Do, gratulojn, John, ke vi sukcesis fini la revizion de viaj vortlistoj. Espereble via akademia titolo helpos baldaŭ trovi eldonejon. Malgratulon al anglalingvanoj, kiuj havos nur tion, lumjarojn malantaŭ la stato de la esperanta leksikografio por pluraj multe pli "malgrandaj" lingvoj. Do, uzu Benson aŭ Butler aŭ lernu la ĉinan, germanan aŭ hispanan por ke vi povos uzi adekvatan vortaron. Eble vi ankaŭ nur iom ĉirkaŭklakos en la reto.

Gratulon ankaŭ al sinjoro Wells pro la kelkaj ĉerizoj sur la maldolĉa pudingo. Ankoraŭ iu antilopo, kelkaj hundo-rasoj, kelkaj specoj de fromaĝo, la ludo bingo kaj la reteja taglibro blogo - laŭaserte ĉiuj mankantaj en PIV 2005, sed kompreneble ĉiuj jam delonge en Krause, en Vikipedio, en kelkaj aliaj fontoj aŭ simple evidentaj adaptoj sen grandaj problemoj. Bonaj, randaj, doloras al neniu krom eble al la malbononklaj sektanoj. Povis esti agrabla fino de malagrabla rakonto.

Sed tiam venis la familianoj, half-brother kaj step-father. Unu plian fojon Istvan Ertl diris ĉion necesan en komento: Rigardu la PoMo-n, la Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko, de via akademia kolego Bertilo Wennergren, vi eĉ ne devas aĉeti la libron, vi povas klaki ĝin. Jen la ligiloj kiuj respondas al la miro kaj nekompreno de Wells.

Kaj Ertl prave daŭrigas: "Stif- estis uzata ankaŭ de Kalocsay. Ĝis nun mi supozis ĝin normal-uza, konkurenca kun vic- en la sama senco." Ertl scias tion, ĉar li havas profundan konon de esperanta kulturo. Kiuj ne scias, trovas ĝin facile en la Neologisma Glosaro de Vatré (vd. la bildon) kaj lernas, ke Kalocsay uzis ĝin en "Libero kaj Amo" (1970) kaj "Domfabriko" (1975), la lasta probable daŭre la plej grava frazeologia verko de Esperanto (nu bone, Wells ja ne enmetas frazeologion). Ke la iama akademiano Butler 1967 havas stif- (de germane Stief-), Wells mem malkovris (ĉu ni nun devas laŭdi prezidanton de la Akademio por tiu heroaĵo?). En la Ne-PIV-aj Vortoj de lia akademia kolego André Cherpillod (1988), verko kiun li ŝajne ne konsultis, li unurigarde vidas, ke ĝi jam estas trovebla en la vortaroj Esperanto-hungara de Pechan (1958) kaj la samjara Esperanto-serbokroata de Ĝivoje.

Ĉiuj ja nur "stultaj okcidentaj vortaristoj" (Wells), sed tamen ili ne inventis ĝin. La diskuto jam troveblas en la unua esperantologia periodaĵo "Lingva Kritiko" de 1933 (jes ja, Wennergren transprenis la nomon por sia retejo). En n-ro 15 iu G.H. ekdiskutis la demandeton: "′Duonfrato′ el la vortaroj ne taŭgas. Necesas enkonduki "apartajn vortojn por la ideoj ′Stiefbruder′ kaj ′Halbbruder′." Kaj en la sekva numero 16 A. Einig respondis kaj en plej bela malbononkla i.a. proponis "samuterulo" aŭ "samutera frato". Kaj mallonge poste Kaloĉay do proponis "stif-". 1933, sinjoro Prezidanto! Kaj ankoraŭ en 2009 vi rakontas al ni, ke "tio ne estas la Esperanto, kiun vi konas". Kia bubaĵo estas tio? Ever heard about EBEA? Tie vi eĉ povas klaki tiajn aferojn (serĉu je "stief"), eĉ ne bezonas foliumi. Oh my God, kia mizera familio.

Ni do esperu, ke tiu tuta malagrabla marĉo fine estos forlasita kaj antaŭĝojos jubilan recenzon de la malbona onklo & Co.: a brilliant achievement, brila, elstara sukceso de la esperanta leksikografio.