En ĉi-epok' de bonlingvula malhel' ni estu kontenta, ke Wells havas kojonojn rezisti la malbononklan inkvizicion kaj ne proponas ion kiel "savana cervo". Gratulon do! Tamen restas demandoj. Ĉu vere impalo estas tiel bezonata vorto, ke ĝi aperu en malgranda vortlisto de nur ĉ. 10.000 enskriboj? Ĉu ekzistas iuj kriterioj laŭ kiuj Wells pesas la bezonatecon de termino? Ĉu li intuice elektas vortojn, ekzemple laŭ hazarda trovo dum gazet-legado aŭ ĉu li havas iun sistemon antaŭpaŝi de kerna vorttrezoro al pli randa? Tiu demando plurfoje ekestas legante lian blogon, ekzemple se temas pri iuj ekzotikaj fruktoj kiel asaio. Se oni verkas liston de "vortoj de la nuntempo", do de nocioj, kiuj ankoraŭ mankas en ĝeneralaj vortaroj, tiu vort-plukado rande de la leksikologia pado estas tute ĝusta, bonvena kaj riĉiga. Se temas pri vortaro de difinita (mal-) grando, ĝi tuŝas la demandon de interna kohereco. Ĝin pritaksi oni nur povos vidante la kompleton kaj komparante, ĉu krom la belaj kromaĵoj ankaŭ troveblos la necesa leksara kerno. Ni do atendu ĝis ni vidos la tutan verkon.
Jam nun prijuĝi ni povas la suprajn argumentojn [1-e] ĝis [4-e], kiuj malkaŝas la metodon de Wells. Simile kiel pri "tekvondo" ("el la vortaro de Sonja") miaopinie temas pri tute neadekvata pesado de la graveco de fontoj. La formo "impalo" fakte estis proponita, do ne jam registrita en pli frua fonto, de Ak. André Cherpillod en NePIVaj Vortoj (1988). Probable de tie ĝi eniris la Grandan Vortaron Esperanto-Germanan de Ak. Erich-Dieter Krause (1999):
impal-o Zool Impala f; Schwarzfersenantilope f (Aepycerus melampus)
Kaj tio estas la centra fonto, ĉiam kiam PIV 2002/2005 silentas. Centra fonto simple tial, ĉar kun siaj ĉ. 80.000 enskriboj ĝi estas multe pli ampleksa kaj moderna ol PIV, unu el, aŭ problable "la" numero 1 de la ekzistantaj vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo, plej fake kaj profesie farita kaj pro tio la kvazaŭ-normo. Post netrovo en PIV la dua rigardo do ĉiam kaj aŭtomate iru al Krause 1999.
Cherpillod cetere tiel agis kaj notis Krause 1999 kiel fonto de impalo en sia Konciza Etimologia Vortaro de 2003. Se vi volas tiel diri, la du Akademianoj do havis vortaran diskuton aŭ ludis vortaran tenison: Cherpillod -> Krause -> Cherpillod. Ankaŭ Ak. Carlo Minnaja kunludis en sia Granda Vortaro Itala-Esperanto de 1996, sed venas al alia, tamen kompreneble same akceptebla rezulto: "impala s.m. (zoo.) melampo", do esperantigas la sciencon nomon laŭ la kutimaj reguloj (en ĝenerala lingvaĵo mi preferas la formon "impalo").
La verk(eg)oj de tiuj tri akademiaj kolegoj do devus esti la elirpunkto de Wells. Anstataŭe li prioritate baziĝas sur la tre ofte tre duba Vikipedio. Eĉ se en la kazo de impalo tio gvidas al la sama rezulto, metode tio estas laika. Ĉu Wells eble opinias, ke la tri kolegoj-Akademianoj estus nur "stultaj okcidentaj vortaristoj"? La Vikipedian enskribon cetere ekverkis la franco Roland Platteau (sub la pseŭdonimo Elliot) en 2004 (preskaŭ nur la termino kaj ligilo al foto), difinon aldonis iu anonimulo "Umberto", zoologian klasifikon la anglalingvano Paul Hopkins (sub la pseŭdonimo Kanadano).
Ridinda fine estas la 3-a argumento, "154 trafoj en kukolo". Rigardu ilin mem: Se mi ne pretervidis ion, temas ekskluzive kaj nure pri retejoj, kiuj spegulas Vikipedion aŭ aŭtomate faras el ĝi dulingvajn vortlistojn, ekzemple nederlandan-esperantan. Kion oni povas konkludi el tio pri "uzateco"? Nothing! - You're right!
Kaj kion diri pri la granda gesto "mi [= Wells] ne hezitas esperantigi blabla"? Oh, my God. Tion la seriozaj vortaristoj jam delonge faris. Estas salutinde, ke Wells volas sekvi por anglalingvanoj. Sed pri pli ne temas.
Sign-in to write a comment.