Ĉu rezigni pri la elektita bazo LTF kaj transiri al la multe pli ampleksa LG I (ĉ. 8.000 terminoj)? En 1959 oni jesis tion kaj jam en 1960 Blondeaŭx dissendis la duonon de la Esperanto-traduko de LG I; post konsidero de ricevitaj kritikoj sekvis la resto kaj listo de la korektaĵoj en la unua parto.
En Nederlando oni estis daŭriginta la tradukon laŭ LTF, entute 5920 terminojn. En 1959 aperis 3000 el ili per aldonaj folioj al la nederlanda „Fervojisto“, kiuj tamen pro priskribita evoluo grandparte senvaloriĝis. Sed jam UIC laboradis pri nova, nun seslingva eldono: LG II. Ĝi aperis en 1965 kun ĉ. 11.000 terminoj. Ĉu denove ŝanĝi la laborbazon?
Inter la TK-anoj revekiĝis la ideo de baza terminareto, al kiu la landoj povus aldoni siajn naciajn tradukojn, por ke la membroj de IFEF finfine havu ion konkretan en la manoj. Poste oni povus pli trankvile ellabori tradukon de LG II kun vere internacia reviziado. Ĝuste tio necesegis por ke neniuj nacilingvismoj enpenetru. Germanio plej fervore antaŭenigis tian projekton surbaze de la ampleksa materialo kolektiĝinta, instigite ankaŭ per la laboroj por esperantlingva Duden-bildvortaro, kies fervojfakaj paĝoj estis esperantigitaj en 1964 kaj 1965. En 1966 (Utreĥto) la poŝformate presita „Fervoja Terminareto“ german-esperanta-germana, kompilita de G. Ritterspach, estis preta. Jam du jarojn poste, en aŭtuno 1968, sekvis la poŝformata Fervoja Terminareto hungara-esperanta-hungara, redaktita de d-ro István Bácskai, kaj norvega de Per Engen kaj Per Johan Krogstie sur A5-folioj unuope elpreneblaj el kartonkajero. Serbokroata-esperanta-serbokroata terminareto poŝformata sekvis en 1971 okaze de la kongreso en Maribor (red. Josip Zupanić kaj inĝ. Ludoviko Sekereŝ. En aŭtuno de la sama jaro aperis la Fervoja Terminaro nederlanda-esperanta-nederlanda en formato A4, redaktita de Jan A. Hardeveld. En la kongreso 1976 en Skellefteå la svedaj kolegoj povis prezenti bele binditan poŝformatan libreton „Vortareto pri fervojaj terminoj“ sveda-esperanta-sveda, de Harry Bengtsson redaktita, kaj en aŭtuno 1978 aperis bindita en A5-formato, la „Fervoja Leksikono“ franca-esperanta, kun indekso en Esperanto, kompilita de André Blondeaŭx. Jen rimarkindaj atingoj. En sep naciaj lingvoj la IFEF-anaro nun disponis pri fervojfaka tradukhelpilo.
Paralele kun la aktiveco pri terminaretoj daŭris la traduklaboro koncerne la seslingvan UIC-vortaron, kies tria eldono (LG III) aperis en 1975 kun pli ol 11.000 terminoj. Estis starigita laborplanoj por certig diverslingvan reviziadon kaj fidindan finelekton de la plej trafa tradukpropono. Sed ankaŭ la plej rafinita plano ne plimultnombrigas la vere aktivajn kunlaborantojn aŭ iliajn liberhorojn, kaj nura korespondado ne ebligas kontentigan solvon. La dumkongresaj TK-kunsidoj – post la neeviteblaj raportoj – neniam sufiĉis por findiskuti dubajn terminojn; la afero stagnis.
Rekonsidero de ĉio farita necesis post la apero de Plena Ilustrita Vortaro en 1970. El ĝi Ritterspach listigis tiucele por TK en 1972 ĉiujn terminojn markitajn per la vinjeto „fervojo“ (134 kapvortoj), kaj en 1973 sekvis listo kun 25 proponoj por plibonigi aŭ kompletigi PIV-difinojn koncernantajn la fervojan fakon.
En Majo 1973 (Aarhus) ing. Sekereŝ (Jugoslavio) transprenis la gvidadon de la Terminara Komisiono: la taskon de TK-sekretario, samjare kreitan, transprenis Jovan Ladjević (same Jugoslavio). En 1977 (Swanwick) Ritterspach fariĝis sekretario de TK. Freŝa vento venis en la komisionon kun Dieter Hartig (Germanio), kiu en Oktobro 1976 (post la kongreso de Skellefteå) kreis per la memeldonita eĉ ilustrita „Terminara Kuriero“ propran organon por TK, kie estis oficialigita en la 32-a kongreso 1980 (America) sub daŭra redaktado de Hartig. Per ĝi estiĝis la necesegaj kontaktoj tutjaraj inter la kunlaborantoj, venis instigoj, diskonatiĝis ideoj kaj kritikoj. Samtempe komenciĝis la aranĝado de interkongresaj laborkunvenoj, organizitaj de iuj aktivuloj por la kunlaborantoj de TK. Inter 1976 kaj 1984 okazis naŭ tiaj renkontiĝoj laŭ preskaŭ jara ritmo, kiuj multe progresigis la diskutadon de dubaj terminoj. Granda bato por TK estis la morto de k-go Blondeaŭx en Decembro 1982.
TK krome ekhavis kontakton kun laborgrupo de UIC por ricevi eĉ antaŭ la eldono de LG IV anticipajn informojn. ...
Tie ĉi finiĝas la raporto de Joachim Gießner en 1984. Pri la aktivecoj dum la lastaj 25 jaroj legu la finon en tria parto.
Sign-in to write a comment.