Dum interjekciojn ni trovas jam en la Unua Libro de 1887 (ho!, ha!), nia unua onomatopeo estas la titola tin-tin-tin el la Dua Libro de 1888, trovebla en la traduko de "La Ombro" de Hans Christian Andersen, nia unua pli longa literatura traduko entute.
"Tajloroj kaj botistoj, - ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris ... tin-tin-tin - ĉar ili portis sonorilojn." (DL § 17, paragrafo 2 frazo 8).
Ĉar ĝi - malsame kiel ho!, ha! kaj ve! - ne eniris la Fundamenton de 1905, ni tie ne trovas tradukojn. Sed ni ja disponas pri la mult-lingva retejo pri la rakontoj de Andersen. Jen la dana originalo:
"Skomagere og skræddere, alle folk flyttede ud på gaden, der kom bord og stol, og lyset brændte, ja over tusind lys brændte, og den ene talte og den anden sang, og folk spadserede, vognene kørte, æslerne gik: klingelingeling! de har klokker på."
Niacele pli grava tamen estas la germana traduko, ĉar ni ja scias, ke Zamenhof tradukis ne rekte el la dana, sed el la germana traduko de H. Denhardt (Leipzig: Reclam 1875). Ĝin mi ne havas ĉe-mane, sed nur iun en moderna ortografio el la citita retejo:
"Schuhmacher und Schneider, alle Leute zogen auf die Straße hinaus, Tische und Stühle kamen zum Vorschein, das Licht brannte, ja, über tausend Lichter brannten, und der eine sprach und der andere sang; die Leute spazierten, die Wagen fuhren, die Esel trabten: klingelingeling! denn sie trugen Glöckchen."
La franca traduko ne helpas. Tie malaperis botistoj kaj tajloroj, azenoj kaj sonoriloj:
"La rue aussi commençait à s'animer ; les bourgeois s'installaient devant leurs portes ; des milliers de lumières scintillaient de toutes parts."
Sed ja la angla:
"Here were shoemakers, and tailors, and all sorts of people sitting. In the street beneath, they brought out tables and chairs, lighted candles by hundreds, talked and sang, and were very merry. There were people walking, carriages driving, and mules trotting along, with their bells on the harness, “tingle, tingle,” as they went."
Rusa kaj pola tradukoj mankas, anstataŭe estas itala ("cling, cling!"), dum la hispana evitas la onomatopeon ("mulos, haciendo sonar sus cascabeles").
Dana, germana kaj itala do klin.., nur la angla tin.. De kie do tin-tin-tin? Nu, certe vi jam pensis pri simil-sona vorto el la Universala Vortaro (UV) de 1893, nome pri:
tint' - tinter | chink, clank, jingle | klirren | бряцать | brząkać. — [RE] [MV] — tint- [1882].
tint' kun la fina -t' tamen estas jaron pli juna, nome el la Rusa-Internacia (RE) de 1889, poste la samjara Meza Vortaro Esperanto-Germana. Aŭ tamen ne: Ĝi samtempe estas pli aĝa, nome unu el la malmultaj konataj radikoj de la pra-Esperanto de 1882 - samforme: tint'.
Ĉiukaze ni nun klare vidas la etimon, estas la franca tinter, kiu devenas de la latina tinnire, tintinnare / tintinnire. La duobligo de la silabo tin- servas por intensigo, tiel tinnire ⇒ tintinnire. Kaj jam en la latina ĝi estis - onomatopeo, son-imitaĵo. Samfonte estas nia tin-tin-tin - la azenoj estas ... romaj (laŭ iuj ili estas tiaj ĝis nia epoko). Ne certaj, tamen, ni povas esti pri la ĉefa inspiro-fonto de Zamenhof. Ĉu vere la moderna franca kiel mi ĵus asertis aŭ ĉu pli vere ne rekte la latina aŭ eble eĉ la medicina fak-lingvo, kiu baziĝas sur latino, kaj kiu havas la terminon tinito, aŭdado de ĝena fajfado aŭ tintado, kvankam mankas ekstera son-fonto. Eble ankaŭ ĉiuj samtempe kaj kune.
Sonoriloj do zamenhofe tin-tin-tin-as aŭ Fundamente tintas aŭ eĉ tinttinttinas - laŭ via prefero, bezono kaj stilo-sento. Aŭ ĉu tamen ne? La simpla sonor' nome estas surprize multflikita kaj plurdemanda vorto. Sed tio jam estas alia historio, pri kiu eble alifoje pli ...
-----
Kiu ne ŝatas atendi tiel longe jam nun povas studi la artikolon pri sonor' el la Apudmeta Vortaro:
sonor' - tinter | give out a sound (as a bell) | klingen | звенѣть | brzęczeć. — sonori - tinter | give out a sound (as a bell) | klingen | звенѣть | brzęczeć, dzwonić [FE 34]. — tinter | to buzz, to hum | klingen | звенѣть | brzęczéć [UL] — [AK 1914] tinter, sonner, résonner | läuten, hallen | dzwonić, brzęczeć ― Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [FE 34.8].
o sonorilo ― Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [FE 34.8].
Malgraŭ UL 1887, UV 1893, FE 1898 kaj AK 1914 sonor' laŭ la Akademio estas substantiva radiko (!?).
-----
P.S.: "La Ombro" enhavas plian onomatopeon, en la unua frazo de la antaŭlasta paragrafo.
1888: Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris "bum!" — kaj la soldatoj faris paradon. ...
1916/1926: Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris “bum!” kaj la soldatoj faris paradon. ...
Sign-in to write a comment.