Esperanto kiel ĉiu lingvo bezonas precizajn kaj ĝeneralajn terminojn, t.e. nomojn de nocioj (konceptoj). Nocioj neniam estas izolitaj, sed staras en nocia sistemo. Unu el la plej facila priskribo de la rilatoj inter nocioj estas per la terminoj "supernocio" kaj "subnocio":

"Preĝejo" estas supernocio por pli specialaj tiaj "Di-adorejoj" en la diversaj religioj. Tiel ni havas ekzemple la subnociojn moskeo (islama preĝejo), sinagogo (juda preĝejo), katedralo, kirko, kapelo (kristanaj preĝejoj) kaj ankoraŭ plurajn aliajn (templo ktp.). Tiel ekestas arbo-strukturo inter la senfinaj fenomenoj de la mondo, kiuj estas ordigita laŭ grado de abstrakteco aŭ ĝeneraleco:

1-a nivelo: preĝejo ([parta] sinonimo Di-adorejo)

2-a nivelo: islamaj - judaj - kristanaj - xy-aj preĝejoj

3-a nivelo: moskeo - sinagogo - katedralo / kirko / kapelo - templo

4-a nivelo: katolika, protestanta, ortodoksa kirko

5-a nivelo: ktp.

La miskompreno aŭ truko de la adorantoj de l' malbona onklo estas, ke ili iras al alta nivelo de ĝeneraleco (ekz. al "preĝejo") kaj asertas "tio sufiĉas". Kompreneble ili neniam difinas por kiu komunika situacio io "sufiĉus". Kaj certe ĉiuj "kielvifartas-uloj" de la mondo (do la granda plimulto) aplaŭdos ilin. Mi ne memoras pri unu sola duone faka artikolo de fano de l' malbonul', ekzemple, por resti ĉe preĝejoj, pri la diferencoj de la preĝejoj de diversaj religioj. Nur, kaj vere nur, se oni klopodis verki aŭ traduki ion tian, oni scias, ĉu la supernocio vere "sufiĉas". Ĉio alia estas gagado. Zamenhof cetere sciis tion kaj agis laŭe. Li elprovis tradukante.

Same staras la demand' pri muzikalo aŭ la "laŭaserte sufiĉa" muzikteatraĵo, pri kantrio aŭ popola muziko, pri suvo aŭ sportaŭto. Muzikteatraĵo estas supernocio, kiu ampleksas plurajn ĝenrojn aŭ subnociojn: operon, opereton (kun la pliaj subnocioj pariza, viena, berlina opereto), baledon, kabarede karakterizitan muzikteatraĵon, kantteatraĵon kaj, nu, muzikalon. Muzikteatraĵo ne estas malĝusta (supernocio ĉiam enhavas ankaŭ la subnocion), sed malprezica. Ja, kompreneble, tio okaze povas sufiĉe, sed en vortaro, eĉ nur vortlisto, mi tamen serĉas la precizan vorton. Se mi serĉas la tradukon de la hundo-raso rotvajlo mi ja ankaŭ ne volas trovi "hundon", kvankam rotvajlo ĉiam estas hundo. Se mi serĉas poneon, mi ne kontentas trovi ĉevalon.

Do, ĝuste estas registri la internaciismon muzikalo, adaptita laŭ la kutimaj reguloj al esperanta ortografio. Ke la fifama "Sonja" "argumentas": "Mi ŝatas "muzikteatraĵo" - who cares? Kiu argumento estas tio? Mi ŝatas ĉokoladon, kaj do?

Pri la preferinda formo de koregrafio (tiel PIV 1970, 2002, 2005) aŭ koreografio mi konsentas kun Wells. El ĉiuj lingvoj de latina aŭ cirila alfabeto en Vikipedio nur la franca kaj rumana subtenas "koregrafio" (sen -o-), ĉiuj aliaj "koreografio" (kun -o-). Por la plejmulto la PIV-a formo pro tio estas daŭra falsa amiko. La vorto troveblas unuan fojon en la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana de Eugen Wüster de 1923 ss (manuskripto verkita jam en 1918) en la formo "ĥoreografio" (kun -o-). De tie ĝi eniris - kiel kutime - en la Novan Vortaron Esperanto-Japanan de Okamoto Joŝicugu (1963) en la formo "koreografio" (kun -o-) kaj la Esperanto-Korean de Hajpin Li (1983) en sama formo. PIV 1970 bedaŭrinde rompis tiun fruan tradicion. La Ak-prezaj inventoj "danc-arto, -aranĝo" tamen ne helpas. "danc-arto" maltrafas la signifon de koreografio kaj montras nekomprenon pri la nocio (ĉu la londonano ne komprenis la difinon en iu anglalingva difin-vortaro?).

What's so difficult about this, Mr President?