La urba konsilantaro volonte ekuzis la eblecon por kondamni tiajn studentojn, kvankam ĉiu infano en Saksujo sciis, ke ili ne falis sub ĝia jurisdikcio. Kiel anoj de la universitato nur la honor-plena akademio rajtis juĝi kaj puni ilin kaj se necese ĵeti por kelkaj tagoj en la universitatan karceron. Sed tiu jarcent-aĝa speciala rajtaro delonge ĝenis la urbon kaj ĝi ne ellasis eblon por subfosi ĝin. Pro principaj kialoj do la rektoro, helpata de juristoj – tiuj plej superflua speco de kleruloj - devis longe interdisputaĉi kun la reprezentantoj de la urbo; kaj ĉio ĉi nur pro la vantaĵoj de iuj buboj kaj knaba kokumado.

„Ho, naŭze“, Godfredo murmuris, kiam li malsupren iris la ŝtupojn al sia privata preĝejo. Ĝi situis en la kelo de Sankta Paŭlo, rekte sub la navo. Antaŭ la reformacio la Paŭlo-kirko estis la centro de monaĥejo kun vasta labirinto de apudaj konstruaĵoj kaj loĝejoj. Sed kiam Saksujo transiris al la nova konfesio, oni konfiskis ĝin en 1545 kaj transdonis al la universitato. Nun ĝi estis la universitata preĝejo kaj samtempe la granda aŭlo, en kiu oni malfermis la universitatan jaron, publike ekzamenigis magistrojn kaj doktorojn kaj funebris pri forpasintaj profesoroj. Ĉiu muroj, vandoj kaj kolonoj estis kovritaj per tomb-ŝtonoj kaj epitafoj de la plej famaj sciencistoj kaj erudiculoj. Sankta Paŭlo estis la koro, cerbo kaj kredo de la universitato, la plej riĉa akademia kirko norde de la Alpoj. Kaj kompreneble ĝi ankaŭ estis granda tombejo, ĉar ĉiu penis havi tombon laŭeble proksime al la altaro. Tio garantios mallongan vojon, se nia savanto Jesuo Kristo alvokos la pekulojn al Lasta Juĝo.

Godfredo malŝlosis la pezan pordon sube. Jen la plej pia loko de la Paŭla preĝejo, kiun li nomis lia privata kaj kie li servis Dion per praktika laboro de scienco: la anatomia lernejo. Ja kompreneble, ĝi nur estis kela volbaĵo mezepoka kaj neniel komparebla kun la anatomia teatro en kar-memora Padovo. Tie en la Venecia lando li antaŭ multaj jaroj eklernis la bazon de medicino. Tie la kremo de la kuracistoj de l’ tuta kristana okcidento instruis, esploris, enprofundiĝis en la sekretoj de la homa korpo, de malsanoj kaj plagoj. Ĉiun sekcion oni celebris. Ĉirkaŭ la kadavro staris la profesoro kaj la studentoj kaj ĉiuj seĝoj en la galerio estas komplete venditaj al spektantoj kaj scivolemuloj. Perfekta scienca okazaĵo kaj publika festo. Ĉiam pli profunde la tranĉilo lerte englitis sub haŭton, muskolojn, malfermis ventron kaj kranion. Kaj ĉiu tranĉo evidentigis al la kleruloj sube kaj la plebo supre la perfektecon de la Dia plano pri la homa korpo.

„Aĥ, Padovo“, Godfredo ĝermetis, pendigante la lampon al hoko. Reveninte de Italujo je la fino de la granda milito li jam revis pri anatomia teatro en Lepsiko. Sed kiel financi en tiu urbo elrabita ĝis la ostoj kaj okupita de la svedoj? Rapide li tiam fariĝis eksterordinara profesoro de anatomio, la kutima unua ŝtupo de medicina kariero. Ja li venis de la plej moderna universitato kaj pro sia deviga kurac-servo por la sveda militistaro havis praktikajn spertojn pri amputado de kruroj, brakoj kaj manoj, bandaĝado de vundoj de pikiloj, spadoj kaj muskedoj. Sed ankaŭ veras, ke apenaŭ iu alia restis. Tri pestoj dum la milito ne lasis multajn konkurantojn, la resto fuĝis. Kaj nun, dudek jarojn poste, li ankoraŭ devis instrui en la volbeja duonhelo. La situacio de tiam ne multe pliboniĝis, eĉ kontraŭe: nun ankoraŭ ekmankis la kadavroj.

Lorentz von Adlers­helm estis urbestro, asesoro de la multrespektata juĝejo kaj paciento de Godfredo. Sperta politikisto, kiu lerte sciis defendi la sendependecon de Lepsiko kontraŭ la Moŝta Duko de Saksujo en Dresdeno, kiun Dio benu kaj laŭeble fortenu de la urbo. Dum iu vizito, en la intimeco inter kuracisto kaj suferanto, Godfredo menciis la mizeran staton de la anatomia instruado. Kaj Adlershelm, resaniĝinte, ne forgesis. Simpla plano, bona plano kun nur unu tubero en la afero: Godfredo devus elektiĝi kiel rektoro, meti sin sub la jugo de ĉiuspecaj kverelaĉoj kaj ĝenoj. Godfredo ĉirkaŭrigardis kaj rezignacie enspiris la malsekan aeron de la kelo, spicitan kun la odoraĉo de mortintoj. „Nu bone do“, li decidis preninte la lampon.

Tri monatojn poste la fiera urbo Lepsiko, sia famkonata plej alta juĝejo kaj la digna universitato subskribis kontrakton. Ĉiu pendumita kaj strangolita krimulo, ĉiu pekulo rajte faligita per glavo aŭ dronigita per sako estu anoncita de urbo kaj tribunalo al la anatomiejo de la akademio, kiu rajtu je propraj kostoj havigi al si la kadavron por sekciado kaj anatomigado. Por la urbo subskribis urbestro Lorentz von Adlershelm, por la tribunalo la plej alta juĝisto kaj por la universitato ties rektoro Godfredo. Estis en la jaro de nia Savanto kaj Redemptoro 1666 kaj Godfredo poste neniam plu estis rektoro de la alma mater Lipsiensis.