" ... Unu el miaj kolegoj, S.D., granda ŝerculo, aĉetis la lernolibreton, legis ĝin al ni dum la paŭzoj inter la lecionoj kaj uzis sian tutan spritecon por moki la lingvon kaj precipe kelkajn sufiksojn, kiujn li trovis ... maldecaj. [...] ni estis junaj, la vetero estis bela, ne estas do mirinde, ke la boatveturado sur Vistulo allogis nin pli forte ol nova lingvo; ĉu ne sufiĉe jam tedis nin la antikvaj!
Pasis 16 jaroj. Kiel abonanto de la angla "Review of Reviews" mi legis tie kun intereso la esperantan kronikon, sed post kelke da monatoj ĝi komencis inciti min. "Kia diablo estas tiu Esperanto, kiun faris en Varsovio iu D-ro Zamenhof, okulisto, same kiel mi?" Mi aĉetis la unuan malgrandan broŝuron de Dr. Esperanto por Poloj, mi prenis de kolego (li tiam ne estis ankoraŭ Esperantisto) la jarkolekton 1896 de "Lingvo Internacia" kaj post kelke da tagoj, ĝustadire post kelkhora laboro, mi jam libere komprenis ĉiajn esperantajn tekstojn sen helpo de vortaro.
Mi jam konis la novan lingvon, mi ekdeziris koniĝi kun ĝia aŭtoro; [...] mi iris al la Doktoro, por aĉeti kelke da unuaj esperantaj eldonaĵoj, kiujn li tiam ankoraŭ vendadis en sia loĝejo. D-ro Zamenhof akceptas la malsanulojn de la 4a ĝis la 6a horo, mi do venis tuj post la 6a. La atendejo estis ankoraŭ plena kaj mi devis esti pacienca preskaŭ unu horon. Fine eliris el la kabineto la lasta paciento, kaj kun batanta koro mi min prezentis al la Majstro.
D-ro Zamenhof estis jam iom laca, sed eksciinte pri la celo de mia vizito, li tre afable akceptis min, kaj ni komencis esperante interparolon pri Esperanto. Mi konstatis kun plezuro, ke sen iu ajn peno mi komprenas ĉion; ĉu D-ro Zamenhof same facile komprenis min, mi ne scias, sed mi iom dubas, ĉar de mia konvertiĝo pasis apenaŭ unu semajno. La simpleco kaj natureco de la manieroj de l' Doktoro tute ĉarmis min; kun streĉita atento mi aŭskultis ĉiun lian vorton kaj mi decidis, ke mi pli ofte ... aĉetos esperantajn broŝurojn kaj librojn. Je la 8a horo D-ro Zamenhof komencis oscedi. Timante, ke mi tedis lin, mi tuj lin adiaŭis kaj foriris. Mi ankoraŭ ne sciis tiam, ke nia Majstro ĉiam kaj ĉie oscedas vespere; mi tion eksciis nur poste kaj mi trankviliĝis. "Bone", pensis mi, "ne mi estis la kulpo". Sed tute konsolita mi nin eksentis nur dum la Dresdena kongreso [en 1908]: D-ro Zamenhof, tute ne indiferenta je "das ewig Weibliche" [1], oscedis vespere, parolante kun fraŭlino Hedwig Reicher [2] ! [...]
-----
[1] "la ĉiam ina" (citaĵo el la dramo "Faŭsto" de Goethe).
[2] la fama aktorino [1884-1971], kiu ludis la rolon de "Ifigenio" dum la reprezentado de la dramo "Ifigenio de Taŭrido" de Goethe dum la kongreso en Dresden 1908.
-----
Fonto: "Rund um die Welt" - "Ĉirkaŭ la mondo", 1-a jaro 1909/1910, p. 63-64 kaj 110 (la piednotoj tiel en la originalo). Memoraĵo okaze de la "50a datreveno de la naskotago" de Zamenhof.
Interesa ankaŭ la labor-tempo: Du horojn laŭplane, tri horojn fakte (de 16:00 ĝis 19:00)! Kion Z. faris dum la longa resto de la tago? Kial li nur tiom mallonge akceptis pacientojn?
Surpriza ankaŭ, ke Kabe en 1909 tielmaniere "omaĝis" al la "Majstro" okaze de ties 50-jariĝo. Ĉu Z. vere ĝojis pri tiaj intimaj detaloj? Ĉu la kuracisto Kabe ne tuj ekkonis, kion vi ekkonis?
Sekvas ankoraŭ du paragrafoj, kiujn mi ne kopiis, unu pri reformoj proponitaj de Kabe ("terura konservativulo", pensis mi [Kabe] ...) kaj dua, kie ni fine legas iun magran "... mi pli kaj pli intime ekkonis ... nian Majstron, ne nur kiel aŭtoron de Esperanto, sed ankaŭ kiel homon, kiel idealiston, kiel noblan viron, kiu ĉiam pensas pri aliaj kaj ĉiam forgesas pri si mem." Ĉio ĉi ne donas tre entuziasman impreson al mi, sed eble mi eraras.
"La verda afero oscedigas"
Jorge Camacho
_________________
Oni imagu tion al si, Zam oscedas vespere, dum ĉeesto de la juna Kabe. Kaj kompreneble, tiu, kiu preskaŭ ĉiam laboras, eĉ ofte nokte, iam ja devas oscedi, ĉu ne? Ankaŭ Zam, la "nelacigebla", estis homo kaj ne maŝino.
Tial mi tuj faros ligon al mia kontribuo pri Kabe en Karapaco-Panoramo.
Sign-in to write a comment.