vidv’ - veuf | widower | Wittwer | вдовецъ | wdowiec. — vidvo - veuf | widower | Wittwer | вдовецъ | wdowiec [FE 11]. — [AK] veuf (subst.).

vidvino — Unu vidvino havis du filinojn [FE 11.1]. La juna vidvino fariĝis denove fianĉino [FE 33.22].

vigl’ - éveillé, vigilant | awake, gay, vigilant | munter | бодрый | czujny. — [AK] alert, spirited | czujny, rzeźwy.

vikari’ - vicaire | vicar | Stellvertreter {Vikar} | намѣстникъ | zastępcar. — [AK] vicar, deputy | викарий.

Viktim’ [OA 3.2] victim | victime | Opfer (passiv), Schlachtopfer | victima | victima | vittima | ofiara.

vil’ - touffe, villosité | rag, tuft | Zotte | косма | kłak, kosmyk. {ANAT}

vilaĝ’ - village | village | Dorf | деревня | wieś. — vilaĝo - village | village | Dorf | деревня | wieś [FE 15].

vilaĝa — ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino ... [FE 15.6].

vilaĝ’an’ - paysan | countryman | Bauer | крестьянинъ | wieśniak. — vilaĝano - paysan | countryman | Bauer | крестьянинъ | wieśniak [FE 37]. — [AK] villager, peasant. ― Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj [FE 37.3].

Vilhelmo ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38, mankas en UV]. — Vilhelm’ {deklarita Fundamenta per} [OA 7] (vira antaǔnomo).

vin’ - vin | vine | Wein | вино | wino. {BOT}{KUIR} — vino - vin | vine | Wein | вино | wino [FE 10]. — [AK] wine. ― Lakto estas pli nutra, ol vino [FE 10.15]. Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino [FE 32.5]. Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [FE 34.10]. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon [FE 35.4]. Via vino estas nur ia abomena acidaĵo [FE 35.7].

vin’ber’ - raisin | grape | Weintraube | виноградъ | winogrono. — [AK] Weinbeere.

sek’vin’ber’ - raisin sec | raisin | Rosine | изюмъ | rodzynka.

vinagr’ - vinaigre | vinegar | Essig | уксусъ | ocet. {KUIR} — vinagro - vinaigre | vinegar | Essig | уксусъ | ocet [FE 35]. ― En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [FE 35.6]. La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta [FE 35.8].

vind’ - tortiller | wind, twist | winden | пеленать | powijać. — [AK] emmailloter, enrouler (autour de). | swaddle, swathe | powijać (w pieluchy).

vinjet’ [OA 1] vignette | vignette | Vignette | виньетка | winieta.

vink’ [OA 1] pervenche | periwinkle (bot.) | Immergrün | барвинокъ | barwinek. {BOT}

VINKTO [OA 6] (Industrio) Metala peco uzata por ripari porcelanaĵojn, k. t. p. | rivet | agrafe | Niet(e) | lana, grapa | giunto (sost.) | spoidto {pres-eraro, legu: spoidło}.

vintr’ - hiver | winter | Winter | зима | zima. — vintro - hiver | winter | Winter | зима | zima [FE 16]. ― En la vintro oni hejtas la fornojn [FE 16.20]. En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo [FE 34.6].

viol’ - violette | violet | Veilchen | фіалка | fiołek. {BOT} — [AK] violet (flower).

violon’ - violon | violin | Geige {2012 ankaǔ: Violine} | скрипка | skrzypce {MUS}.

violonĉel’ - violoncelle | violoncello | Violoncell {legu: Violoncello} | віолончель | wiolonczela {MUS}. — [AK] Cello.

vip’ - fouet | whip | Peitsche | бичъ | bicz.

viper/o. [OA 8] Zamenhofa formo de: vipuro (genro de serpentoj: Vipera). — A. viper, F. vipère, G. Viper, H. víbora, I. vipera, P. víbora. — [OA 8] II.A.2. La formo vipero troviĝis en la unua eldono de la Universala Vortaro (1894) kaj estis la sola uzata de Zamenhof ĝis 1907. Kiel tia ĝi estas paralela formo al vipuro troviĝanta en la Fundamento, kaj povas esti rajte uzata.

vipur’ - vipère | viper | Viper | ехидна | źmija {ZOO}. — [OA 8] II.A.2. La formo vipero troviĝis en la unua eldono de la Universala Vortaro (1894) kaj estis la sola uzata de Zamenhof ĝis 1907. Kiel tia ĝi estas paralela formo al vipuro troviĝanta en la Fundamento, kaj povas esti rajte uzata. {UV 1-a eld. 1894 (t.e. 1893) viper’}.

vir’ - homme (sexe) | man | Mann | мужъ, мужчина | mężczyzna, mąż. — vir’ - homme [UV ec’] — viro - homme (sexe) | man | Mann | мужчина, мужъ | mężczyzna, mąż [FE 15]. — viro - homme | man [FE 11 ec’]. — [AK] man, male.

vir’ec’ - virilité [UV ec’] — vireco - virilité | manliness [FE 11 ec’].

vir’in’ - Weib | женщина [UV ec’] ― virino - woman | Weib | женщина [FE 11 ec’]. — En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki [FE 15.1]. Kaj ŝi ... alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune [FE 15.3]. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino ... [FE 15.4]. ... ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino ... [FE 15.6]. Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.” [FE 17.11]. Mia onklino estas bona virino [FE 33.18]. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino [FE 36.9].

vir’in’ec’ - Weiblichkeit | женственность [UV ec’]. — virineco - womanliness | Weiblichkeit | женственность [FE 11 ec’].

virg’ - virginal | virginal | jungfräulich | дѣвственный | dziewiczy. — virga - virginal | virginal | jungfräulich | дѣвственный | dziewiczy [FE 37]. — [AK] девственный, невинный.

virgulino ― Preĝu al la Sankta Virgulino [FE 37.23].

mal’virg’ig’ - déshonorer, violer | dishonour, violate, deflower | schänden (eine Jungfrau) {2012: entjungfern} | изнасиловать | zgwałcić, bezecnić. — [AK] лишать невинности, растлить.

virt’ - vertu | virtue | Tugend | добродѣтель | cnota.

virtual/a. [OA 9] Kvazaŭa. Tia, ke ĝi funkcias, efikas aŭ impresas samkiel io, sed efektive estas io alia (plej ofte ne fizike reala): virtuala memoro; virtuala rapido; virtuala realo. (Tiu vorto, kiun virtuala gramatike priskribas, ekz. memoro, indikas tion, al kio la virtualaĵo similas.)

virtuoz’ - virtuose | virtuoso | Virtuos | виртуозъ | wirtuoz.

virus/o. [OA 9] Speco de infekta parazito, kiu estas pli simpla ol bakterio, kaj kiu povas reprodukti sin nur ene de kaj helpe de la ĉeloj de plurĉelaj organismoj.

viŝ’ - essuyer | wipe | wischen | обтирать | ocierać. — [AK] вытирать.

viŝ’il’ - essuie-main | towel | Handtuch | полотенцо | ręcznik.

visk’ [OA 1] gui | mistletoe | Mistel | омела | jemiola. {BOT}

viski-o (trinkaĵo) [OA 2] {KUIR}

vist’ [OA 1] whist | whist | Whist | вистъ | wist. {LUD}

vit/o. [OA 8] Vinberplanto (Vitis ampelos, Vitis vinifera). — A. vine, F. vigne (plante), G. Weinstock, H. vid, viña, I. vite, P. videira.

vitamin/o. [OA 9] Organika nutrosubstanco, kiu en tre malgranda kvanto estas necesa por la kreskado kaj sano de homoj kaj bestoj: manko de vitaminoj estigas malsanojn; oranĝoj enhavas vitaminon C; olesolveblaj vitaminoj (A, D, E, K); akvosolveblaj vitaminoj (B, PP, C, P).

vitr’ - verre (matière) | glass (substance) | Glas | стекло | szkło. — vitro - verre (matière) | glass (substance) | Glas | стекло | szkło [FE 41]. — Vitro estas rompebla kaj travidebla [FE 41.2].

okul’vitr’o - lunettes | spectacles | Brille | очки | okulary.

vitriol’ - vitriol | vitriol | Vitriol | купоросъ | witryol {KEM}.

viv’ - vivre | live | leben | жить | żyć. — vivi - vivre | live | leben | жить | żyć [FE 11]. — ... ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili [FE 11.2]. Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon [FE 31.7]. Mi vivas kun li en granda amikeco [FE 35.19].

vivo — Kiam ... tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon ..., tiam ... [A 1.2]. ― Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [FE 20.21].

malviva ― Lia filo mortis kaj estas nun malviva [FE 31.5].

VIVISEKCIO (Anatomio) Operacio praktikata sur vivanta besto por studi fiziologiajn fenomenojn | vivisection | vivisection | Tierversuch, Vivisektion | viviseccion | vivisezione | wiwisekcja.

vizaĝ’ - visage, figure | face | Gesicht | лицо | twarz. — vizaĝo - visage | face | Gesicht | лицо | twarz [FE 11]. — [AK] Gesicht, Anlitz. ― La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon [FE 11]. Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [FE 38].

vizier’ - visière | visor | Visir {2012: Visier} | забрало | przedoblicze. — [AK] Visier (Helm) | przyłbica.

VIZIO [OA 6.1] Imagata objekto, kiun aperigas au Dia revelacio, au iluzio de la vidosento | vision | vision | Erscheinung, Wahnbild, „Gesicht“ | vision (fantasia imaginacion) | visione | wizja, zjawa.

vizit’ - visiter | visit | besuchen | посѣщать | odwiedzić, wizytować. — viziti - visiter | visit | besuchen | посѣщать | odwiedzać [FE 20]. ― Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron [FE 20]. Teatramanto ofte vizitas la teatron ... [FE 32]. La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. [FE 36].

vizito - Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron [FE 20].

Viz-o Z, [OA 4] visa | visa | Visum | visto, autenticazione | refrendo, visado | visto (verb. visar) | visat | oficiala aŭtentikigo de pasporto, ktp. {la komo antaŭ “ktp.“ mankas en Kajero I}

vo [OA 7] = nomo de la litero v, dudeksepa litero de la Esperanta alfabeto

voĉ’ - voix | voice | Stimme | голосъ | glos.

vodk/o. [OA 9] Brando el greno, terpomoj aŭ aliaj kreskaĵoj, senkolora kaj per si mem praktike sengusta, produktata precipe en Rusujo, Pollando kaj Svedujo.

voj’ - route, voie | way, road | Weg | дорога | droga. — vojo - route, voie | way, road | Weg | дорога | droga [FE 25]. — Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [FE 33].

vojeto - Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [FE 38].

fer’voj’ - chemin de fer | railway | Eisenbahn | желѣзная дорога | droga źelazna, kolej [UV fer’]. — fervojo - Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj [FE 25]. ... promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis [FE 39].

tramvoj-o [OA 2] tramway | tramway | Trambahn.

vojaĝ’ - voyager | voyage | reisen | путешествовать | podróżować. — vojaĝi - voyager | voyage | reisen | путешествовать | podróżować [FE 26]. ― Mi vojaĝas en Hispanujo [FE 26.5]. Mi vojaĝas en Hispanujon [FE 26.6].

vok’ - appeler | call | rufen | звать | wołać. — voki - appeler | call | rufen | звать | wołać [FE 16]. ― Mi vokas la knabon, kaj li venas [FE 16]. Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas [FE 16].

vokal’ - voyelle | vowel | Vokal | гласная | samogłoska. {GRAM} — vokalo - voyelle | vowel | Vokal | гласная | samogłoska [FE 27]. — Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27].

vokativ-o (gr.) [OA 2] {GRAM}

vol’ - vouloir | wish, will | wollen | хотѣть | chcieć. — voli - vouloir | wish, will | wollen | хотѣть | chcieć [FE 9 = FE 16]. ― Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki [FE 9]. Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron [FE 9]. La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [FE 16]. Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi [FE 18]. “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” [FE 19]. ... prenu mem akvon, se vi volas trinki.” [FE 19]. Ŝi volas danci [FE 20]. ... la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro [FE 23]. Mi volas diri al vi la veron [FE 24]. Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron) [FE 24]. ... la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton ... [FE 28]. ... ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado [FE 28]. Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro [FE 31]. Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon [FE 34]. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon [FE 35]. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono [FE 39].

volont’ - volontiers | willingly | gern | охотно | chętnie. — volonte - volontiers | willingly | gern | охотно | chętnie [FE 15]. — “Tre volonte, mia bona,”; diris la bela knabino [FE 15]. Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi [FE 25]. Mi volonte plenumis lian deziron [FE 42].

volum’ - tome, volume | volume | Band (der) | томъ | tom.

Volumen-o, [OA 4] volume (géom.) | volume (geom.) | Volumen, Rauminhalt, Umfang | volume (geom.) | volumen (geom) | volume | volum.

volupt’ - volupté | sensual pleasure | Wollust | сладострастіе | rozkosz, lubieżność.

volv’ - rouler, enrouler | turn round, roll up | wickeln | вить | wić. — [AK] wind, wrap round (trans.) | wić, zawijać.

vom’ - vomir | vomit | sich erbrechen | рвать, блевать | wymiotować.

vort’ - mot | word | Wort | слово | słowo, wyraz. {GRAM} — [vorto - mankas en FE 15] — ... ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro ... nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis ... [A 4.3]. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ... [A 4.5] [pliaj trafoj en A]. — “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7]. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3]. „Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.“ [FE 19.10]. Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [FE 27.5]. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; ... tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ... ĉar ni volis esprimi direkton, ... [FE 28.3]. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte [FE 29.2]. Anstataŭ la vorto „je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio [FE 29.3]. La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ... [FE 30.2]. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: ... [FE 30.3]. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: ... [FE 30.4]. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ... [FE 30.5]. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: ... [FE 30.6]. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman [FE 30.7]. Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: ... [FE 30.9]. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ... [FE 30.10]. „Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro [FE 32.14]. ... la ... vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42.9]. — Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat’in’o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte [UV, enkonduko 2].

vortaro — la « Universala Vortaro » [A 2.1]. ... ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro ... nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [A 5.1]. Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, ... [A 5.3]. [pliaj trafoj en A]. — Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34.14]. — UNIVERSALA VORTARO DE LA LINGVO INTERNACIA ESPERANTO [UV, titolo]. Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro [UV, enkonduko 1].

vost’ - queue | tail | Schwanz, Schweif | хвостъ | ogon. {ANAT}

vual’ - voile | veil | Schleier | вуаль | wual. {VEST} — [AK] voile (subst. masc.) | wual, zasłona.

vulgar’ [OA 1] vulgaire | vulgar, common | vulgär, gemein | вульгарный | ordynarny.

vulkan’ - volcan | vulcan | Vulkan | вулканъ | wulkan. {GEO} — [AK] volcano.

vulp’ - renard | fox | Fuchs | лисица | lis. {ZOO}

vultur’ - vautour | vultur | Geier | коршунъ | sęp. {ZOO} — [AK] vulture.

vulv/o. [OA 9] La ekstera parto de la inaj seksorganoj ĉe la eniro de la vagino, konsistanta el la klitoro kaj la vaginaj lipoj.

vund’ - blesser | wound | verwunden | ранить | ranić.