Unu el ili (p. 11) tekstas jene:

Leono dupieda

Juna kvietigistino, donante prezentadon kun fortega leono, lasis ĝin preni per la buŝego, pecon da sukero, kiun ŝi tenis inter siaj lipoj.

- "Mi povus fari la samon!" ekkriis vidanto.

- "Sed ĉu vi kuraĝus, singardema junulo?" demandis la kvietigistino.

- "Sendube, mi farus tion, tiel bone kiel la leono!"

-----

Nu bone, pli-malpli amuza, probable ja komprenebla, almenaŭ helpe de la kunteksto kaj bildo. Sed kia arkaa lingvaĵo! Oni emas transskribi ĝin al moderna Esperanto, eble tiel:

Leono dupieda

Juna ??, prezentante kun fortega leono, prenigis ĝin per la faŭko pecon da sukero, kiun ŝi tenis inter siaj lipoj.

- "Mi povus fari la samon!" ekkriis spektanto.

- "Sed ĉu vi kuraĝus, malkuraĝa [?] junulo?" demandis la ??.

- "Sendube, mi farus, same bone kiel la leono!"

Aŭ io tia. Sed kiel "traduki" kvietigistinon? De la Rusa-Internacia 1889 kaj poste en UV 1893 ni havas:

dres' - dresser | dress, make straight | dressiren, abrichten | дрессировать | tresować [RE]. -- dresser (un animal) [Beaufront 1902]. -- dresser, dompter | train (soldier), tame (animal, etc.) [AK 1914] [1].

Ial la verkisto aŭ tradukisto de la ŝerceto (ĉu la nederland-lingvano Witteryck mem?) ne vidis ĝin. La Esperanta Bildvortaro 1988 proponas cirka dresisto. Pensebla ankaŭ estas leon-dresisto (aŭ laŭ la situacio tigro-dresisto, foko-, elefanto-, ĉevalo-dresisto).

Parte sinonima estas dompti, trovebla ekzemple en la du grandaj germanaj Vortaroj de Krause (1999, 2007), sed ne (jam) registrita en PIV 2002. domptisto estas cirka artisto, kiu prezentas spektaklon kun dresitaj sovaĝaj karnovoruloj, do kun leonoj, tigroj, ursoj, pumoj ktp., dum lian kolegon, kiu prezentas kun ĉevaloj, kameloj, kaproj aŭ hundoj oni nomas dresisto.

Krause kompreneble ne inventis la vorton. Ni trovas ĝin jam en la vortaro esperanta-slovena de Otmar Avsec (1957, 1972) - dompt-i* krotiti, ~isto krotilec - kaj en la Esperanto-serbokroata de Marinko Gjivoje (1958, 1990): dompt-i* krotiti, ~isto krotitelj. Ne surprize, ankaŭ la granda esperanta-kroata de Borĉic (2008) havas ĝin, simile kiel pluraj aliaj modernaj.

La kvietigistino de 1903 jam tiujare estis stranga, mallerta vorto, verŝajne traduko. Eĉ tiuepoke ni atendus (leon-) dresistino. Probable ĝi estas paŭso de la nederlanda leeuwentemmer, de temmen 1 malsovaĝigi; dresi; 2 kvietigi (De Smedt 2004; kp. germane zähmen, angle to tame), kun du traduk-ebloj. Witteryck havis 50:50-ŝancon - kaj mistrafis.

Cent jarojn poste, vi havas la grandan elekton (kaj multe pli bonajn vortarojn ol havis Witteryck [2]). Laŭ via plaĉo enmetu ĉe la supra ??malsovaĝigistino de leonodresistinodomptistino aŭ ankoraŭ ion alian, kiu trafas. Kvietigistino tamen estas malbona, sed malkaŝas multe pri la penado de niaj pioniroj.

-----

[1] Atentu, ke la franca kaj angla AK ne harmonias: Beaufront jam precizigis dresser "un animal", la franca AK sekvas tion (kiel ofte) per aldono de dompter. Male la angla klare indikas, ke oni povas dresi ne nur bestojn, sed ankaŭ homojn ("soldier"). Tiu uzo niatempe estas evitenda. Oni ne dresas soldatojn, oni trejnas ilin.

[2] La plej aktuala kaj ampleksa por Witteryck estis la du-direkta vortaro de Dreves Uitterdijk, kiu aperis en 1902 en ties Plena Lernolibro (Volledik leerboek der opkomende wereldtaal “Esperanto” met dubbel woordenboek oefeningen enz. Vrij bewerkt mar’t “Manuel complet” van L. de Beaufront Épernay (Marne) door Dreves Uitterdijk Trompschool, Hilversum Bolsward: P. de Jong, 1902, 184, 8p., 22 x 14 cm; eo-nl = p. 52-99, nl-eo = p. 100-155). Ankaŭ ĝin IEMW skanis. La fundamentan dresi ĝi notas en ambaŭ direktoj, tradukante ĝin per africhten (kp. germane abrichten); temmen mankas.

------

P.S.: Post kiam mi skribis la supran tekston hieraŭ, mi ankoraŭ daŭrigetis la promenon tra la fruaj Esperanto-vortaroj skanitaj de IEMW. I.a. ni tie nun trovas Cart, Vocabulaire français-Esperanto, Paris 1903, aperita do en la sama jaro, en kiu Witteryck dresis sian kvietigistinon. "Kaj nun, estimataj gesinjoroj, tra-tra-tra, silentu por la sensacio de l' spektaklo", kiel eble dirus cirkestro. Sur p. 64 ĉe Cart (= p. 84 de la skanaĵo) ni trovas, kion? Tion:

  • dompter - dresi, obeigi, kvietigi
  • dompteur - dresisto, kvietigisto

Ĉu la belgo Witteryck eble simple konsultis Cart? Ĉu la granda bremsanto kaj ĝisostulo Cart, la estro de la konservema beton-frakcio, atakema kontraŭ ĉiu novvorto, inventis kvietigisto? Aŭ ĉu tamen temas - kiel Stanislavo afable atentigis - pri paŭso el la rusa aŭ alia slava lingvo, t.e. kvietigisto estis jam antaŭe uzita de slav-lingvano kaj Cart nur notis ĝin, tamen - metante ĝin en la duan pozicion - afable proponis la pli elegantan dresisto kiel preferinda traduko? Enigmo sekvas enigmon! Ĉu solvebla?

Leginte la enkondukon al Cart 1903 ni scias, ke liaj ĉefaj referenc-verkoj estis Beaufront 1901, la Rusa-Internacia de Zamenhof de 1889 (RE), la Germana-Esperanta de Z. (!? tiel, ne "nia" fama inversigita Meza Vortaro Esperanta-Germana de 1889) kaj la du svedaj de Nylén. Artikolon

ukroŝĉat - kvietig'

RE ja havas, tamen ne la kvietigist'. Sed kompreneble la paŝo al paŭso ne estas granda. La svedaj de Nylén ne estas inter la skanaĵoj, bedaŭrinde:

Lxxx [pseŭd. de Paul Nylén]
Svensk-esperantisk ordbok
Upsala, Upsala Esperantoförening, 1893, 64 p., 14x10cm (pr. Upsala Nya Tidning, Upsala).
2-a rev. eld.: Uppsala, Esperantoförening, 1899, 65, [1] p., 18x13cm [4] (pr. Uppsala N.T.S. Boktryckeri-Aktiebolag, Uppsala).

Nylén, Paul
Esperantisk-svensk ordbok efter D:r L. Zamenhofs “Universala Vortaro”
Uppsala, Uppsala Esperantoförening, [1897], 68p., 18x13 cm (pr. Uppsala Nya Tidnings Aktiebol[ag] Tr., Uppsala) - 2.629 radikoj.

Provizore ni do ne ekscias, ĉu la dresistino eble estas sveda aŭ tamen rusismo.