La ital-lingva broŝureto "Pioniroj de Esperanto en Italio" de Elio Migliorini (1982) havas nur du liniojn pri Koch: "Altranga funciulo de la Ŝtataj Fervojoj, aktiva en Bari kaj Napolo. Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio (1923)" [2]. Enciklopedio de Esperanto (1933) ne havas apartan artikolon pri Koch, sed mencias lin plurfoje en la artikolo pri la Esperanto-movado en Italio. Sed ja ni trovas lin en la jarkolektoj 1924 ss de Itala Esperanto-Revuo (IER).

Triesto

La 2-an de februaro 1924 la Esperanto-grupo de Triesto, la iama ĉefa haveno de Aŭstrio-Hungario ĉe norda Adriatiko kaj post la unua mondmilito nun itala urbo, festis en la salonego de l' hotelo "Moncenisio", ke ĝia prezidanto Arturo Ghez (poste italigita al Ghezzo, Triesto 1873-1950) fariĝis "kavaliro de la krono" de Italio. Parolis i.a. "Vicprezidanto [de la loka grupo] D-ro [Giuseppe] Koch" [IER 1924, p. 31]. Nur malmultajn paĝojn poste ni trovas lin denove [p. 41, marto 1924]: Sub cifero 26 de la membri effettivi de la Itala Katedro de Esperanto (la nacia lingva instituto de Esperanto fondita en 1912) estas notita: "Koch, Dott. Giuseppe, Direzione Ferrovie Stato, Bari", do "Doktoro Jozefo Koch, Direkcio de la Ŝtataj Fervojoj, Bari". Pri kiu fako Koch doktoriĝis, mi ne eltrovis. Disertacian tezon de li mi ne trovis. Bari situas ĉe la kalkano de la itala "boto", do tute en sud-oriento, dum Triesto tute en la nordo ĉe la (nuntempa) landlimo al Slovenio - unu el la plej grandaj enlandaj distancoj. Kial tiu translokiĝo? En la "Itala Kroniko" sur p. 77 (majo 1924) ni legas:

"Trieste. La pasintan monaton [marto aŭ aprilo 1924], nia grupo havis gravan perdon: Vicprezidanto D-ro Giuseppe Koch, supera inspektoro ĉe la ĉi tiea Direkcio de la ŝtataj fervojoj, estis translokita el nia urbo al Bari. Jam antaŭ multaj jaroj, D-ro Koch estis konata pro sia nelacigebla aktiveco por nia afero. Li estis la unua, kiu disvastigis la zamenhofan lingvon en Trentino [tiam parto de Aŭstrio-Hungario], sia patrujo, poste li starigis grupon en Villach [Karintio en Aŭstrio] kaj gvidis tie multajn kursojn. Translokita el Villach al Trieste, D-ro Koch komencis sian ŝatindan agemon en nia rondo precipe dum la sepa tutitala kongreso [1922] [3] kaj al li ni ŝuldas, se ĉiuj kongresanoj havis specialajn facilaĵojn dum la vojaĝoj. En Trieste, D-ro Koch gvidis multenombrajn kursojn, precipe por fervojooficistoj, eĉ li starigis la grupon de la fervojistoj esperantistoj. Prave, do, la ĝenerala Direkcio de nia Katedro nomis lin efektiva Membro. ...".

En la antaŭtago de lia forveturo al Bari oni adiaŭfestas denove en hotelo "Moncenisio".

Ankoraŭfoje li ŝajne revenas al la nordo: "Jaŭdon, la 24-an de aprilo, al D-ro Koch, reveninte hejmen por kunprenis sian familion, estis prezentita artefarita pergameno ...".

La menciita fervojista grupo de Triesto apartenas al la Nacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj. En 1924 ĝi estas la tria plej granda kun 23 membroj, post Torino kun 55 kaj Romo kun 26 [1924, p. 48].

Bari

Baldaŭ Koch ekaktivas en sia nova loĝ-loko. Kiel jam en Triestoo li instruas Esperanton al fervojistoj, poŝt-telegrafistoj kaj universitataj studentoj ankaŭ en Bari [1924, 60]. Baldaŭ li ekkonos la tiean prof. Adamo Lacalendola (1885-1977) ...

[daŭrigota]

-----

[1] Silfer, Giorgio. La socikulturaj matricoj de la itala esperantismo. En: Koutny, Ilona; Kovács, Márta. Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto memore al profesoro István Szerdahelyi. Budapest 1997, p. 77-80 (78).

[2] Migliorini, Elio. Pionieri dell' Esperanto in Italia. Roma 1982, p. 29.

[3] La 7-a Nacia Kongreso okazis en Trieste 20-22 sept. 1922. Al la organiza komitato apartenis i.a. d-ro Arturo Ghez, d-ro Giuseppe Koch, Carlo Simonis, kiu fariĝis posteulo de Koch kiel vicprezidanto de la Triesta grupo. EdE 1933, p. 255.