Bernhard (tiel lia familia nomo) estis eksteredzeca infano. Nekoninte la patron kaj neamata de la patrino li kreskis ĉe la avo, kiu mem estis verkisto. Kiel dekokjaruloj li nur pene postvivis pulman tuberkulozon pro kies postsekvoj li suferis la tutan vivon kaj fine frue mortis. Pro instigo de la avo li lernis violonon kaj poste studis muzikon en Salcburgo. Forlasante ĝin, li fariĝis verkisto precipe de prozo kaj skribis multajn romanojn kaj teatraĵojn. Senkompromisa mizantropo kaj ekstrema hom-malŝatanto kaj -evitulo li estis kaj klarvida kaj plej akra kritikanto de socio kaj kulturo de Aŭstrio. Multaj el liaj verkoj fariĝis skandalo, ĉar famuloj rekonis sin en liaj tiradoj kaj vort-torentoj.
Tiuj tamen estas plej artistaj. Ilin laŭtlegi, deklami, teatre prezenti facilas. Per vortoj Bernhard ludas barokan muzikon, per ripetoj kaj variaĵoj, sono, ritmo kaj kolorigoj konstante kresĉendantan.
Jen modesta provo peri al vi impreson el la aŭtobiografia "La spiro" (1978), unuaj tri frazoj:
"Estis, kiel jam baldaŭ montriĝis al la ne jam dekokjarulo post la eventoj kaj okazaĵoj, notendaj de mi nun per la volo al vereco kaj klareco, neniel ol konsekvence, ke mi mem malsaniĝis, post kiam mia avo subite malsaniĝis kaj devis iri al malsanulejo, situanta nur malmultajn cent paŝojn de ni, kiel mi memoras kaj kiel mi ankoraŭ hodiaŭ precize vidas, en sia grize nigra vintro-mantelo, kiun donacis al li kanada oficiro de la okupacia armeo, tiel entrepreneme ekpaŝanta kaj siajn korpo-movojn per bastono taktanta, kvazaŭ li volis fari promenon kiel kutime, pasante sian fenestron, malantaŭ kiu mi lin observis, ne sciinte, kien lin, la solan vere amatan homon, tiu promeno gvidos, certe en trista-melankolia sent- kaj anim-stato, post kiam mi lin estis ĝisrevidanta. La bildo restas al mi kiel neniu alia: la, de renoma salcburga internisto pro de tiu ne plie nomita strangaĵo al hospitala esploro, eble al malgranda kirurgia interveno, kiel estis eksplicite dirite, en la landan hospitalon petita, malaperis dum sabata posttagmezo malantaŭ la ĝardena muro de nia najbara legom-komercisto. ..."
Facilaj vortoj simplaj, sed kompleksaj kadencoj de Kleist-a karaktero, klaraj kiel pura akvo, melodie rapidanta rojo. Jen la defio de traduko.
Plej ekstreme tiustile eble "Lignohakado" (1984). Pri kio temas, oni scias post la unua paĝo. La ceteraj 320 estas medito de la protagonisto (Bernhard), ĉiam pli kaj pli furioza, kvazaŭ fonteto fariĝanta rojo, rivero, riverego ĝis ĉion forŝiranta torento. Ĉio ĉi kulminas en la frazo "arbaro, mont-arbaro, lignohakado", tiel kriĉe la naŭzon elkraĉante pri la "artisma vespermanĝo", ĝiaj gastoj, socio, kunuloj, homoj.
"Ĉar mi ne kapablis fari la homojn pli raciaj, mi preferis feliĉi diste de ili" (Voltaire) - jen la moto komence de Lignohakado kaj ŝlosilo por Thomas Bernhard. 20 jaroj li estas morta - bona okazo legi la plej gravan verkiston niaepokan de l' germana lingvo.
Sign-in to write a comment.