Post kiam vi decidis pri hotelo por partopreni la Komunan Esperanto-Kongreson kaj lernis bazan berlinan por esti preparita pri la krudeco de la homoj tie ĉi, vi plu nur staras antaŭ lasta grava demando: Kion kunporti al la karaj, kiuj restis hejme? Jen mia propono por vi:

Iru butikumi en la nostalgia vendejo "Ostpaket" en Berlin-Carée, tuj apud Aleksandra Placo. Berlin Carée iam estis la fama Merkata Halo, unu el la plej bone ekipitaj de tuta GDR. Ĝin vizitis ankaŭ multaj okcidentanoj, ĉar por akiri tagan vizon por orienta Berlino oni devige devis ŝanĝi 20 okcidentajn markojn (ĉ. 10 eurojn) al 20 GDR-markoj je 1:1 (la fakta kurzo estis eble 1:10). La okcidentanoj tiun devigan ŝanĝon kutime nomis "enir-bileto en la best-ĝardenon". Sed elspezi eĉ nur tiujn 20 markojn ne estis facile, ĉar ekzemple tagmanĝo laŭ mia memoro kostis nur du aŭ tri markojn. Ĉiukaze oni do iam finis en la apuda internacia librejo aŭ en la Merkata Halo, kies relativa abundo de varoj donis tute malĝustan, nome multe tro pozitivan impreson pri la vera averaĝa haveblo de konsumaĵoj en GDR al okazaj vizitintoj el okcidento.

En tiu histori- kaj memor-plena domo nun trovigas la moderna vendejo Ostpaket. Baze ĝi estas simpla superbazaro kaj la sola specifaĵo estas, ke ĝi vendas nur produktojn el iama GDR. La mustardo ne estas el Bavario, sed el la saksa urbo Bautzen. La ĉokolada pan-ŝmiraĵo ne estas de la svisa Nestlé (Nutela), sed loka produkto Nudossi. Kaj tiel plu por likoroj, ŝaum-vino, kolao, dolĉajoj, mielo, pano, kukumoj. La klientoj estas laŭaj: Granda parto estas maljunaj virinoj el la oriento, dommastrinoj, kiuj restis fidelaj al la konataj var-markoj. Apud ili estas turistoj, serĉante spurojn de la malaperinta socialisma epoko. Probable ili seniluziiĝos, kiam ili gustumos la nun ne tiom facile haveblan Nudossi, kiu estas je lum-jaroj pli bona ol Nutela. Kaj fine estas patroj kun infanoj, kiuj klopodas peri ideon pri vivanta historio. Se vi trovas la vojon al Berlin-Carée, vi eble ankaŭ ŝatas rapide viziti la muzeon de la mortaj literoj, sametaĝe kaj la ekspozicion pri ĉiutagaj varoj el la socialismaj "fratoj-ŝtatoj" unu etaĝon malsupre. Depende de tio, al kiu flanko la sorto vin ĵetis, vi aŭ havos nostalgiajn, eble melankoliajn momentojn, aŭ per grandaj okuloj miros.

Restas nur klarigi la nomon de la vendejo Ostpaket: Nu, ironia aludo al Westpaket kompreneble, sed pli grave: Ili pakas viajn aĉetaĵojn kaj perpakete sendas kien ajn vi volas. Vi ne devas portaĉi ilin en avio kaj fine oni povas gustumi Nudossi eĉ en Usono kaj Japanio.

------

Ostpaket im Berlin-Carré
Karl-Liebknecht-Straße 13
(apud Alexanderplatz)
Berlin-Mitte

http://www.ostpaket-berlin.de/ (kun filmeto pri la vendejo)