E

Ee - é | a as in “make“ | e | э | e [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … e ... [FE 1]. — e [OA 7] = nomo de la litero e, sesa litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32.

e - marque l’adverbe; ex. bon’e bien | ending of adverbs; e. g. bon’ good ― bon’e well | Endung des Adverbs; z. B. bon’e gut | окончаніе нарѣчія; напр. bon’e хорошо | zakończenie przysłówka; np. bon’e dobrze. — e - marque l’adverbe | ending of adverbs | Endung des Adverbs | окончаніе нарѣчія | zakończenie przysłówka [FE 7].

eben’ - égal (de même plan) | even, smooth | eben, glatt | ровный | równy. — [AK] {en} even, level.

ebl’ - possible; ex. kompren’ comprendre ― kompren’ebl’ compréhensible | able, possible | möglich | возможный | możliwy. — ebla - possible | able, possible | möglich | возможный | możliwy [FE 29].

fleksebla — Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla [FE 41.1].

manĝebla ― Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla [FE 41.3].

nedisputebla — Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ... [A 3.4]. ... fari tion ĉi ... povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].

nekomprenebla ― Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble [FE 41.4].

nekredebla ― Li rakontis al mi historion tute nekredeblan [FE 41.6]. Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas [FE 41.14].

netuŝebla — ... li esperas, ke ... ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3]. Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj [A 4.1]. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj [A 4.4]. ... jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento [A 4.7]. ... memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla ... [A 5.4].

netuŝebleco — ... ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado ... [A 1.3]. ... ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco ... [A 4.6].

rompebla ― Vitro estas rompebla kaj travidebla [FE 41.2].

sanigebla — [FE 42.13].

ŝanĝebla — la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [A 1.1].

travidebla ― Vitro estas rompebla kaj travidebla [FE 41.2].

tuŝebla — la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [A 1.1].

ebl’e - peut-être | perhaps, may-be | vielleicht | можетъ быть | może — [UV 1888 A]: ebl’e. — ... vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj [A 5.4]. — Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte [FE 29.2]. Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi [FE 41.5]. — [RE].

kompreneble ― Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas [FE 41.7].

kredeble ― La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos [FE 33.11]. Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn [FE 41.8].

nelegeble ― Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble [FE 41.4].

ebon’ - ébène | ebony | Ebenholz | черное дерево | heban.

ebri’ [OA 1] * ivre | drunk | betrunken | пьяный | pijany.

ebur-o [OA 2] ivoire | ivory | Elfenbein

ec’ - marque la qualité (abstraitement); ex. bon’ bon ― bon’ec’ bonté; vir’ homme ― vir’ec’ virilité | denotes qualites; e. g. bon’ good ― bon’ec’ goodness | Eigenschaft; z. B. bon’ gut ― bon’ec’ Güte; vir’in’ Weib ― vir’in’ec’ Weiblichkeit | качество или состояніе; напр. bon’ добрый ― bon’ec’ доброта; vir’in’ женщина ― vir’in’ec’ женственность | przymiot jako oddzielne pojęcie; np. bon’ dobry ― bon’ec’ dobroć; infan’ dziecię ― infan’ec’ dzieciństwo. — ec - marque la qualité (abstraitement); ex. bona bon ― boneco bonté; viro homme ― vireco virilité | denotes qualities; e.g. bona good ― boneco goodness; viro man ― vireco manliness; virino woman ― virineco womanliness | Eigenschaft; z.B. bona gut ― boneco Güte; virino Weib ― virineco Weiblichkeit | качество или состояніе; напр. bona добрый ― boneco доброта; virino женщина ― virineco женственность | przymiot; np. bona dobry ― boneco dobroć; infano dziecię ― infaneco dziecinśtwo [FE 11]. — Ec [FE 2]. Ec [FE 4].

ec’a - qualitatif | qualitative | qualitativ | качественный | jakościowy.

alteco ― La alteco de tiu monto ne estas tre granda [FE 35].

- même (adv.) jusqu’à | even (adv.) | sogar | даже | nawet. — - même, jusqu’à | even | sogar | даже | nawet [FE 37]. — Eĉ [FE 2]. — li neniam permesis al si ... eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [A 2.2]. ... kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem [A3.4]. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj [A 4.4]. Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [A 6.1]. ... nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi ... [A 6.3]. ... tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron ... [A 8.3]. ... ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. ― La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo [FE 33.4]. Timulo timas eĉ sian propran ombron [FE 37.21]. Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas [FE 41.14]. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [FE 41.17].

Eden’ [OA 1] * Eden | Eden | Eden | эдемъ, рай | eden, raj.

edif’ - édifier | edify | erbauen (z. B. durch eine Predigt) | назидать | budować. — [AK] édifier (moralement).

Edikt’ [OA 3.2] edict | édit | Edikt, Erlass | edicto | edicto | editto | edykt.

eduk’ - élever (éducation) | educate | erziehen | воспитывать | wychowywać.

edz’ - mari, époux | married person, husband | Gemahl | супругъ | małżonek. — edzo - mari, époux | married person, husband | Gemahl | супругъ | małżonek [FE 18].

edz’iĝ’ - se marier | marry | heirathen | жениться | żenić się. — La reĝido [...] forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi [FE 23.3].

edzino ― Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn) [FE 18.10]. La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj [FE 33.15]. La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino [FE 36.6]. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino [FE 36.7]. La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj [FE 36.8].

edz’ec’ - mariage | marriage, matrimony | Ehe | бракъ | małżeństwo.

geedzoj ― Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE 36.4].

Efekt’ [OA 3.2] effect | effet (vive impression) | Eindruk {evidente pres-eraro: estu Eindruck}, Effekt | efecto (producido en el animo) | effeito (impressao moral) | effetto (impressione viva) | efekt.

efektiv’ - effectif, réel | real, actual | wirklich | дѣйствительный | rzeczywisty.

Efemer’ [OA 3.2] ephemeral | éphémère | vergänglich, ephemer | efimero | ephemero | effimero | efemeryczny.

efik’ - opérer, agir | effect | wirken | дѣйствовать | działać, skutkonwać. — [AK] opérer, agir, être efficace | be effectual, work (intr.).

eg’ - marque augmentation, plus haut degré; ex. pord’ porte ― pord’eg’ grande porte; pet’ prier ― pet’eg’ supplier | denotes increase of degree; e. g, varm’ warm ― varm’eg’ hot | bezeichnet eine Vergrösserung oder Steigerung; z. B. pord’ Thür ― pord’eg’ Thor; varm’ warm ― varm’eg’ heiss | означаетъ увеличеніе или усиленіе степени; напр. man’ рука ― man’eg’ ручище; varm’ теплый ― varm’eg’ горячій | oznacza zwiększenie lub wzmocnienie stopnia; np. man’ ręka ― man’eg’ łapa; varm’ ciepły ― varm’eg’ gorący. — eg - marque augmentation, plus haut degré; ex. pordo porte ― pordego grande porte; peti prier ― petegi supplier | denotes increase of degree; e.g. varma warm ― varmega hot | bezeichnet eine Vergösserung oder Steigerung; z.B. pordo Thür ― pordego Thor; varma warm ― varmega heiss | означаетъ увеличеніе или усиленіе степени; напр. mano рука ― manego ручище; varma теплый ― varmega горячій | oznacza zwiększenie lub wzmocnienie stopnia; np. mano ręka ― manego łapa; varma ciepły ― varmega gorący [FE 13].

har’eg’ - soie de cochon | bristle | Borste | щетина | szczecina [UV har’].

kort’eg’ - cour (d’un souverain) | court | Hof (Königlicher) | Дворъ (царскій) | dwór, pałac [UV kort’]. — [AK 1914] Hof (eines Fürsten).

kusen’eg’ - lit de plumes | bolster | Pfühl | перина | pierzyna [UV kusen’]. — [AK 1914] Pfühl, Plumeau.

man’eg’ — ручище | łapa [UV eg’]. — manego – ручище | łapa [FE 13 eg’].

paf’il’eg’ - canon | cannon | Kanone | пушка | armata [UV paf’]. — Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj [FE 38].

pet’eg’ - supplier [UV eg’]. — petegi - supplier [FE 13 eg’].

ponard’eg’ - épieu, pique | spear, lance | Pike, Spiess | копье | pika [UV ponard’].

pord’eg’ - porte cochère | gate | Thor {de 1901: Tor} | ворота | brama [UV port’]. ― pord’eg’ - grande porte | Thor {de 1901: Tor} [UV eg’]. ― pordego - grande porte | Thor {de 1901: Tor} [FE 13 eg’]. ― Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [FE 38.8].

pro’cent’eg’ - usure | usury | Wucher | лихоимство | lichwa [UV pro’cent’].

ring’eg’ - cerceau | hoop, circle | Reif (am Fasse) | обручъ | obręcz [UV ring’].

ung’eg’ - griffe, serre | claw, clutch | Kralle | коготь | pazur [UV ung’].

varm’eg’ – [franca mankas] | hot | heiss | горячій | gorący [UV eg’]. — varmega – [franca mankas] | hot | heiss | горячій | gorący [FE 13 eg’]. ― La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega [FE 31.17]. En varmega tago mi amas promeni en arbaro [FE 34.11]. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3].

varmege — ... tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna [FE 13.1].

[LR 1908: Pri la sufikso eg] Tute prave vi diras, ke la sufikso eg ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj “granda” aŭ “tre”, sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn “granda” aŭ “tre”, ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson eg, ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton “bonega” ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per “tre bona”, kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj.

Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi? [Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo].

egal’ - égal, qui ne diffère pas | equal | gleich | одинаковый | jednakowy. — egala - égal | equal | gleich | одинаковый | jednakowy [FE 28].

egale - Por ke ia regno estu forta kaj glora ..., estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj ... [A 3.1]. — ... en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne [FE 28.3].

egid’ [OA 1] * égide | Agis | Aegide {legu: Ägide}, Schutz | эгида | egida.

egoism’ [OA 1] * egoisme {evidente pres-eraro, legu égoïsme} | egoism | Egoismus, Eigenliebe | эгоизмъ | egoizm.

egoist’ [OA 1] égoïste | egoist | Egoist | эгоистъ | эгоистъ | egoista.

eĥ’ - écho | echo | Echo | эхо | odgłos.

ej’ - marque le lieu spécialement affecté à...; ex. preĝ’ prier ― preĝ’ej’ église; kuir’ faire cuire ― kuir’ej’ cuisine | place where an action occurs; e. g. kuir’ cook ― kuir’ej’ kitchen | Ort für...; z. B. kuir’ kochen ― kuir’ej’ Küche; preĝ’ beten ― preĝ’ej’ Kirche | мѣсто для...; напр. kuir’ варить ― kuir’ej’ кухня; preĝ’ молиться ― preĝ’ej’ церковь | miejsce dla...; np. kuir’ gotować ― kuir’ej’ kuchnia; preĝ’ modlić się ― preĝ’ej’ kościoł. — ej - marque le lieu spécialement affecté à... ex. preĝi prier ― preĝejo église; kuiri faire cuire ― kuirejo cuisine | place of an action; e.g. kuiri cook ― kuirejo kitchen | Ort für...; z.B. kuiri kochen ― kuirejo Küche; preĝi beten ― preĝejo Kirche | мѣсто для...; напр. kuiri варить ― kuirejo кухня; preĝi молиться ― preĝejo церковь | miejsce dla...; np. kuiri gotować ― kuirejo kuchnia; preĝi modlić się ― preĝejo kościół [FE 13].

banejo - Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! [DL 17, plurloke].

cigarejo ― Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo [FE 40.15].

drink’ej’ - cabaret, taverne | inn, tavern | Schenke | шинокъ | szynkownia [UV drink’].

gren’ej’ - grenier | granary, ware-house | Speicher | амбаръ | spichrz [UV gren’].

herb’ej’ - pré, prairie | meadow, green field | Wiese | лугъ | łąka.

kuir’ej’ - cuisine | kitchen | Küche | кухня | kuchnia [UV ej’]. —kuirejo - cuisine | kitchen | Küche | кухня | kuchnia [FE 13 ej’]. ― Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese [FE 13.2]. La kuiristo sidas en la kuirejo [FE 40].

lern’ej’ - école | school | Schule | школа | szkoła, uczelnia [UV lern’]. — La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo [FE 40.12].

loĝejo - Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo [FE 19.4].

malsanulejoNia fidela servanto mortis en la malsanulejo [DL 11].

neces’ej’ - cabinet d’aisance | privy | Abtritt | отхожее мѣсто | ustęp [UV neces’].

ofic’ej’ - bureau | bureau | Bureau | бюро, канцелярія | biuro, kancelarya [UV ofic’].

preĝ’ej’ - église | [angla mankas] | Kirche | церковь | kościoł [UV ej’]. — preĝejo - église | [angla mankas] | Kirche | церковь | kościół [FE 13 ej’]. — ... la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj [FE 39.3]. La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo [FE 40.12].

sanejo - [FE 42.12].

sankt’ej’ - temple | temple | Tempel | храмъ | świątynia {RELI}.

ŝvitbanejo - La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [FE 40].

ek’ - indique une action qui commence ou qui est momentanée; ex. kant’ chanter ― ek’kant’ commencer à chanter; kri’ crier ― ek’kri’ s’écrier | denotes sudden or momentary action; e. g. kri’ cry ― ek’kri’ cry out | bezeichnet eine anfangende oder momentane Handlung; z. B. kant’ singen ― ek’kant’ einen Gesang anstimmen; kri’ schreien ― ek’kri’ aufschreien | начало или мгновенность; напр. kant’ пѣть ― ek’kant’ запѣвать; kri’ кричать ― ek’kri’ вскрикнуть | oznacza początek lub chwilownść; np. kant’ śpiewać ― ek’kant’ zaśpiewać; kri’ krzyczeć ― ek’kri’ krzyknąć. — ek - indique une action qui commence ou qui est momentanée; ex. kanti chanter ― ekkanti commencer à chanter; krii crier ― ekkrii s’écrier | denotes sudden or momentary action; e. g. krii cry ― ekkrii cry out | bezeichnet eine anfangende oder momentane Handlung; z. B. kanti singen ― ekkanti einen Gesang anstimmen; krii schreien ― ekkrii aufschreien | начало или мгновенность; напр. kanti пѣть ― ekkanti запѣть; krii кричать ― ekkrii вскрикнуть | oznacza początek lub chwilowość; np. kanti śpiewać ― ekkanti zaśpiewać; krii krzyczeć ― ekkrii krzyknąć [FE 21]. — Ek [FE 2].

● [DL 1888] ekbrili - Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn [post 1888: artikolo], ... [DL I 3].

ekbrilo — Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. [FE 40].

ek’kant’ commencer à chanter | [angla mankas] | einen Gesang anstimmen | запѣвать | zaśpiewać [UV ek’]. ― ekkanti - commencer à chanter | [angla mankas] | einen Gesang anstimmen | запѣть | zaśpiewać [FE 21 ek’].

ekkolerema — Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; ... [FE 41.13].

ek’kri’ - s’écrier | cry out | aufschreien | вскрикнуть | krzyknąć [UV ek’]. ― ekkrii - s’écrier | cry out | aufschreien | вскрикнуть | krzyknąć [FE 21 ek’]. — “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas? [FE 21.3].

ekparoli — Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis [FE 40.7].

eksalti ― Mi eksaltis de surprizo [FE 40.3].

ektuŝi - ... ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto [A 1.5].

ektuŝo — Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ... [A 1.5].

Rim. 1: [LR 1906: Pri “sidiĝi” kaj “eksidi”] Vi estas prava: anstataŭ “sidiĝu” estus pli bone diri “sidigu vin” aŭ “eksidu” tamen ĉar la formo “sidiĝu” jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam “esperantismo” kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, — en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan. [Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro].

Rim. 2: [Pri kelkaj misuzoj 1973]

La Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko, en akordo kun la Prezidanto de la Akademio, atentigas la redaktorojn de gazetoj, la aŭtorojn kaj ĝenerale ĉiujn uzantojn de Esperanto pri jenaj, ĉiam pli disvastiĝantaj eraroj:

a) Oni skribu “ekde” aŭ “eke de”, sed ne “ek de” per du vortoj, ĉar “ek” estas tie uzata prefikse aŭ adverbe, sed ne kiel interjekcio.

b) – c) ... {aliaj temoj}

H. A. de Hoog. Junio 1973.

ekip-i [OA 2]

eklezi’ [OA 1] * Eglise (société) | the Church | Kirche | церковь | kościoł.

Eklips’ [OA 3.1] eclipse | éclipse | Eklipse, Verfinsterung | eclipse | eclipse | eclisse | zacmienie.

eklog-o [OA 2]

ekologi/o [OA 9] 1 Reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio. 2 Scienco pri ekologio 1.

ekonomi’ [OA 1] * économie | economy | Oekonomie {legu: Ökonomie}| экономія | oszczędność.

ekran/o. [OA 8] Surfaco, kiu haltigas diversajn radiojn aŭ substancojn, ĉu por ŝirmi kontraŭ ilia efiko (kamena ~o; iks-radia ~o el plumbo), ĉu por videbligi ilin (kineja ~o, fluoreska ~o). — A. screen, F. écran; G. Schutzschirm, Schutzwand, Filmwand, Leuchtschirm; H. pantalla, lienzo; I. schermo, parafuoco, ventola; P. anteparo, biombo, tela (para projecção).

eks’ - qui fut, ex- | ex-, late | ehemalig, verabschiedet, abgedankt | бывшій, отставной | były, dymisyonowany.

ekscelenc’ - excellence | excellence | Excellenz {de 1901: Exzellenz} | Превосходительство | Ekscelencya. — [AK] {en} Excellency (title).

eksces-o [OA 2]

ekscit’ - exciter, émouvoir | excite | erregen | возбуждать | wzbudzać. — eksciti - exciter, émouvoir | excite | erregen | возбуждать | wzbudzać [FE 41].

ekscitiĝi — Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo [FE 41].

ekskluziv-e [OA 2]

ekskomunik-i [OA 2]

ekskrement’ [OA 1] * excrément | excrement | Exkrement | экскрементъ | ekskrement.

ekskurs’ - excursion | excursion | Ausflug | экскурсія | wycieczka.

eksped’ - expédier | expedité | expediren {de 1901: expedieren. 2002: (ark.)}, versenden | экспедировать | ekspedyować. — [AK 1914] dispatch, forward | befördern, versenden.

eksperiment’ [OA 1] * expérience | experiment | Experiment | экспериментъ, опытъ | doswiadczenie.

eksplod’ - faire explosion | explode | explodiren | взрывать, эксплодировать | wybuchać. — eksplodi - faire explosion | explode | explodiren | взрывать | wybuchać [FE 41]. — [AK 1914] zerspringen, explodieren, ausbrechen. ― Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [FE 41]. — [DL 1888]: La plej malgranda fajrero estas sufiĉa por eksplodigi la pulvon [DL 12].

ekspluat-i [OA 2]

eksport’ [OA 1] exporter | export | exportieren | экспортировать, вывозить | eksportować, wywozić.

ekspozici’ - exposition | exposition | Ausstellung | выставка | wystawa. — [AK] {en} exhibition.

ekspres’ [OA 1] * exprès (messager) | express, messenger | Express, Eilbote | экспрессъ | postaniec.

ekstaz’ [OA 1] * extase | ecstasy | Ekstase | экстазъ | ekstaza.

ekster - hors, en dehors de | outside, besides | ausser, ausserhalb | внѣ | zewnątrz. — ekster - hors, en dehors de | outside, besides | ausser, ausserhalb | внѣ | zewnątrz [FE 26]. ― La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin) [FE 26]. Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj) [FE 30].

ekstere ― Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo [FE 31]. Li loĝas ekster la urbo [FE 31].

ekstero ― La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno [FE 31].

eksterm’ - exterminer | exterminate | ausrotten, vertilgen | истреблять | wytępiać.

ekstr’ - extraordinaire, extra- | extraordinary, extra- | extra, ausserordentlich | экстренный | nadzwyczajny. — [AK] {en} extra.

ekstrakt’ [OA 1] extrait | extract | Extrakt | экстрактъ | ekstrakt.

ekstrem’ - extrême | extreme | äusserst {legu: äußerst} | крайній | skrajny, ostateczny.

ekvaci-o [OA 2] équation | equation | Gleichung (Math)

Ekvadoro [OA 8]

ekvator’ [OA 1] * équateur | equator | Aequator {legu: Äquator} | экваторъ | rownik.

ekvilibr-o [OA 2] équilibre | equilibrium | Gleichgewicht

Ekzakt-a, [OA 4] exact (qc) | exact (math.) | genau | esatto (mat.) | exacto (mat.) | exato | exacte | tute precize ĝusta, tute konforma al la diro.

ekzamen’ - éprouver, examiner | try, examine | prüfen | испытывать | egzaminować. — [AK] {en} examine, test.

ekzekut’ - exécuter | execute | hinrichten | казнить | tracić, wykonywać wyrok. — [AK] {en} execute, put to death.

ekzem’ [OA 1] * eczema {pres-eraro, legu: eczéma} | eczema | Ekzem, Hautausschlag | экзема | egzema.

ekzempl’ - exemple | example | Beispiel | примѣръ | przykład. — ekzemplo - exemple | example | Beispiel | примѣръ | przykład [FE 27]. ― ... oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. ... Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas) ... [FE 27].

ekzemple ― La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra) ... [FE 27]. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n” [FE 28]. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”) [FE 29]. ... ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon” [FE 29]. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima) [FE 30]. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42]. — ... tiel ekzemple la vorto « frat’in’o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte [UV, enkonduko 2].

ekzempler’ - exemplaire | exemplar | Exemplar | экземпляръ | egzemplarz. — [AK] {en} copy (of a book, etc.).

ekzerc’ - exercer | exercise | üben | упражнять | ćwiczyć. — [AK] {en} practise, exercise (vb.).

ekzerco ― Ekzerco de legado [FE 2] [FE 3] [FE 4]. Rim: La titoloj „Ekzerco de legado“ mankas en FE, 2-a eld. 1898

kaj estis aldonita por la reeldono en la Fundamento en 1905.

ekzercaro — Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » [A 2.1]. — EKZERCARO de la lingvo internacia « Esperanto » [FE titolo].

ekzil’ - bannir, exiler | banish, exile | verbannen | ссылать (въ ссылку) | wyganiać.

ekzist’ - exister | exist | bestehen, da sein | существовать | istnieć.

el - de, d’entre, é-, ex- | from, out from | aus | изъ | z. — el - de, d’entre, é-, ex- | from, out from | aus | изъ | z [FE 10]. — [AK 1914] hors de, de, d’entre, é-, ex- | z (z dopełniaczem) [AK]. — El [FE 2]. — ... kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo [A 5.3]. ... estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la «Fundamento» [A 7.1]. ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10.18]. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [FE 10.20]. La pli juna filino ... estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3]. El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [FE 12.5]. ... unu minuto konsistas el sesdek sekundoj [FE 12.12]. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj [FE 14.15]. ... “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7]. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3].

eldoni — ... la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn [A3.3].

eldonita — [lernolibroj kaj vortaroj], ... kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj [A 5.3].

eldono — Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos ... tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. ... trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia ... [A4.6].

eliri — “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7].

elĵetita — ... tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, ... [A 8.3].

ellerni — ... por ke li bone ellernu ... [A 5.4].

el’met’ - exposer | expose | ausstellen | выставлять | wystawiać [UV met’].

el’parol’ - prononcer | pronounce | aussprechen | произносить | wymówić [UV parol’].

el’pend’aĵ’ - enseigne | ensign | Aushängeschild | вывѣска | szyld [UV pend’].

el’pens’ - inventer | invent | erfinden | изобрѣтать | wymyśleć [UV pens’].

el’port’ - supporter | bear, support | ertragen | выносить | znosić [UV port’].

elpuŝi — Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2].

elsalti — Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3].

el’spez’ - dépenser | spend (expenses) | verausgaben | расходовать | wydawać [UV spez’].