Temas pri frazo el la (antaŭlasta) § 41 de la Ekzercaro, kiu enestas jam en ties unua eldono de 1894 (p. 42) kaj senŝanĝe fariĝis Fundamenta en 1905. La nomoj de la tri poke valoraj moneroj franca, germana kaj rusa tamen ne estas tradukitaj en la vort-listo fine de leciono 41, nek troviĝas en la UV 1893. Pli ol tiun frazeton la Fundamento ne havas. Krome troviĝas nur franko, same senŝangita de 1894:

franko ― Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn [FE 14, mankas en UV]. Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj) [FE 14].

Por la franca (kaj svisa) mon-unuo ni do havas paron: 1 franko = 100 centimoj. Kion pri la rusa? 100 kopekoj = 1 rublo. Sed ne, rublo mankas kaj en la Ekzercaro kaj en UV (ĝin oficialigis erst la 1-a Oficiala Aldono de 1909). Kaj la germana? 100 pfenigoj = 1 marko. Ja la UV havas mark', tamen en alia signifo:

mark' - marque | mark | Marke, Briefmarke | марка | marka,

kio laŭ PIV 2002 estas "speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin ...", do ĉiukaze ne mon-unuo. La mon-unuo marko de Germanio kaj Finnlando ĝis la enkonduko de la eŭro kiel kontanta mono en 2002 ĝis hodiaŭ ne estas oficialigita. Tamen la UV havas

groŝ' - gros | groat | Groschen | грошъ | grosz.

Groŝo i.a. estis germana monero, nome 1 groŝo = 10 pfenigoj. Sed inter 1815 kaj 1860 (kaj denove 1924-1939 kaj de 1950 ĝis nun) ĝi ankaŭ estis aŭ estas pola monero, nome 100 groŝoj = 1 zloto, krome aŭstra (1924-1938, 1945-2001), 100 groŝoj = 1 ŝilingo. Zloto tamen mankas en UV, same kiel markoŝilingo. Dum ĉi-lasta estis oficialigita en 1909 (1-a OA, tamen celinta la britan monon), zloto kaj marko neniam estis oficialigitaj. Stranga elekto, ĉu ne? Kaj fariĝas eĉ pli stranga: Nek guldeno nek talero, dolaro aŭ pundo en la UV, liro tie nur en la senco de la antikva muzikilo, krono nur kiel kapo-ornamaĵo de regnestro, helero mankas. Sed ja:

denar' - denier | denier, penny | Denar | динарій | denar.

Ne konfuzu denaro kun la moderna monero dinaro (Serbio, Irako; mankas en UV). Ĝi estas antikva monero el la romia epoko. Mono-nomoj el la epoko de Zamenhof do nur tre maldense kaj nesisteme troveblaj, sed antikva monero ja. Kio estas tio? Ĉu vi havas "suspekton"? - Jes, prave: Plurloke en la Biblio, Nova Testamento, i.a.:

  • "Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejon" (Londono Biblio, Mateo 20,2).
  • "Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron" (Mateo 22,19).

La Lutera Biblio 1545/1912 tiuloke cetere tradukas per "Groschen" [1], sed groŝo ne troviĝas en la Londona Biblio (1926). Ĉu Zamenhof enmetis la vorton groŝo en la UV [2] eble tute ne por la en 1893 jam iama pola monero, anstataŭigita en 1860 per rubloj kaj kopekoj, nek pro la dek-pfeniga germana monero, sed pro iu frua prov-cela traduko el la Biblio? Ni ne scias, sed mi ne estus plene surprizita, se estus tiel.

Ni tamen revenu ankoraŭfoje al nia titola ekzemplo-frazo el la antaŭlasta Ekcerzo 41. Kial ni havas tian strangan frazeton kun (rekorde!) eĉ tri (!) eksterseriaj vortoj nek klarigitaj aŭ tradukitaj rekte ĉe la fino de la Ekzerco, nek in UV? La ĉefa, surfaca lerno-celo en § 41 estas sufiksoj:

ebl': fleksebla, rompebla, travidebla, manĝebla, nekomprenebla, nelegeble, eble, nekredeblan, kompreneble, kredeble (frazoj 1-8)

ind': kredinda, laŭdinda, memorinda (frazoj 9-11)

em': laborema, ŝparema, babilema, kriema, ekkolerema, pardonema, venĝema (12-13).

Frazo 14 resumas tiujn tri "subĉapitrojn" jene: "Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas" (em', ebl', ind').

Kaj nun nia monero-frazo enkondukas novan subĉapitron pri la lasta, en la Ekzercaro ne jam traktita sufikso, nome pri

er': Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. ― Sablero enfalis en mian okulon. ― Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. ― Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon. (frazoj 15-18).

Frazo 15 do unuavice servas por klarigi mon'er'o (pro tio ne eblis franko - marko - rublo). Sed kiel ni jam vidis ĉe la aglo, la Ekcercoj kutime instruas plurajn punktojn samtempe. Tie ĉi ekzemple estas evidente, ke la apudmeto de la malfacila paro polvo / pulvo en frazoj 17 kaj 18 ne estas hazardo. Tamen la Centimo-frazo sidas strange. La lecion-fina vort-listo uzas la ekzemplon de sablo / sablero por klarigi er'. Kaj tion ni atendus kiel unu frazo. Tiam ankaŭ estus certa ordo de pli konkretaj al pli abstraktaj (kutime do pli "malfacilaj") objektoj: sablero - polvero - fajero - monero. Sed tiel ne estas. Ne nur pro la mankantaj tradukoj, sed ankaŭ pro la pozicio la monero-frazo aspektas iel enflikita.

Kion ĝi krome instruas? - Nomoj de mono kaj moneroj estu adaptitaj al la alfabeto de Esperanto. Ili estas "normalaj" vortoj deklinacieblaj, do ne propraj nomoj kiel Vaŝington. Pro tio ili estu skribitaj minuskle kaj ricevu o-finiĝon.

Nu bone, sed kio pri tiu adapto al Esperanto? Neniu problemo pri centimo kaj kopeko. Strange tamen ja estas pfenigo el germana Pfennig. La kutima transskribo estus Pfennig → *fenigo (kp. pole fenig), same kiel Pfosten → fosto, pfeifen → fajfi, pflegen → flegi, pfuschen → fuŝi, ktp. Fakte ĝi estas la sola vorto en PIV, kie -pf- aperas en unu silabo (krome nur grap/frukto kaj eble son-imitaĵo kiel pff ...). Ĝi pro tio estas la plej malofta prononcero en Esperanto, multe pli malofta ol ekzemple -ĥ- kaj ĝenerale - mi supozas - ignorita kaj anstataŭe elparolita *fenigo. Ankaŭ ĝia deveno, fine, estas nekutima. Ĝi nome ne iris la kutiman padon (ne *pfadon ⇔ Pfad) RE 1889 → MV 1889 → UV 1893, sed originas el la Poŝa Lernolibro por Rusoj (1890), el la suĉ-infana epoko de Esperanto do, kiam rekoneblo en skribita teksto estis ankoraŭ multe pli grava ol en nia nuntempa pli memstara kaj sendependa, nia pli matura Esperanto.

... neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero. (Z).

-----

[1] "Und da er mit den Arbeitern eins ward um einen Groschen zum Tagelohn, sandte er sie in seinen Weinberg". En la Sinoda Traduko al la rusa (1876) tamen "denaro": "и, договорившись с работниками по динарию на день, послал их в виноградник свой".

[2] Ĝi iris la kutiman vojon de RE 1889 (p. 35) tra MV 1889 (p. 26) al UV 1893.