Klasikan kaj daŭre valoran studon pri la "Prepozicioj de Esperanto" - jen ĝia titolo - verkis Eugen Wüster en 1922 (aperita en 1924) en la germana. Tradukon al Esperanto mi - surprize - ne trovis, tial mi mem ektradukis Antaŭrimarkon kaj Enkondukon. Jen mia provo.
-----
Antaŭrimarko
La arbitra uzo de prepozicioj en la naciaj lingvoj malfermas larĝan spacon al tiu-lingvaj idiotismoj. Eĉ en Esperanto ioma plursenceco ne estis evitebla. Pro tio prepozicioj estas tereno, kiu postulas detalan gramatikan kaj leksikografian traktadon.
Ĉi-studo estu rigardata kiel la ĝenerala parto de monografio pri la prepozicioj de Esperanto. La specialan parton formas la artikoloj pri la unuopaj prepozicioj en: Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana (eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn, Lepsiko: manuskripto fin-pretigita en 1920).
Majo 1922
Al sinjoro referendario Dr. Lippmann (Lepsiko), kiu – apud miaj konstantaj helpantoj Paul Kirschke kaj referendario Stolpe – kritike kunlegis korektadon, mi ŝuldas sinceran dankon.
E.W.
------
1. Enkonduko
1.1 Al ĉiu vorto estas atribuita per iu ajn formo de difino unu aŭ pluraj nocioj (signifoj). La vorto pom(o) ekzemple rezultigas la nocion pomo. Al ĉiu speciala nocio apartenas supernocio, t.e. nocio, kiu rilatas al la unua kiel la nocio frukto al la nocio pomo („ĉiu pomo estas frukto, sed ne ĉiu frukto estas pomo“). Supernocio de frukto estas aĵo. Frukto inverse estas subnocio de aĵo.
La supernocio, kiu ne plu havas supernocion – la lasta, plej ĝenerala supernocio do – nomiĝas kategorio aŭ plej ĝenerala nocio. La gramatika kategorio de pomo – frukto – aĵo ekzemple nomiĝas aĵo (aĵo, io). La tri gramatikaj kategorioj aĵo (nomita per substantivoj, o-vortoj), eca (eco; nomita per adjektivoj, a-vortoj) kaj fari (faro; nomita per verboj, i-vortoj) nomiĝas vort-karaktero.
Laŭ la gramatika kategorio (laŭ la vort-karaktero) ĉiuj vortoj apartenas al unu el tri klasoj: vortspecoj – karaktero-tipoj – kun specifa vort-karaktero (substantivoj, adjektivoj, verboj kaj adverboj), la vortspeco –um- kun laŭokaze difinita vort-karaktero kaj vortspecoj sen vort-karaktero.
1.2 Al la tria klaso apartenas la prepozicioj aŭ rilat-indikaj vortetoj. Ili indikas la rilaton al difinita, nomita aŭ ne nomita, nocio, nome ĉiam al aĵo aŭ al adverba nocio. Ili do povas esti kompletigitaj nur per substantivo aŭ per adverba esprimo: de mia patro; de supre, de sur la ĉevalo. Kp. 2.3, 3.2, 4.2.
1.3 La son-grupoj ne plu disigeblaj, kiuj ankoraŭ posedas nocian signifon, nomiĝas vort-elementoj; kiel konate ili disfalas en radikoj, sufiksoj, gramatikaj finaĵoj kaj prefiksoj. La Esperanto-vortojn oni povas klasifi en unu- aŭ plurelementaj, laŭ tio ĉu ili havas unu aŭ plurajn vort-elementojn; al la plurelementaj vortoj aŭ ( = ) kunmetaĵoj apartenas ankaŭ vortoj kun finaĵoj (pom’a). Kiel memstaraj vortoj povas aperi nur relative malmultaj inter la vort-elementoj de Esperanto (baldaŭ); la plej multaj bezonas gramatikan finaĵon.
1.4 Tiuj prepozicioj, kiuj konsistas el unu sola memstara vort-elemento (antaŭ) aŭ estas derivitaj per prefikso el tia (mal’antaŭ) nomiĝas veraj aŭ radik-prepozicioj.
Kontrastas kun ili la malveraj prepozicioj, t.e. adverboj (adverbaj prepozicioj) aŭ pli ĝenerale adverbaj esprimoj sekvataj de vera prepozicio aŭ akuzativa –n, ĉar ili – same kiel la veraj prepozicioj – indikas rilaton kaj ofte egalas en naciaj lingvoj al veraj prepozicioj (flanke de, pro manko de). Ili ĉiam konsistas el pluraj vort-elementoj kaj el pli ol sola plurelementa vorto memstara.
1.5 La laŭkonvenciaj signifoj de la vort-elementoj – la bazaj signifoj – restas neŝanĝitaj ankaŭ en kunmetaĵoj. Tamen ne jam rezultiĝas el la kono de la bazaj signifoj de kunmetaĵo (ekzemple de paper(o) kaj skatol(o) en paper’skatolo) la kono de la preciza rezultanta signifo de tiu plurelementa vorto. Ĝi estas fiksita nur, se la rilato inter la bazaj nocioj – la baza rilato – estas fiksita; nur per plia konvencio ĝustas ekzemple paper’skatolo = skatolo el papero kaj ne por papero.
....
Sign-in to write a comment.