Kio estas "besto" ĉiu lernanto de Esperanto scias plej malfrue post la tria lekciono. Sed kiujn atributojn oni kutime donas al besto? Testu vin mem: granda besto, eta besto, sovaĝa besto. Kaj kio ankoraŭ? Nu? Kaj poste bv. diri al ni, kion oni kutime faras kun kaj per bestoj: bredi, ĉu ne? kaj karesi kaj kio ankoraŭ? Trie, fine kaj laste nomu al ni, kiujn proverbojn kaj parolturnojn vi aktive regas kun la vorto "besto". Hm? Jen, kion propanas Matubara al vi:

besto: doma, dresita, fabla, (tre) fekunda, fetora, flugilhava, hejma, herbovora, hermafrodita, indiĝena, kampa, karna, kruela, (mal-)sovaĝa, malutila, pajloŝtopita, remburita, vintrodormanta [aldoneblus nokt-aktiva];

Kaj jen, kion oni povas fari kun aŭ per bestoj: beston bredi, varti, dismembrigi, langesplori, dresi sovaĝan, fume forpeli, grasigi; naturigi beston en alia klimato; beston senviscerigi kaj distranĉi en pecojn; (tra)peli beston tra veprojn; malbonaj infanoj turmentis bestojn; mortpeli ĉasbestojn; ĉasbestoj flaresploris [(esplor)flaris].

Kaj fine la proverboj kaj tipaj frazoj pri besto: kiu timas bestaron, ne iru arbaron; besto pelata ĝis plena elĉerpiĝo de ĝiaj fortoj, ĉaspelantoj baras la reeniron de la bestoj.

Resume preskaŭ tuta paĝo plenigita nur per tipaj vort-kombinoj kun besto.

Dua ekzemplo: biblioteko: cirkulanta, konsulta, prunta, publika, referenca, rondiranta, ŝata; bibliotekon katalogi, klasifiki, instali; garni bibliotekon per libroj, havi riĉan bibliotekon, enfermi sin en sia biblioteko.

Jen kaj jen estas japan-lingvaj tradukoj kaj klarigoj. Kiu ne povas kompreni ilin (kiel mi), povas simple ignori ilin. La vortkombinojn Matubara ne inventis, sed ĉerpis el la vortaroj de Butler (eo-en 1967), Grosjean-Maupin (fr-eo 1947), Krause (de-eo 1983) kaj PIV (1970), ili do formas iuspecan klasikan komunan bazon.

En la lingva realo vortoj nur malofte aperas izolite, kutime ili estas kombinitaj kun aliaj vortoj en tipaj parol-situacioj. Kaj tiel oni lernu ilin. La Vortareto de Kombineblaj Vortoj fokusiĝas pri tiu realo, ofte kaj insiste forgesita en privortaj diskutoj. La kombin-ebloj teorie estas preskaŭ senlimaj. Unufoje leginte la kombin-proponojn por besto aŭ biblioteko vi sendube tuj ekhavos pliajn ideojn, kiel nokt-aktiva, agresema, atakema, rabia besto, faka, urba, fakultata, entreprena biblioteko ktp. Jam nun la "vortareto" havas 606 grandformatajn paĝojn (26x18 cm) kaj kovras nur la literojn A ĝis K. La titolo do ne nur estas pro japana modesteco, sed ankaŭ ĉar la aŭtoro bone kaj realisme konsciiĝas pri la neelĉerpeblo de kombin-ebloj. Tio tute ne malpli valorigas la laboraĵegon. Vortaro ja instigu la uzanton al aktiva, krea uzo, donu ideojn kaj direkton, kiel mem daŭrigi la serĉadon de la perfekta vorto. Kaj tiun rolon, taskon kaj mandaton Matubara modele plenumas. Daŭrigi de sur la bazo de klasika kanono vi, la uzonto, devos mem. Ĉar kiel diris la fama germana filozofo Georg Christoph Lichtenberg (1742-1799): Bücher sind wie Spiegel: Wenn ein Affe hineinschaut, kann kein Apostel herausgucken (libroj estas kiel speguloj: se simio enrigardas, apostolo ne povas elrigardi).

Matubara, Hatiro. Vortareto de Kombineblaj Vortoj, Parto A-K. Kisiwada-si: La aŭtoro [2000], 606 p., havebla ekzemple de FEL. Ni esperu, ke la dua parto L-Z baldaŭ aperos. Kiu scias ion pri la aŭtoro, bv. informi min.