Intertempe vi jam povas ĝui specimenon kaj admiri la Esperanto-gerilan armeon. Ho, ĉielo, Ho-Ĉi-Min!
Kaj pri tio la filmo temas:
26-jara Carl estas entuziasma lingvo-konstruisto, kiu ne havas problemojn krei novan lingvon, sed kiu spertas problemojn trovi ĝustajn vortojn por espliki siajn sentojn al Libby, kiun li kaŝe amas. Unu tagon Carl havas ŝancon fariĝi prezidanto de la Societo de Planlingvoj, kies membroj havas pasion pri planlingvoj. Sed ĉu en batalo kontraŭ misinformitaj esperantistoj li povos espliki siajn sentojn al junulino, kiun li adoras?
BeBi, bele bizara, ĉu ne?
Sign-in to write a comment.