De 2001 la kirko Burchardi (Burchardikirche) en Halberstadt (centra Germanio) prezentas la orgenan koncerton „Organ2 / ASLSP“ de John Cage (1912-1992) komponita en 1987. "ASLSP" signifas "as slow as possible", laŭeble plej malrapide. Ĝi estas la sola severa preskribo, kiun la avangarda usona komponisto donis al la muzikistoj. Ĉio alia estas libere interpretebla. Cage tamen ne difinis kiel malrapide oni ludu. La kuratoraro de la orgena fondaĵo John Cage en 2000 do mem decidis: Ni ludu 639 jarojn, ĉar en la jaro 1361 Nicolaus Faber finkonstruis en Halberstadt la unuan grandan orgenon de la mondo. Ĝi staris en la katedralo kaj kiel unua instrumento havis klarvaron kun 12 tonoj. Tiel la lulilo de moderna okcidenta muziko estas Halberstadt. En 2000 pasis 639 jaroj de post la "fatala tago de Halberstadt“, 639 jarojn oni volas prezenti la komponaĵon de Cage „laŭeble plej malrapide“. Hazarde la tempospaco ankaŭ proksimumas al tiu, kiun oni bezonis por konstrui la katedralon de Kolonjo. La plej mallonga tono daŭras unu monaton, la plej longa 58 jarojn kaj 11 monatojn.
La dramaj momentoj pro tio ne estas tro oftaj. En februaro 2009 okazis la oka ton-ŝanĝo, la naŭa estos je la 5-a de julio 2010. Intertempe jam estis paŭzo en la komponaĵo, kiu signifis 17 monatojn da silento en Burchardi. Nun, en septembro 2009, oni aŭdas la tonojn "d" kaj "e" - daŭre, ĉiam same, kontinue kaj seninterrompe.
La orgeno estas normala orgeno kun klavaro, sed la rolon de la orgen-ludanto transprenis ... saketoj kun sablo. Dum ton-ŝanĝo oni simple anstataugias la fajfilojn. La ne plu bezonatajn oni ekspozicias en la preĝejo. Buchardi mem certe kontribuas al la stranga intereso pri la plej longdaŭra koncerto de la mondo. Ĝi estas iama monaĥeja preĝejo romanika el jaro ĉirkaŭ 1050. Jam en 1810 la frato de Napoleono la 1-a, la franca reĝo de Vestfalio Ĵeromo, malpreĝejigis ĝin. Ĉirkaŭ 1900 oni uzis ĝin kiel i.a. magazeno, ĉevala kaj porka stalo. Tiel ĝi hodiaŭ estas duonruino, kiu elradias strangan etoson de eterno. Plej taŭga ejo, do, por "eterna" muziko.
"Sed ĉu entute temas pri muziko?", homoj demandas. Cage probable respondus: "Se vi ne ŝatas nomi ĝin muziko, nomu ĝin alimaniere". "Ĉu ekzistas iu senco pri la koncerto de Halberstadt?" Nu, jes kompreneble. Cage volis veki la konscion pri la troa rapido de nia vivo, pri la ĉiama hastado, ĉiama kurado malantaŭ ŝajne gravaj eventoj. Ĉu la mesaĝo do estas malrapidigo kaj transcendentigo? Eble jes. Eble ankaŭ ne. Vi ja devas mem eltrovi, alfronti tiun "sensencaĵon". "Mi estas tiel entuziasma pri ĝi, ĉar ĝi estas tiel senutila", diris konata germana aŭtorino - kaj trafis la konfuzigitajn sentojn de multaj vizitantoj.
Unuan impreson vi povas ekhavi per tiu filmeto kaj tiu foto-serio (ambaŭ komentitaj en la germana). Pliajn fotojn vi trovas sur la oficiala retejo de la "orgena projekto John Cage", kie vi trovos pliajn informojn en la germana kaj angla. Se vi volas subteni la koncerton, vi povas aĉeti ton-jarojn po 1000 eŭroj. La unua jaro ne jam rezervita kaj ankorau havebla estas 2066. "Vendita" i.a. estas jam la lasta jaro 2636.
Nun, kiam mi finas tiujn kelkajn liniojn, la koncerto cetere ankoraŭ daŭros 19.907.633.147 sekundojn. Sed ne rapidu, vi havos ankoraŭ tri kvaronan jarojn por aŭdi "d" kaj "e".
Sign-in to write a comment.