embarrassment, puzzle | Verlegenheit | затрудненіе | ambaras. — — [AK] {en} embarrassment, perplexity. — Em-ba-rá-so [FE 3]. Embaraso [FE 4]. |
emblem’ [OA 1] emblème | emblem | Emblem, Abzeichen | эмблема | emblemat. |
embri’ - embryon | embryo | Keim | зародышъ | zaród, zarodek. |
embusk’ - embuscade | ambush | Hinterhalt | засада | zasadzka. {MIL} |
emerit/o. [OA 8] 1. Oficisto, kiu post difinita tempo de servado forlasas honore la oficon kaj ricevadas pension. 2. Pli ĝenerale, persono, kiu retiriĝis de la aktiva vivo. — A. retired person, emeritus; F. un retraité; G. Beamter im Ruhestand, Ruhegehaltsempfänger, (Emeritus); H. jubilado, (emérito); I. pensionato; P. (funcionário) aposentado, reformado, jubilado. |
Emfaz’ [OA 3.2] emphasis | emphase | Emphase | enfasis | emphaze | enfasi | emfaza. |
Emili’ - Emili’ [UV nj’]. — Emili’ {deklarita Fundamenta de} [OA 7] (virina antaǔnomo). |
Eminenc’ [OA 3.2] Eminence (title) | Eminence (titre) | Eminenz | Eminencia | Eminencia | Eminenza | --- {pola traduko mankas}. |
eminent’ - éminent | eminent | vornehm, hervorragend | знатный, выдающійся | znakomity, wydatny. |
Emoci’ [OA 3.2] emotion | émotion | Gemütsbewegung, seelische Erschütterung | emocion | emoçao | emozione | emocja. |
Empiri-o, [OA 4] expérience (considérée comme base de la philosophie ou de la science) | empirics | Empirie, methodische Erfahrung | esperienza, empiria | empirismo, experiencia (considerada como base de la filosofia ó {evidente pres-eraro: estu o} de la ciencia) | experiência | empirisme | scienca au filozofia kono akirita per sperto. |
emulsi’ [OA 1] * émulsion | emulsion | Samenmilch {2012: ark.}, Emulsion | эмульсія | emulsja. |
en - en, dans | in (when followed by the accusative ― into) | in, ein- | въ | w. — en - en, dans | in | in, ein- | въ | w [FE 10]. — En [FE 2]. |
enciklopedi-o [OA 2] |
‑end’ [1952] - kiu devas esti -ata pro materia au morala trudo; kiun oni estas devigata –i. — Rim.: La decido pri Oficialigo estas publikigita en Scienca Revuo 1952/2-3, p. 46 (de 15-11-1952) kun jena teksto: "OFICIALA INFORMO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO. (N-ro 19 - Julio 1952). Oficialigo de la sufikso -end. Post pristudo kaj voĉdonado la Akademio decidis oficialigi la sufikson -end kun la difino: "kiu devas esti -ata pro materia au morala trudo; kiun oni estas devigata -i". Ir. J.R.G. ISBRUCKER, Prezidanto." Erara pri la jaro de Oficialigo (malĝuste 1953 anstataŭ ĝuste 1952) estas la informo de Waringhien en siaj esperantologiaj eseoj „Lingvo kaj Vivo“ (1‑a eld. Antverpeno: Régulo 1959, p. 222-224, 2‑a eld. Rotterdam: UEA 1989) kaj en PAG, 4‑a eld. 1980, § 350. En PAG legeblas: „Enda, oficialigita de la Akademio en 1953, havas la sencon: kiu devas esti –ata pro materia aŭ morala trudo; kiun oni estas devigita ‑i. ...“. Tiu misinformo poste estas plurloke ripetita. Ekzemple Vilborg skribas en sia Etimologia Vortaro (vol. 5, 2001, p. 156): „‑end’ estas „oficialigita de la Akademio en 1953; ne ĉe Zamenhof. ...; antaŭe „kiu estas nepre ... ‑ota“, „kiu devas esti ... –ata“. La jaron antaŭe oficialigitan elementon –end Waringhien pretervidis, kiam li en oktobro 1953 finis la manuskripton de la Suplemento al la Plena Vortaro (PVS - pro diversaj malfacilaĵoj en la presejo aperinta nur mallonge antaŭ la somera SAT-Kongreso 1954). En la Antaŭparolo de PVS p. 5 („II. Oficialeco kaj Fontindikoj“) Waringhien asertas, ke li „kun pedanta zorgo“ okaze de la preparo de PVS kontrolis la liston de la Fundamentaj kaj Oficialaj vortoj „laŭ la originalaj dokumentoj: Fundamento de Esperanto, la [tiujare] ses Oficialaj Aldonoj kaj la Cirkuleroj de la Lingva Komitato“ kaj donas longan liston de elementoj, kies indikoj pri oficialeco en PV 1934 estas ĝustigendaj. La elemento –end’ inter ili ne troviĝas, ĝi eĉ ne estas menciita. Senŝanĝe restas la difino el 1934: „Proponata neoficiala sed multe uzata sufikso, signifanta ...“. Waringhien tiun pretervidon tamen ĝustigis en sia Grand Dictionnaire (la tieaj dankoj datitaj de 9‑a de Marto 1955). Tie –end’ unuan fojon aperas kiel Oficiala elemento: „* end/ (suf.) ...“. La asterisko signifas „montras, ke la radiko aŭ kunmetaĵo sekvanta apartenas al la Fundamento aŭ al unu el la Oficialaj Aldonoj“. Erara ankaŭ estas la aserto de PIV 2005: -end7/ . Laŭ tio –end’ estas oficialigita per OA 7 de 1958. Fakte en OA 7 –end’ tute ne estas menciita. Bazo de ĉiuj postaj registriĝoj en vortaroj estas la artikolo en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Wüster (manuskripto 1918-1920, unua volumo aperita ĉ. 1923): ‑end- ... adjektivisches Suffix zur Bildung des Gerundivums. ... Suffix ~ ist stärker verbreitet erst seit etwa 1920 (adjektiva sufikso por formi la gerundivon. La sufikso ~ estas multe uzata nur post ĉ. 1920). De tie ĝin transprenis multaj aliaj vortaroj, ekzemple Christaller, Esperanto-Germana, 2‑a eld. 1923, PV 1930 ktp. |
endivi-o (bot.) [OA 2] {BOT} |
energi’ ― [mankas en UV]. — energi’ [OA 1] * énergie | energy | Energie | энергія | energja. — energi’ (1) {deklarita Fundamenta per} [OA 7]. ● energia — Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron [FE 37, mankas en UV]. ● energie — Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ... [A 1.5, mankas en UV]. |
enigm’ - énigme | puzzle | Räthsel {de 1901: Rätsel} | загадка | zagadka. |
enket’ [OA 1] enquête | inquiry, inquest | Enquete, Umfrage | анкета | анкета | ankieta. |
entomolog’ (2) [OA 7] |
entomologi-o [OA 2] |
entrepren’ - entreprendre | undertake | unternehmen | предпринимать | przedsiębrać. |
entuziasm’ - enthousiasme | enthusiasm | Begeisterung | воодушевленіе | zapał. |
enu’ - s’ennuyer | annoy, weary | sich langweilen | скучать | nudzić się. — [AK] {en} be bored, weary. ● enu’o - enu’o je la patr’uj’o, regret de la patrie | a longing for one’s fatherland | Sehnsucht nach dem Vaterlande | тоска по родинѣ | tęsknota za ojczyzną [G 14] [kp. Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon) [FE 29].] |
envi’ - envier | envy | beneiden | завидовать | zazdrościć. |
epidemi’ [OA 1] * épidemie | epidemic | Epidemie, Seuche | эпидемія | epidemja. |
epiderm’ [OA 1] épiderme | epidermis | Oberhaut, Epidermis | эпидерма | naskórek. |
Epifani-o [OA 2] |
epigraf’ [OA 1] épigraphe | epigraph | Aufschrift | эпиграфъ | epigraf. |
epigram’ [OA 1] épigramme | epigram | Epigramm | эпиграмма | epigramat. |
epilepsi’ [OA 1] épilepsie | epilepsy | Epilepsie, Fallsucht | эпилепсія | epilepsja. |
epilog’ [OA 1] épilogue | epilogue | Epilog, Schlusswort | эпилогъ | epilog. |
episkop’ - évêque | bishop | Bischof | епископъ, архіерей | biskup. {RELI} — episkopo - évêque | bishop | Bischof | епископъ | biskup [FE 42]. — [RE A]. ― El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. [FE 42] ● ĉef’episkop’ - archevêque | archbishop | Erzbischof | рхіепископъ | arcybiskup. {RELI} — [RE]. |
epitet’ [OA 1] * épithète | epithet | Epitheton, Beiwort | эпитетъ | epitet. |
epizod’ [OA 1] épisode | episode | Episode | эпизодъ | epizod. |
epok’ - époque | epoch | Epoche | эпоха | epoka. |
epolet’ - épaulette | epaulet, shoulder-strap | Achselband | эполетъ | naramiennik. {VEST} |
epope’ [OA 1] épopée | epopee | Epopöe, Heldenlied | эпопея | epopeja. |
er’ - marque l’unité; ex. sabl’ sable ― sabl’er’ un grain de sable | one of many objects of the same kind; e. g. sabl’ sand ― sabl’er’ grain of sand | ein einziges; z. B. sabl’ Sand ― sabl’er’ Sandkörnchen | отдѣльная единица; напр. sabl’ песокъ ― sabl’er’ песчинка | oddzielna jednostka; np. sabl’ piasek ― sabl’er’ ziarnko piasku. — er - marque l’unité; ex. sablo sable ― sablero un grain de sable | one of many objects of the same kind; e. g. sablo sand ― sablero grain of sand | ein einziges; z. B. sablo Sand ― sablero Sandkörnchen | отдѣльная единица; напр. sablo песокъ ― sablero песчинка | oddzielna jednostka; np. sablo piasek ― sablero ziarnko piasku [FE 41]. — [AK 1914] ein einzelnes von ... ● sabl’er’ - un grain de sable | grain of sand | Sandkörnchen | песчинка | ziarnko piasku [UV er’]. — sablero - un grain de sable | grain of sand | Sandkörnchen | песчинка | ziarnko piasku [FE 41 er’]. ● fajrero - Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [FE 41]. — [LR 1907: Pri la vorto “ero”] Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataŭ “ero”, kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed ĉar la vorto “ero” en la senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laŭ la №15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton ĝin uzi. Ĉar la “ero” de la Universala Vortaro kaj la “ero” science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto “ero” laŭ la №15 de nia gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataŭ ĝi “tempokalkulo” aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj. [Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto]. |
erar’ - errer | err, mistake | irren | ошибаться, блуждать | błądzić, mylić się. — erari - errer | err, mistake | irren | ошибаться, блуждать | błądzić, mylić się [FE 10]. — [AK] faire erreur, se tromper. ― Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia [FE 10]. ● eraro -Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron) [FE 24]. ● preseraro — Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn [A 4.3]. |
erik-o [OA 2] bruyère | heath | Heidekraut {BOT} |
erinac’ - hérisson | hedgehog | Igel | ежъ | jeż. {ZOO} |
erizipel-o [OA 2] erysipèle | erysipelas | Rotlauf |
ermen’ - hermine | ermine | Hermelin | горностай | gronostaj. {ZOO} |
ermit’ - ermite, solitaire | hermit, solitary | Einsiedler | отшельникъ | pustelnik. |
Ernesto ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10, mankas en UV]. ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38]. — Ernest’ {deklarita Fundamenta per} [OA 7] (vira antaǔnomo). |
Erotik’ [OA 3.2] erotic | érotique | erotisch | erotico | erotico | erotico | erotyczny. |
erp’ - herser | harrow | eggen | боронить | bronować. — [AK] {en} harrow (vb.) |
Erudici’ [OA 3.2] erudition | érudition | Gelehrsamkeit | erudicion | --- {portugala traduko mankas} | erudizione | erudycja. |
Erupci’ [OA 3.2] eruption | éruption | Eruption, Vulkanausbruch | erupcion | erupçao | eruzione | --- {pola traduko mankas}. |
eŝafod’ - échafaud | scaffold | Schaffot | эшафотъ | rusztowanie. |
escept’ - excepter | except | ausschliessen, ausnehmen | исключать | wykluczać. |
esenc’ - être, essence | essence | Wesen | сущность | islota, treść. |
eskadr’ - escadre | squadron | Geschwader | эскадра | eskadra {MIL}. |
eskap/i. [OA 8] Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro. — A. to escape; F. échapper, s’échapper; G. entspringen, entwischen, entlaufen, entschlüpfen; H. escapar, escaparse; I. sfuggire, P. escapar. |
eskort-o [OA 2] |
esper’ - espérer | hope | hoffen | надѣяться | spodziewać się. ● mal’esper’ - désespérer | despair | verzweifeln | отчаяваться | rozpaczać. |
Esperanto ― Esperant’ {deklarita Fundamenta per} [OA 7] (nomo de lingvo). — FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ [FG titolo]. — Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, ... [A 1.2]. ... sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa ... [A 1.3] Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto ... [A 2.1]. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, ... [A 2.2] ... li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3]. ... la aŭtoro de Esperanto ... [A 3.3]. ... fundamento por Esperanto ... [A 3.3]. ... la aŭtoro de Esperanto ... [A 3.4]. ... la libro «Fundamento de Esperanto» ... [A 3.5]. La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [A 5.1]. Kiu volas perfektiĝi en Esperanto ... [A 5.2]. [Pliaj samspecaj trafoj en A, ne registrita tie ĉi]. — Ekzercaro de la lingvo internacia ‚Esperanto’ [FE titolo]. — En la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [FE 22, mankas en UV]. — UNIVERSALA VORTARO DE LA LINGVO INTERNACIA ESPERANTO [UV titolo]. — Rim.: [Lingva Respondo 49 (1890): Deveno de la nomo “Esperanto”]. ... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon “Esperanto” la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”, “skribi en Esperanto” k.s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? - La Esperantisto, 1890, p. 60. ● esperantisto - Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori ... [A 1.5]. Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj ... [A 2.1]. ... li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3]. ... ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [A 3.2]. [Pliaj samspecaj trafoj en A, ne registritaj tie ĉi]. ● esperantistaro - ... fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4]. |
esplor’ - explorer, rechercher | explore | forschen, untersuchen | изслѣдовать | badać. — [AK] explorer, rechercher, examiner | investigate, explore. |
esprim’ - exprimer | express (vb.) | ausdrücken | выражать | wyrażać. — esprimi - exprimer | express | ausdrücken | выражать | wyrażać [FE 28]. ― Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n” [FE 28]. ... sed nur ĉar ni volis esprimi direkton [FE 28]. |
est’ - être (verbe) | be | sein | быть | być. — esti - être | be | sein | быть | być [FE 5]. |
Establ-i, [OA 4] établir | to establish | errichten, einrichten, anlegen | stabilire | establecer | estabelecer | establir. |
estetik’ [OA 1] * esthétique | aesthetic | ästhetisch | эстетическій | estetyczny. |
estim’ - estimer | esteem | schätzen | уважать | poważać. — estimi - estimer | esteem | schätzen, achten | уважать | szanować [FE 26]. — estim’ - estimer | [angla mankas] | schätzen | уважать | powaźać [UV mal’]. — estimi - estimer | esteem | schätzen | уважать | poważać [FE 10 mal’]. — [AK 1914] achten, schätzen. ― Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus [FE 26]. ● mal’estim’ - mépriser | [angla mankas] | verachten | презирать | gardzić [UV mal’] ― malestimi - mépriser | despise | verachten | презирать | gardzić [FE 10 mal’]. ― Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon [FE 33]. |
esting’ - éteindre | extinguish | löschen | гасить | gasić. |
estono [OA 8] |
estr’ - chef; ex. ŝip’ navire ― ŝip’estr’ capitaine | chief, boss; e.g. ŝip’ ship ― ŝip’estr’ captain | Vorsteher | начальникъ; напр. ŝip’ корабль ― ŝip’estr’ капитанъ | wódz, zwierzchnik. — estro - chef | chief | Vorsteher | начальникъ | zwierzchnik [FE 26]. — — [RE A]. — [AK 1914] Vorsteher, z.B. ŝip- = Schiff, ŝipestr. = Kapitän. ― Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro [FE 26.15]. ● estr’ar’ - gouvernement | government | Obrigkeit | начальство | zwierzchność, władza. ● policestro - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron [FE 37.7]. ● provincestro - Nia provincestro estas severa, sed justa [FE 37.6]. ● regimentestro - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro [FE 37.12]. ● regnestro - La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [FE 37.4]. ● ŝipestro - capitaine | captain | {germana mankas} | капитанъ | {pola mankas} [UV estr’]. — estro - chef | chief | Vorsteher | начальникъ | zwierzchnik [FE 26]. — [RE A]. — [AK 1914] Kapitän. — La ŝipanoj devas obei la ŝipestron [FE 37.1]. |
estrad’ [OA 1] estrade | estrade, platform | Estrade {ark., nun: Podium, Podest}, Rednerbühne | эстрада | estrada. |
et’ - marque diminution, décroissance; ex. mur’ mur ― mur’et’ petitmur; rid’ rire ― rid’et’ sourire | denotes diminution of degree; e. g. rid’ laugh ― rid’et’ smile | bezeichnet eine Verkleinerung oder Schwächung; z. B. mur’ Wand ― mur’et’ Wändchen; rid’ lachen ― rid’et’ lächeln | означаетъ уменьшеніе или ослабленіе степени; напр. mur’ стѣна ― mur’et’ стѣнка; rid’ смѣяться ― rid’et’ улыбаться | oznacza zmniejszenie, zdrobnienie lub osłabienie stopnia; np. mur’ ściana ― mur’et’ ścianka; rid’ śmiać się ― rid’et’ uśmiechać się. — et - marque diminution, décroissance; ex. muro mur ― mureto petit mur; ridi rire ― rideti sourire | denotes diminution of degree; e. g. ridi laugh ― rideti smile | bezeichnet eine Verkleinerung oder Schwächung; z. B. muro Wand ― mureto Wändchen; ridi lachen ― rideti lächeln | означаетъ уменьшеніе или ослабленіе степени; напр. muro стѣна ― mureto стѣнка; ridi смѣяться ― rideti улыбаться | oznacza zmniejszenie lub osłabienie stopnia; np. muro ściana ― mureto ścianka; ridi śmiać się ― rideti uśmiechać się [FE 26]. ● arbeto - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto [FE 39.12]. ● arb’et’aĵ’ - arbrisseau, buisson | shrub, bush | Strauch | кустъ | krzak. ● bastoneto - ... bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo [FE 40.16]. ● benketo ― Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo [FE 26.7]. ● boteleto ― En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [FE 35.6]. ● dormeti ― Li sidas apud la tablo kaj dormetas [FE 38.5]. ● fal’et’ - broncher | stumble | stolpern | спотыкаться | potknąć się. ● glaseto ― Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [FE 34.10]. ● heroeto — He-ro-é-to [FE 3]. ● koketo — Ko-ké-to [FE 2, eble ankaux al koket’]. ● lag’et’ - étang | pond | Teich | прудъ | staw. ● malsaneta - [FE 42.12]. ● malvarmeto - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [FE 38]. ● monteto — En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj [FE 38.2]. ● mord’et’ - ronger | gnaw | nagen | грызть | gryźć. ● mur’et’ - petitmur | [angla mankas] | Wändchen | стѣнка | ścianka [UV et’]. —mureto - petit mur | [angla mankas] | Wändchen | стѣнка | ścianka [FE 26 et’]. ● peceto - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro [FE 42.3]. ● rid’et’ - sourire | smile | lächeln | улыбаться | uśmiechać się [UV et’]. — rideti - sourire | smile | lächeln | улыбаться | uśmiechać się [FE 26 et’]. ● rideto ― Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [FE 38.7]. ● seĝeto - Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj [FE 38]. ● skatoleto - ... skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo [FE 40]. ● streketo — Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat’in’o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte [UV, enkonduko 2]. ● tableto - Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj [FE 38]. ● telertuketo ― Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [FE 34.10]. ● tubeto — ... tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo [FE 40.15]. ● varmeta — Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3]. ● vojeto — Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [FE 38.6]. |
etaĝ’ - étage | stage, story (of a house) | Stockwerk, Etage | этажъ | piętro. — [AK] {en} story (of a house). |
etap/o. [OA 8] Haltoloko, kie oni ripozas aŭ tranoktas, kaj ankaŭ distanco inter du tiaj haltolokoj. — A. stage, halting-place, stopover; F. étape; G. Rastort, Etappe; H. etapa; I. tappa; P. estádio, etapa. |
etat’ - état | condition | Etat | штатъ | etat. — [AK] état, liste | statement (finance etc.) |
etend’ - étendre | extend | dehnen, strecken, ausbreiten | простирать | rospościerać. |
eter’ - éther | ether | Aether {legu: Äther} | эфиръ | eter. ● traetera — Tra-e-té-ra [FE 3]. |
etermin-i [OA 2] déterminer | to determine | bestimmen |
etern’ - éternel | eternal | ewig | вѣчный | wieczny. |
etik’ [OA 1] étique {pres-eraro, legu: éthique} | ethics | ethisch | этическій | etyczny. |
etiked/o. [OA 9] Peco de papero aŭ alia materialo kun aŭ por surskr |
Vortaro Oficiala - E 1: e - el
-
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
-
16 Jan 2013
Vortaro Oficiala - E 3: etiket' - ezok'
-
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
-
16 Jan 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
499 visits
Vortaro Oficiala - E 2: elast' - etiked'
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.