Apud suda naĝejo sunbanas sin germanaj gepatroj. La ok-jara filino alvenas kaj diras en perfekta hispana: "Pacĵo, ĉu vi donos al mi monon por glaciaĵo?". La patro donas, la filino forkuras kaj mirante pri la bona rego de la hispana fare de l' knabino li demandas al la patrino: "Kara, kiel longe ni jam estas tie ĉi?". Finiĝas per la slogano de la vojaĝ-entrepreno "XY-vojaĝoj - ferioj ek de la unua momento".

La hispana aŭto-firmao SEAT varbas en la germana televido per la slogano "SEAT - auto emoción" post senvorta "tipe hispana" arda okulumo inter nigra-hara belulino dancanta flamenkon kaj iu junulo. "Auto" estas la sama vorto en la germana, emoción germanoj komprenas pro la filmeto kaj krome pro "emotional", "Emotionen".

Ŝajn-hispanan iam uzis Mac Donalds por siaj "semajnoj de meksikaj manĝaĵoj", kiun ĝi nomis "Los Wochos", tiel "hispanigante" la germanan vorton "Wochen" (semajnoj) per la hispana difina artikolo "los" kaj la hispana sufikso "-os". Kiel multaj varb-sloganoj de la internacia entreprenego ankaŭ tiu afabla stultaĵo fariĝis kvazaŭ fiksita esprimo: "kiom da Wochos ankoraŭ ĝis viaj ferioj?".

Unu el la aktualaj kaj eble la plej enigma por averaĝa german-lingvano estas por ŝampuo kaj duŝ-sapo surmerkatigita sub la nomo Axe en Germanio. Sur unu el la varb-afiŝoj la kapo de iom naive kaj malvirece aspektanta junulo estas kunpremita inter la bikino-postaĵoj de du dancantaj knabinoj. En grafika aranĝo simila al la san-avertoj sur cigared-skatoloj, oni legas "Atentu! La uzo de tiu ĉi produkto kaŭzos muchas maracas!". Multaj kio? Vikipedio instruas, ke marakoj estas tiuj amerikaj glob-formaj perkut-instrumentoj kun tenilo, konataj ekzemple el Karibio, per kiuj oni ritmas, kutime tenanta po unu en ambaŭ manoj. El la forte seks-aluda reklamo kun la slogano "Ju pli pura vi estas, des pli malpura la afero fariĝos" tamen evidentas, ke oni apenaŭ volas instrui al ni pri senkulpaj perkut-muzikiloj. Probable maracas ĉi-kuntekste alludas alian objekton iom simil-forman - se vi havas malpuran fantazion. Se ne - vi lernis belan esperantan vorton "marako" kaj eble ŝatas peti iun bonan hispan-lingvan konaton klarigi la aferon. - Mirinda mondo de reklamo kaj hispan-lingva kulturo.