rezoluci/o. [OA 9] Formala, ofte decida aŭ decidigocela, opiniesprimo pri difinita temo, spegulanta opinion de la plimulto inter la anoj de iu fakta aŭ principa kunveno, konstatitan per voĉdono aŭ alia publike kontrolebla metodo, kutime post debato en tiu kunveno pri la temo.

rezon’ [OA 1] raisonner | to reason | urteilen, schliessen {legu: schließen} | разсуждать | rozumować.

rezultato - résultat | result | Ergebniss | результатъ | rezultat [FE 42, mankas en UV]. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris [FE 42]. — rezultat’ [OA 1] * résultat | result | Resultat | результатъ | rezultat. — rezultat’ (1) {deklarita Fundamenta per} [OA 7].

rezult-i [OA 2]

rib’ - grosille | currant | Johannisbeere | смородина | porzeczka. {BOT}

ribel’ - se révolter | revolt, rebel | aufstehen, sich empören | возставать | powstawać, rokoszować. — [AK] revolt, rebel (vb.) | sich empören | восставать, бунтовать.

riĉ’ - riche | rich | reich | богатый | bogaty. — riĉa - riche | rich | reich | богатый | bogaty [FE 15]. ― riĉ’ - bogaty [UV ul’ pola]. ― riĉa - bogaty [FE 37 ul’ pola]. ― Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn [FE 16]. Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa [FE 26].

riĉe - Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki [FE 19].

riĉeco ― La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda [FE 35].

riĉ’ul’ - bogacz [UV ul’ pola]. ― riĉulo - bogacz [FE 37 ul’ pola]. ― La riĉulo havas multe da mono [FE 37].

malriĉa - En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki [FE 15]. ... ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino) [FE 15]. Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.” [FE 17].

herboriĉa ― Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [FE 34].

ricev’ - recevoir, obtenir | obtain, get, receive | bekommen | получать | otrzymać. — ricevi - recevoir, obtenir | obtain, get, receive | bekommen, erhalten | получать | otrzymywać [FE 9]. — [AK] erhalten. ― Leĝan sankcion ili [= la ideoj] ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 13.2]. — De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon [FE 9.8]. Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn [FE 14.7]. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu [FE 30.3]. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [FE 30.4]. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu [FE 30.5]. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30.6]. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ... [FE 30.7]. Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn [FE 30.9]. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [FE 32.1].

ricin’ [OA 1] ricin | castor-oil (plant) | Ricinus | касторовое масло | rycyna.

rid’ - rire | laugh | lachen | смѣяться | śmiać się. ― rid’ - rire | laugh | lachen | смѣяться | śmiać się [UV et’]. — ridi - rire | laugh | lachen | смѣяться | śmiać się [FE 29]. ― ridi - rire | laugh | lachen | смѣяться | śmiać się [FE 26 et]. ― Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon) [FE 29.4].

rid’et’ sourire | smile | lächeln | улыбаться | uśmiechać się [UV et’]. ― rideti - sourire | smile | lächeln | улыбаться | uśmiechać się [FE 26 et].

rideto ― Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [FE 38.7].

rif’ - banc | reef, bank | Riff | рифъ | rafa, skała podwodna. — [AK] récif, écueil | reef.

rifuĝ’ - se réfugier | refuge | Zuflucht nehmen | искать убѣжища | szukać schronienia. — [AK] take refuge, shelter | укрываться, находить убежище | schronić się.

rifuz’ - refuser | refuse | verweigern, abschlagen, abdanken | отказывать | odmanwiać. — [AK] verweigern, sich weigern, ausschlagen.

rifuz’iĝ’ - renoncer | renounce, resign | verzichten | отказываться | wymówić się.

rigard’ - regarder | behold, look at | schauen | смотрѣть | patrzeć. — [AK] schauen, blicken, betrachten.

rigid’ - roide, rigide | stiff, rigid | starr | окоченѣлый | stęźały, zdrętwiały.

rigl’ - verrouiller | bolt | verriegeln | запирать засовомъ | ryglować. — [AK] bolt (vb.).

rigl’il’ - verrou | bolt | Riegel | засовъ | rygiel.

Rigor’ [OA 3.2] rigorous | rigoureux | streng, rigoros | riguroso | rigoroso | rigoroso | --- {pola traduko mankas}.

rikan-i [OA 2] ricaner | to grin | grinsen

rikolt’ - récolter, moissoner | reap | ernten, schneiden | жать, жинать | źąć, sprzątać. — [AK] жать (рожь, пшеницу).

rikolt’il’ - faux, faucille | sickle | Sichel | серпъ | sierp.

rilat’ - concerner; avoir raport à | be related to | sich beziehen | относиться | odnosić się, tyczeć się. — rilati - concerner; avoir rapport à | be related to | sich beziehen | относиться | odnosić się [FE 30]. — [AK] relate to. ― Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu [FE 30.3].

rim’ - rime | rhyme | Reim | риѳма | rym.

rimark’ - remarquer | remark | merken, bemerken | замѣчать | zauwaźać, postrzegać. — rimarki - remarquer | remark | merken, bemerken | замѣчать | postrzegać, zauwaźać [FE 21]. — Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: „Nu, mia filino?“ [FE 21.1]

rimed’ - moyen, expédient | means, remedy | Mittel | средство | środek.

rimen’ - courroie, lanière | strap | Riemen | ремень | rzemień. — [AK] strap (a).

ring’ - anneau | ring (subst.) | Ring | кольцо | pierścień. — ringo - anneau | ring (subst.) | Ring | кольцо | pierścień [FE 25]. ― Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi [FE 25.9].

ring’eg’ - cerceau | hoop, circle | Reif (am Fasse) | обручъ | obręcz.

rinocer’ - rhinocéros | rhinoceros | Nashorn | носорогъ | nosoroźec {ZOO}.

rip’ - rive, côte | rib | Rippe | ребро | źebro. {ANAT} — [AK] côte (anat.).

ripar’ [OA 1] * réparer | repair | reparieren | починять | naprawiać.

ripet’ - répéter | repeat | wiederholen | повторять | powtarzać. — Ri-pé-ti [FE 3].

ripoz’ - reposer (se reposer) | repose | ruhen | отдыхать | odpoczywać.

riproĉ’ - reprocher | reproach | vorwerfen | упрекать | zarzucać. — riproĉi - reprocher | reproach | vorwerfen | упрекать | zarzucać [FE 22]. — [AK] zarzucać, robić wyrzuty. — Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto [FE 22.7].

risk’ - risquer | risk | wagen | рисковать | ryzykować. — [AK] risquer, oser.

rism’ [OA 1] * rame (de papier) | ream | Ries (Papier) | стопа (бумаги) | ryza.

risort’ - ressort | spring | Triebfeder | пружина | sprężyna. — [AK] spring (s.) (mech.).

Rit’ [OA 3.1] rite | rite | Ritus | rito | rito | rito | --- {pola traduko mankas}.

ritm’ [OA 1] * rythme | rhythm | Rhythmus | ritmoритмъ | rytm.

rivel/i. [OA 8] Aperigi tion, kio estis nekonata, sekreta aŭ nevidebla: ~i planon, misteron; ~i foton per kemia bano. — A. to reveal, to develop (phot.); F. révéler, développer (photo); G. enthüllen, aufdecken, entwickeln; H. revelar; I. rivelare, sviluppare; P. revelar. — [OA 8] II.A.3. La pli simplaj verboj federi kaj riveli estas oficialigitaj apud la jam oficialaj substantivoj federacio kaj revelacio.

river’ - rivière, fleuve | river | Fluss | рѣка | rzeka. {GEO} — rivero - rivière, fleuve | river | Fluss | рѣка | rzeka [FE 26]. ― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [FE 26.14]. Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo [FE 32.8]. La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero [FE 42.6].

riverenc’ - révérence | reverence | Knicks | присѣдать, дѣлать реверансъ | dygać. — [AK] curtsey | Verbeugung, Knicks | реверанс, поклон.

rivolu/o. [OA 8] Rotacio de 360°: la tero ~as ĉirkaŭ sia akso en 24 horoj kaj ĉirkaŭ la suno en iom pli ol 365 tagoj. — A. revolution (around an axis); F. révolution (méc., géom.), tour (d’hélice); G. Tour, Umdrehung, Umlauf, Rotation; H. revolución (mec., geom.), vuelta; I. rivoluzione (mec., geom.); P. revolução (mec., geom.).

riz’ - riz | rice | Reis | рисъ | ryź. {BOT}{KUIR}

ro [OA 7] = nomo de la litero r, dudekunua litero de la Esperanta alfabeto

rob-o [OA 2] robe | robe, gown | Robe, Rock

robot/o [OA 9] 1 Maŝino kapabla obei difinitajn ordonojn pri la maniero moviĝi kaj plenumi taskojn, uzata ekz. en fabrikoj por anstataŭi profesiulon en maniero pli efika, malmultekosta aŭ sendanĝera. 2 (en fikciaj verkoj) Maŝino, plej ofte simila al homo (aŭ besto), kapabla pensi kaj agi memstare. 3 (figure) Komputila programo kapabla esplori komputilan reton kaj trovi en ĝi petitajn informojn.

rod’ - rade | road | Rhede | рейдъ | stanowisko okrętów. {MAR} — [AK] landing-place (mar.).

rojalist’ [OA 1] royaliste | royalist | Royalist | роялистъ | rojalista.

Rok’ [OA 3.1] rock | roc | Fels | roca | rocha, rochedo | roccia, rupe | skala {pres-eraro, legu: skała}.

rokok-o (arĥ.) [OA 2]

rol’ [OA 1] * rôle | part (in a play) | Rolle | роль | rola (sceniczna).

roman’ [OA 1] * roman | romance | Roman | романъ | romans (lit.). {LIT} — Rim.: Angla romance ne harmonias kun germana Roman. Ĝusta angla traduko probable novel.

romanc-o (muz.) [OA 2]

romantik-a [OA 2]

romb’ [OA 1] rhombe (géom.) | rhomb | Rhombus | ромбъ | romb.

romp’ - rompre, casser | break | brechen | ломать | łamać. — rompi - rompre, casser | break | brechen | ломать | łamać [FE 41].

rompebla ― Vitro estas rompebla kaj travidebla [FE 41.2].

rond’ - rond, cercle | round, circle | Kreis | кругъ | koło. — [AK] koło, krąg.

ronĝ/i. [OA 9] Per la dentoj mordet(ad)i forigante pecetojn: ratoj ronĝas la meblojn; sciuroj ronĝas; mi iom ronĝis la biskviton. ronĝ/ul/o. Tia mamula besto kiel ekz. muso, rato, hamstro, kastoro, sciuro aŭ histriko, kiu havas po du grandajn ĉizilformajn tranĉodentojn en la supra kaj malsupra makzeloj. (Rodentia.)

ronk’ - ronfler | snore | schnarchen | храпѣть | chrapać.

ros’ - rosée | dew | Thau {de 1901: Tau} | роса | rosa. {METEO}

rosmar’ - morse | waltron, morse | Wallross | моржъ | mors. {ZOO} — [AK] {en} walrus.

rosmaren’ - romarin | rosemary | Rosmarin | розмаринъ | roźmaryn. {BOT}

rost’ - rôtir | roast | braten | жарить | piec, smażyć. {KUIR} — [AK] (faire) rôtir (trans.).

rostr’ - trompe | trunk | Rüssel | хоботъ | ryj, trąba (słonia). — [AK] trunk (proboscis).

rot’ - compagnie (de soldats) | troop | Rotte | рота | rota. {MIL} — [AK] troop, company (soldiers).

rotaci/i. [OA 9] Turniĝi ĉirkaŭ interna akso aŭ punkto: la tero rotacias unu fojon en 24 horoj; la karuselo rotaciis rapide.

rotond-o [OA 2]

roz’ - rose | rose | Rose | роза | roźa. {BOT} — rozo - rose | rose | Rose | роза | róża [FE 5]. Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. ― La rozo apartenas al Teodoro [FE 5]. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17]. Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon [FE 31].

rozari’ - rosaire | rosary | Rosenkranz | четки | różaniec, paciorki {RELI}.

rub’ - décombres, gravois | rubbish | Schutt | мусоръ | gruz.

ruband’ - ruban, cordon | ribbon | Band (das) | лента | wstąźka.

ruben’ - rubis | ruby | Rubin | рубинъ | rubin.

rubl’ [OA 1] * rouble | rouble | Rubel | рубль | rubel.

rubrik’ - rubrique | rubric | Rubrik | рубрика | rubryka.

rubus’ [OA 1] mure sauvage | blackberry | Brombeere | ежевика | jeżyna. {BOT}

ruĝ’ - rouge | red | roth | красный | czerwony. — ruĝa - rouge | red | roth | красный | czerwony [FE 39]. ― Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [FE 39].

ruin’ - ruines | ruins, wrack | Ruine | развалины | rozwaliny, zwaliska. — [AK] ruins, a ruin. — Ru-í-no [FE 2]. Ruino [FE 4].

ruin’ig’ - ruiner | ruin | ruiniren | разорять | zniszczyć, rujnować.

rukt’ - renvoi de l’estomac, rot | ructation | Aufstossen {legu: Aufstoßen} | отрыжка | odbijanie. — [AK] eructation | odbijanie (o jedzeniu).

rul’ - rouler | roll | wälzen, rollen | катать | toczyć. — [AK] (faire) rouler (trans.) | toczyć, kulać.

rul’o - rouleau, cylindre | roller, cylinder | Walze | валикъ | walec.

rul’kurten’ - rouleau | window-shade | Rouleau | шторы | roleta [UV kurten’].

rulet/o. [OA 9] Hazardludo (ofte ludata en kazinoj), en kiu la gajniga numero estas montrata per halto de globeto sur unu el la fakoj de horizontale turniĝanta rado.

rum’ - rhum | rum | Rum | ромъ | arak {KUIR}.

rumano [OA 8]

ruso - russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin [FE 16, mankas en UV]. Ili estas rusoj [FE 16]. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon [FE 27]. Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40]. — rus’ [OA 7] (nomo de ano de popolo).

Rusujo - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo [FE 40].

Rusujano - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37]. — DL 1888: Ne ĉiu rusujano estas ruso [DL 9].

rust’ - rouille | rust | rostig | ржавчина | rdza.

rut’ [OA 1] * rue (bot.) | rue | Raute (Pflanze) | рута (Pflanze) {pres-eraro, legu: рута (бот.)} | ruta. {BOT}

rutin’ [OA 1] * routine | routine | Routine | рутина | rutyna.

ruz’ - rusé, astucieux | trick, ruse | listig | хитрый | chytry. — [AK] cunning, sly.