Laŭ informo de Otto Haszpra en Budapeŝta Informilo okt. 1981, p. 13 "La baza kajero eldonita en 1977 enhavis 106 priglaciajn terminojn en 14 lingvoj kun difinoj en la angla. La nun [= 1981] aperinta aldonkajero enhavas la samajn en 7 pluaj lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto. La Esperantan vortliston kompilis internacia kolektivo: A. Bednarík, CS; R. Eichholz, CDN; V. Gakalenko kaj A. Kogan, SU; O. Haszpra, HU; R. Kent Jones, USA; E.-D. Krause kaj W. Müller, GDR.

La terminaro estis dissendita al ĉiuj iom gravaj priglaciaj kaj priakvaj institucioj en la mondo."

Mi ne sukcesis trovi ĝin ie, nur la bazan anglan liston kun la difinoj. La Esperanto-Muzeo en Vieno ne registras ĝin, nek tiu internacia asocio IAHR. Ĉu iu posedas la ekzempleron kun la esperantaj tradukoj?