La proksimuman signifon de petit- ni povas diveni el la kuntektsto - "Anoncoj estas akceptataj por 20 pfenigoj por la petitlinio". Evidente temas pri indiko de skrib-grando. Kaj ĉar ni scias, ke privatajn anoncojn ("... volas korespondi ...") oni kutime presas en malgranda skribo, probable temas pri iu malgranda skribo. Krome vi certe konas la francan vorton petit (malgranda, eta, ekzemple en Le petit prince, La eta princo), eĉ se vi krom tio malmulte scius pri la franca. Kio konfirmas nian unuan divenon pri "malgranda". Tipografia fakvorto do de franca etimo, enigmeto solvita post kvin frazetoj. Jes, ĝuste - kaj tamen ...
PIV 2002 konfirmas:
petit/o [tipografarto kaj libroj] Tiparo, kies grado estas 8 punktoj: ~litera teksto ⇒ cicero.
Okpunkta skribo do. Atentu, ke la bazformo estas substantiva, ne adjektiva, ĉar evidente malgranda en Esperanto estas malgranda kaj neniel *petita. Cicero estas "2 Tiparo, kies grado estas 12 punktoj. ⇒ petito". Eble cicero devenas de l' nomo de la fama roma oratoro Marcus Cicero (104-43 a.K.), sed ties nomo en Esperanto estas Cicerono. Hm, bone - sed kiel oni nomas 10-punktan skribon, kian mi uzas tie ĉi? Krome, ĉu ekzistas specifa vorto por la skrib-grando de la titolo? - Simple klaku al la Vikipedia artikolo pri petito kaj vi - tre intuicie kompreneble - ekscias la respondojn: Jes, dekpunkta skribo en tradicia pres-arto per plumbaj liter-ŝablonoj nomiĝas korpuso. Ĝi mankas en PIV (tie nur la armea korpuso kaj la tekstaro), same kiel la naŭpunkta borgiso aŭ la deksespunkta tercio (tercio havas kvar difinojn, sed ne la tiparo-gradon) kaj ankoraŭ multaj aliaj. La tuta sistemo baziĝas sur la difinoj de la franca libro-presisto, eldonisto kaj produktisto de plumbaj pres-literoj François Ambroise Didot (1730-1804), laŭ kiu oni nomas tipografian punkton ankaŭ Didot-punkto. Inter la multaj sistemoj, lia fariĝis la plej sukcesa en Eŭropo ĝis transiro al perkomputila produktado de libroj kaj gazetoj laŭ la DTP-sistemo en la 1980-aj jaroj. Ĝi baziĝas sur la pariza futo (pied de roi), nome 1 futo = 12 coloj, 1 colo = 72 punktoj. Metro do havas 2.660 Didot-punktojn, Didot-punkto grandas ĉ. 0,376 mm. La skribo de niaj plej multaj klasikaj libroj baziĝas sur iu subdivido de pariza futo de 1780! Kaj tio estas vera ankaŭ por nia unua periodaĵo La Esperantisto de septembro 1889.
Ĉu petito do eniris Esperanton de la franca, kiel ni spontanee supozis? Verdire - ne. Jam en 1889 ĝi estis (franc-devena) fak-vorto en la germana (kaj simile en la rusa - пети́т) kaj el la germana / rusa vorto fariĝis la esperanta, ja La Esperantisto kun ĝia ruslingva redaktoro Zamenhof aperis en german-lingva Nurnbergo. Estas iom simile kiel pri la lampo-ŝirmilo abaĵuro, kiu kompreneble ja estas franc-devena, sed kies lasta paŝo tra la pordo de Esperantujo estas pola. Ĝia vojo estas franca ⇒ pola ⇒ Esperanto, ne rekte franca ⇒ Esperanto. Simile pri petito: franca ⇒ germana / rusa ⇒ Esperanto.
Nu bone, sed fine Didot, Parizo, franca - tamen baze latinida do, eĉ se kromvojis tra la germana, ĉu? Aj, vi tuŝas tiklan punkton. Ĝuste petit ne venis de la latina en la francan, sed de la galla (kelta) pettittos. Almenaŭ tion asertas unu el niaj plej gravaj etimologoj Andre Cherpillod en interesa artikolo en Monato 6/1998, p. 16-17 kaj poste ankaŭ en sia Konciza Etimologia Vortaro (2003). Li tamen staras sola kontraŭ klasikaj, gvidaj etimologiaj vortaroj de la franca lingvo. Mi estas plena laikulo pri la demando kaj neniel havas eĉ nur iomete gravan opinion pri ĝi. Sed eble vi ĝuos mem legi la argumentojn de Cherpillod? Jen en la retejo de Monato kaj jen ankoraŭ en iu alia, kiu krome montras la mapon pri la disvastigo de la galla antaŭ 25 jarcentoj, troveblan en la papera eldono.
Kiel ajn, en septembro 1889 galla-franca-germana-rusa vorto petito fariĝis esperanta kaj instruas al ni pri jam ne plu aktuala pres-arto, reĝaj piedoj, eŭropa skribo-kulturo bazita sur delonge forgesita mezur-unuo, la 15-a regulo pri adapto de internaciaj vortoj al Esperanto kaj ne laste pri la malfacilaĵoj atribui iun esperantan vorton al iu sola etimologia fonto. Ne malbone por malgranda vorto kiel petito.
------
P.S. Kompreneble krome interesis min, kiu vortaro unue registris tiun fak-vorton. La plej frua trafo, kiun mi trovis, estas ĉe mia amiko Christaller, Germana-Esperanta, 2-a eld. 1923:
Petit-(buchstabe) n (m) petito*, litereto (*); in ~schrift petite*, per literetoj
La steleto signifas: "ne-oficialaj vortoj, ne trovitaj en la vortaroj Boirac, Christaller [1-a eld. 1910], Fulcher & Long [1921], Grosjean-Maupin [1912], Kabe [1910], Meazzini, Verax [1910]. Vidu ilian liston post la ĉefa parto de l' ĉi-libro."
Sign-in to write a comment.