Vere amuze fariĝas, kiam Haupenthal atentigas nin pri la "enverguron de la literatura flug-kapablo de Tonkin" (la ŝekspirologo flugas ĝis la Litomiŝla tombejo) kaj kiam la "povra bengalo" (tiu, kiu uzas en e-mesaĝoj nur minusklojn, ĉar tiel oni farus en angla-lingvaj [!!] barataj ret-listoj [!]) uzas "avangarde litomiŝlan sufikson" kaj deziras " feliĉan sepdekjaralon" - kia bela real-satiro!
Malgraŭ parta idol-adorado tamen laŭ Haupenthal enestas "bela kvanto da atentindaj kaj legindaj artikoloj kiuj gardos aktualon kaj malbanalon". Pro tio Haupenthal konkludas: "En neniu ŝranko ĝi manku". Legu mem en La Ondo 4/2010.
Sign-in to write a comment.