Dekdu longajn kilometrojn oni veturas de la centro ĉiam orienten sur Landsberger Allee, la GDR-a Lenin-Allee. Dekdu longaj senkonsolaj kilometroj, kie trista amas-loĝejo apudas alian samspecan kaj trian kaj kvaran, ŝajne senfina vico de ĉiam samaj slabo-konstruaĵoj, kiel ili malbeligas preskaŭ ĉiujn iom grandajn urbojn en la iama soveta bloko, ĉu en Lepsiko, Prago, Bratislavo, Vilnio, Moskvo aŭ tie ĉi en orienta Berlino. Iam la fiero de la socialisma ŝtato, kie pord-al-porde loĝis profesoro kaj simpla man-laboristo, ili jam delonge fariĝis la hejmo de precipe malriĉaj familioj, dum la pli bonfartaj ofte translokiĝis al pli agrablaj kvartaloj. Sed daŭre loĝas pli ol 300.000 homoj en la "laboristaj loĝ-skatoloj" kaj "kuniklaj staletoj".
Preskaŭ ĉe la fino de Landsberger Allee en la distrikto Marzahn troviĝas tre granda ripoz-parko, kreita okaze de la 750-jariĝo de Berlino en 1987, nur du jarojn antaŭ la kolapso de la socialisma reĝimo. De la jaro 2000 oni ekkreis laŭtemajn ĝardenojn sur la tereno, kiu pro tio ricevis la nomon "Ĝardenoj de l 'Mondo": ĉin-stila ĝardeno, nomita "Ĝardeno de la reakirita luno" (la plej granda tiutipa en Eŭropo), japana "Ĝardeno de la kunfluanta akvo", balia "Ĝardeno de la tri harmonioj", orient-stila "Ĝardeno de la kvar riveregoj", korea ĝardeno, itala renesanca, mez-epoka kristana ĝardeno monaĥeja, angla-, kaj franc-stilaj heĝo-labirintoj kaj ankoraŭ aliaj.
Sur subĉiela teatra scenejo inter blanke florantaj ĉeriz-arboj oni prezentas tradiciajn japanajn, ĉinajn kaj koreajn muzikojn, dancojn kaj kantojn. Ĉe budoj oni povas gustumi korean kafon, teon kaj la faman brasikan manĝaĵon kimĉio. Nia korea amikino Son Hi volis eluzi la eblecon montri al sia filo la tiulandan tradician kulturon: la ventumila danco Buchaechum, popolaj kaj kortumaj dancoj kaj tiu fama danco, kie la dancisto portas ĉapelon al kiu estas fiksita longa bendo. Per ritma movo de la kapo la bendo ekcirkulas kaj ekdancas. Mi bedaŭrinde forgesis la nomon de tiu danco, sed vi probable povas helpi al mi.
Vidinte la tradiciaĵojn jam plurfoje en Seulo mi ja ŝatis ilin, sed ne estis profunde impresita. Sed spektaklo-fine venis grupo de ok junaj koreanoj, kiu prezentis modernan Koreon. Ili dancis iun miksaĵon el hiphopo, rompdancado kaj ekspresionisma danco (Ausdruckstanz) en la stilo de Mary Wigman: Nekredeblaj saltoj, movoj, akrobataĵoj kvazaŭ gravito ne ekzistus. Jen la demonoj atakas la heroon en koŝmaro. - Simple rava kaj spir-haltiga prezento. Malgraŭ la malvarmo ni facile eltenis ĝis la fino kaj poste fuĝis en la balian ĝardenon de la tri harmonioj por revarmiĝi en la agrablaj dudekok gradoj de la tropika forcejo.
------
Gärten der Welt
im Erholungspark Marzahn
Eisenacher Str. 99
12685 Berlin
Jen pliaj fotoj en la oficiala retejo
Venonta speciala aranĝo: inaŭguro de hinduisma templo en la balia ĝardeno je la 5-a de majo 2012.
Pri kio oni ne povas paroli ...
-
... pri tio oni devas silenti. La finna ĵaz-artisto M.A. Numminen kantas la "Tractatus logico-ph…
-
22 Apr 2012
Ostpaket
-
Antaŭ jaro mi jam rakontis, kio estis Westpaket , nome paketo el okcidento , sendita de familianoj…
-
21 Apr 2012
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
737 visits
Festo de l' ĉerizaj floroj
La japan-devenan feston de l' ĉerizaj floroj la japana komunumo de Berlino festas kune kun ĉinoj kaj koreanoj en parko nomita "Ĝardenoj de l' Mondo". Agrabla orientazia komenciĝo de printempo ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.