Trafoj pri um-vortoj estas aparte malfacile troveblaj en la diversaj partoj de la Fundamento, ĉar plej multaj troveblas en Universala Vortaro (UV) alfabete ĉe la radiko, kun kiu um- estas kombinita, do ekzemple gust'um' ĉe gust'. Por la sekva superrigardo mi kopiis ĉiujn en la artikolon pri um- (citaĵo el Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vort-Trezoro, AI).
um- jam aperas en la Unua Libro de 1887, tamen sen ekzemplo. Multaj ekzemploj, kiuj poste fariĝis Fundamentaj, jam legeblas en la vortaro Rusa-Esperanta de 1889, nome am'ind'um-, brul'um-, buŝ'um-, kol'um-, kruc'um- kaj nia titola mal'varm'um-.
La etimologio estas neklara kaj apenaŭ klarigebla, ĉar preciza signifo de um- ja mankas. Laŭ la Etimologia Vortaro de Vilborg (vol. 5, 2001, p. 165 s) ekzistas precipe du teorioj:
1. um- devenas de la germana prepocizio um ... herum (ĉirkaŭ). Buŝumo fakte estas io ĉirkaŭ la buŝo de ekzemple hundo, manumo io ĉirkaŭ la mano, kolumo io ĉirkaŭ la kolo. Brakumi estas sinonimo de ĉirkaŭbraki. Ankaŭ la multsignifa germana prefikso um- bone kongruas kun kelkaj funkcioj de la esperanta postmetita elemento -um/ [1]. Kp. germana um- en la senco de:
- ŝanĝi al la malantaŭa flanko (reverso): umblättern - foliumi
- ŝanĝi de horizontalo al vertikalo, el tio "perforte meti ion aŭ iun al la planko, mortigi aŭ morti": umbringen (bringen - alporti), umkommen (kommen - veni), vd. la esperantajn "ekzekut-vortojn" krucumi, pendumi, ŝtonumi, gasumi, kvaronumi k.a.
2. um- devenas de la latina neŭtra finaĵo de la 2-a deklinacio, kp. en la modernaj lingvoj ekzuemple franca album, radium, germana Podium, Referendum, Spektrum. Kp. ankaŭ helium el la greka helio (suno) ktp. Eble Zamenhof tutsimple opiniis - Vilborg skribas -, ke neŭtra finaĵo taŭgus kiel neŭtrala (en la senco de "nedifinita") sufikso. Aŭ eble ankoraŭ um- estas "neŭtrala", ĉar en la latina ĝi aperas en multaj vortkategorioj kiel substantivo, verbo, numeralo ktp.
Kiel ajn. Jen la artikolo pri um- el AI. Bone vestu vin, por ke vi ne malvarmumos.
------
um' - suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint | this syllable has no fixed meaning | Suffix von verschiedener Bedeutung | суффиксъ безъ постояннаго значенія | przyrostek, nie mający stlałego znaczenia. — um - suffixe peu employé, et qui reçoit différents sens aisément suggérés par le contexte et la signification de la racine à laquelle il est joint | this syllable has no fixed meaning | Suffix von verschiedener Bedeutung | суффиксъ безъ постояннаго значенія | przyrostek nie mający stlałego znaczenia [FE 31]. ― La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.9]. ― Mi volonte plenumis lian deziron [FE 42.10]. ― En malbona vetero oni povas facile malvarmumi [FE 42.11].
o aer'um' –aérer | expose to the air | lüften | провѣтривать | przewietrzać [UV aer’].
o am'ind'um' - courtiser | court, make love | den Hof machen | любезничать | umizgać się [UV am’].
o brul'um' - inflammation | inflammation | Entzündung | воспаленіе | zapalenie [UV brul’].
o buŝ'um' - muselière | mouth-basket | Maulkorb | намордникъ | kaganiec [UV buŝ'].
o buton'um' - boutonner | button | zuknöpfen | застегивать | zapinać [UV buton’].
o gust'um' - goûter, essayer | taste | kosten, schmecken | отвѣдывать | kosztować, próbować [UV gust’].
o kol'um' - faŭ-col | collar | Kragen | воротникъ | kołnierz [UV kol’]. ― Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35.13]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42.9]. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.10].
o komun'um' - commune, paroisse | community, parish | Gemeinde | община | gmina [UV komun’].
o kruc'um' - crucifier | crucify | kreuzigen | распинать на крестѣ | ukrzyżować [UV kruc’].
o lakt'um' - laite | soft-roe, milt | Milch der Fische | молоки | mleczko (ryb) [UV lakt’].
o lot'um' - lotir | allot | verloosen | разыгривать | rozegrać [UV lakt’].
o mal'varm'um' - se refroidir | catch cold | sich erkälten | простудиться | przeziębić się [UV varm’]. — malvarmumi - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi [FE 42.11].
o man'um' - manchette | ruffle | Manschette | манжета | mankiet [UV man’]. — Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35.13]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la ... vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42.10].
o mastr'um' - faire le ménage | keep house, husband | wirthschaften | хозяйничать | gospodarzyć [UV mastr’].
o naz'um' - pince-nez | pince-nez | Pince-nez, Nasenklemmer | пенсне | binokle [UV naz’].
o palpebr'um' - cligner, clignoter | twinkle | blinzeln | моргать | mrugać [UV palpebr’].
o plen'um' - accomplir | accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać [UV plen’]. — plenumi - accomplir | fulfil, accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać. [FE 31 um’]. — Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [FE 42]. ― Mi volonte plenumis lian deziron [FE 42.10].
o plenumo — Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro [FE 31.14].
o vent'um' - éventer | fan | fächeln | вѣять | wiać [UV vent’].
-----
[1] Tion pretervidas Vilborg. Pri germana prefikso um- vd. DWDS (Elektronika Vortaro de la Germana Lingvo), pri esperanta -um/ vd. PMEG.
Sign-in to write a comment.