En la skanaĵo de La Revuo (1907, p. 353-361) ni nun facile povas relegi fruan tradukon de la fabelo "La Najtingalo" de Anderson, kiun "el la germana lingvo tradukis L.L. Zamenhof". En Tekstaro ni trovas elektronikan version de la libro-eldono de Fabeloj II el la jaro 1926. Mirinde: eĉ ne unu ŝanĝeton mi trovis inter ambaŭ eldonoj. Se mi ne pretervidis ion, ili estas absolute identaj - kun ĉiuj misetoj kaj - geniaj solvoj.

Jam la unua frazo gvidas nin en fruan Esperanton, kiu estis malmoderna eĉ en 1926:

"En Ĥinujo, kiel vi sendube scias, la imperiestro estas Ĥino kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj estas ankaŭ Ĥinoj."

Jam el la ĥinoj fariĝis ĉinoj, el Ĥinujo Ĉinio. Kio pri "ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj"? La germana tie havas relativan frazon: "... und alle, die er um sich hat, sind Chinesen", laŭvorte "kaj ĉiuj, kiuj ĉirkaŭas lin, estas ĉinoj".

Inter la misetoj precipe estas la uzo de senpersona ĝi laŭ la germana versio. Dum en La Ombro plej multaj estas anstataŭigita per tio, en la Najtangilo ili nekorektite reaperas en 1926, ekzemple:

“Ich will, daß er [der Vogel] heute abend herkomme und vor mir singe!” sagte der Kaiser. “Die ganze Welt weiß, was ich habe, und ich weiß es nicht!”

“Mi ordonas, ke ĝi [la birdo, la najtingalo, ĝuste!] hodiaŭ vespere venu ĉi tien kaj kantu antaŭ mi!” diris plue la imperiestro; “la tuta mondo scias, kion mi havas, kaj mi ĝin [!? tion!] ne scias.”

Neĝustigite restis ankaŭ la inversigo de subjekto kaj objekto en la kiso-frazo:

"... höre ich [die] Nachtigall singen. Es kommt mir dabei das Wasser in die Augen, und es ist gerade, als ob meine Mutter mich küßte!” ⇒ "kvazaŭ mia patrino kisus min". Sed en 1907 / 1926 ni legas:

"... tiam mi aŭdas la najtingalon. Tiam larmoj staras en miaj okuloj kaj mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon!” (!?).

Foje la esperanta versio ŝajnas al mi pli facile komprenebla ol la germana, ekzemple tie ĉi:

"So zogen sie allesamt hinaus in den Wald, wo die Nachtigall zu singen pflegte; der halbe Hof war mit. Als sie im besten Zuge waren, fing eine Kuh zu brüllen an." -

Ili do iras al la arbaro serĉi la najtingalon. Ie survoje ili renkontas bovojn, poste ranojn. La malfacilaĵo estas la ne plu kutima kaj arkaa "im besten Zuge sein". Jen, kiel Zamenhof tradukis ĝin:

"Post tio ili ĉiuj elmarŝis al la arbaro, kie la najtingalo ordinare kantadis; duono de la kortego partoprenis en la marŝado. Kiam ili tramarŝis pecon de la vojo, subite bovino komencis bleki."

Evidente Z. unue mense transformis (ĉu eble per helpo de vortaro?) "im besten Zuge sein" al "ein Stück Weg(es) gehen / marschieren" kaj tion li en dua ŝtupo laŭvorte tradukas al Esperanto per la stranga "peco de la vojo". Sed per la transformo la strukturo de la frazo ŝanĝiĝas. Kion la germana teksto probable volas diri, estas: "(Post) kiam ili (jam) estis marŝintaj parton de la vojo" aŭ simple "survoje", "post iom da tempo", "mezvoje", "duonvoje" aŭ io simila.

Sekvafraze jam plia traduk-malfacilaĵo:

“Oh!” sagten die Hofjunker, “nun haben wir sie; das ist doch eine merkwürdige Kraft in einem so kleinen Tiere! Die habe ich sicher schon früher gehört!”".

"Junker", junkro, estas neologismo el la unuaj eldonoj de la Germanaj Vortaroj (1904). Pro tio la Zamenhof-Radikaro de Wüster (1927) signas ĝin "zamenhofa". Tiun indikon transprenas PV 1930 kaj poste PIV 1970, 2002, 2005, kiu difinas ĝin per "kampnobelo", do kvazaŭ la malo de "nobeloj apud kortego", pri kiuj temas tie ĉi. Prave Z. do ne uzas la neologismon en 1907, sed laŭ la senco tradukas per simpla "kortegano". Cetere li probable neniam uzis junkro en iu ekstervortara kunteksto, simile kiel li neniam aplikis pizango:

“Ho!” diris unu kortegano, “jen ni ĝin havas! sidas efektive tute eksterordinara forto en tia malgranda besteto. Mi certe ĝin iam antaŭe aŭdis!”

Sed kial li ŝanĝas la pluralon en la germana al singularo, eĉ substrekante ĝin per "unu" (nuntempe prefere ellasinda aŭ "iu")?

La (ankaŭ en la germana) pri unu- aŭ plurnombro ne tute konsekvenca frazo cetere estas amuza, ĉu? La korteganoj serĉas malgrandan birdon bel-kantantan kaj opinias, ke tia estus muĝantaj bovoj, kiuj evidente nek estas etaj, nek bele kantas. La korteganoj estas do eĉ pli malsciaj ol la malriĉa "kuireja knabineto", kiu devas klarigi al ili:

“Ne, tio estas bovinoj, kiuj blekas!” diris la kuireja knabineto; “ni estas ankoraŭ tre malproksime de la ĝusta loko!”

Oni povas interpreti tion kiel nerektan kritikon pri la dekadenco, malhonesteco kaj stulteco de la korteganoj - socia kritiko do.

Ĝin ni trovas plurloke. Aparte multe mi ŝatas iom postan pecon, kie iu alportas arte faritan najtingalon al la imperiestro. La tuta kortumo estas ravita de la mekanikaĵo kaj la alportinto tuj ricevas rekompencon:

“Das ist herrlich!” sagten alle, und der Mann, der den künstlichen Vogel gebracht hatte, erhielt sogleich den Titel: Kaiserlicher Oberhofnachtigallbringer.

“Belege!” ili ĉiuj diris, kaj tiu, kiu alportis la artefaritan birdon, ricevis tuj la titolon de la imperiestra ĉefa kortega alportisto de najtingaloj.

------

P.S.: En la sama jarkolekto 1907 de La Revuo troviĝas plia traduko de fabelo de Andersen, verkita de Zamenhof, nome, "La infano en la tombo" (p. 401-405). En la kolekto de Fabeloj de 1926 ĝi havas numeron IV, 13 (kvara volumo, 13-a fabelo). Same kiel la Najtingalo ĝi estas plene neŝanĝita kompare al la versio de 1907, represo je 1:1. Sed ĝi legiĝas pli mature, pli moderne ol la Najtingalo, kvazaŭ ili ne estus el la sama epoko. "Malmoderne" impresas nur jen kaj jen la uzo de "unu" kiel kvazaŭa nedifinita artikolo ("Ŝi eniris en la tombejon kaj direktis sin al la malgranda tombo, kiu vidiĝis kiel unu granda kaj bonodora bukedo") kaj pli ofta uzo de -ad ("Kiel multeparola estis lia rigardo, kiam ŝi sin klinadis super lin kaj prenadis lian delikatan maneton, kiun li mem ne povis levi!"). Pliajn fabelojn mi ne trovis en La Revuo.

------

P.P.S.: Ankaŭ en la Najtingalo ni trovas pliajn onomatopeojn, kiujn PIV 2002 tamen - malsimile kiel tin-tin-tin - ne registras. Jen ili:

"... Tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaro. La imperiestro, la kortego kaj ĉiuj aliaj Ĥinoj sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis. Ili povis mem kunkanti; kaj ili tion faris. La strataj buboj kantadis: “cicici! klukluklu!” kaj la imperiestro ankaŭ tion kantadis. Ho, estis ĉarmege!

Sed unu vesperon, kiam la artefarita birdo ĝuste kantis plej bone kaj la imperiestro kuŝis en la lito kaj aŭskultis, el la interno de la birdo aŭdigi: “ŝŝŝup!” Io krevis: “ŝurrr!” Ĉiuj radoj ekkuris, kaj baldaŭ la muziko silentiĝis. ...".

Imito do de najtingala trilado kaj krevanta mekanismo. Kial en PIV tin-tin-tin ja, cicici ne? Nu, la Zamenhof-Radikaro de Wüster (1927) ja havas tin kaj tin-tin-tin, sed ne cicici. PV 1930 kaj PIV 1970 simple transprenis el la - tiupunkte nekompleta - Wüster sen fari proprajn kromajn esplorojn.