La patro venis lerni ĉe la komerca societo Pfinzinger. Tiam en 1585, Lepsiko estis la ekonomia centro de la malnova regno, kiun ili nomis la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio. Bolanta kaldrono, turnoplato de negocaj rilatoj - de Parizo kaj Nederlando en la okcidento, de la haven-urboj Hamburgo kaj Lubeko en la nordo, tra kiuj oni komercis ĝis Hispanio kaj Portugalio kaj plue al ties kolonioj en la nova mondo, tra la Balta Maro al Dancigo kaj Svedio; de Kievo kaj Moskvo en la oriento, de la imperiestraj Nurembergo kaj Aŭgsburo en la sudo kaj daŭrige al la fabele riĉa Venecio kaj de tie al la Levanto kaj Egiptio ... El ĉiuj direktoj de la vento-rozo kunfluis varoj kaj mono, homoj kaj gentoj, artistoj kaj putinoj. Kaj multaj, multaj dekokjaruloj el provincaj urbetaĉoj kaj mizeraj kondiĉoj de etvendistoj kiel estis la patro. Lepsiko, tiu homvoranta Levjatano, englutis ilin ĉiujn, maĉis kaj elkraĉis ilin. Ne la patron.
Post dek diligentaj jaroj plenaj de laboro ĉe Pfinzinger li edziĝis al la patrino, filino de komercisto. Samjare li aĉetis domon kaj akiris la civitanecon de Lepsiko. Kosta afero, sed "urba aero liberiĝas!" - ja tiuj damnaj luteranaj fibutikistoj ne multe zorgis pri nobela deveno. Tio estis en 1596 kaj baldaŭ la pli aĝaj gefratoj de Godfredo naskiĝis - en intervaloj de 18 monatoj kiel estis kutimo. La edzinoj ofte ne fariĝis tre aĝaj. Post la kvina, sesa aŭ oka infano ili mortis pro elĉerpiĝo aŭ malsanoj - aŭ ambaŭ.
En 1606 la patro elektiĝis "noblulo de la urba konsilantaro", antaŭkondiĉo por fariĝi ĉefo de la urba bier-vendejo. Sonas banale, sed - hej! - ĝi estis la dua plej granda imposto-fonto de tiu fifiera urbo. Nur la ĉefo de la pesilo enspezis pli, ĉar ĉiu pako da silezia tolo aŭ rusa pelto, ĉiu barelo da balta haringo kaj ĉiu ĉar-pleno da nuremberga kupro iris tra liaj manoj - aŭ verdire tra tiuj de liaj servantoj. De nun do la patro, kiu neniam vizitis latin-lernejon, latine curam gessit Cerevisiariae rei - administris la aferon de la monopola urba bier-farejo. Ju pli la budo-vendistoj malŝatis la nobelojn des pli ili ŝatis imiti ilin - sed kion oni atendu de protestantoj, mokantaj la Sanktan Katolikan Eklezion?
Sed tiam kiel hodiaŭ oni malbone staris sur unu kruro. Politikan karieron devis akompani laikula ofico en la eklezio. Kaj kiel la bona Dio en sia senfina bonkoreco decidis, tio en Lepsiko estis tiu de la Aŭgsburga Konfeso - vi nomu ĝin la sekto de Marteno Luter el najbara Wittenberg, herezuloj, kontraŭpapuloj aŭ kiel ajn. Ne helpas: socia kariero en 1606 nur iris tra kaj per ĝi. Ĝis hodiaŭ restas neklare, ĉu la ofico de eklezia estro de Sankta Georgo helpis al la patro esti elektita kiel urba konsilanto aŭ ĉu inverse la urba ofico ebligis la eklezian. Sed kial rezoni pri kokino kaj ovo, se fine oni havas ovon kaj kokinon? Aŭ por diri la veron, kokinon kaj du ovojn. Ja aliaj kirkoj estis pli famaj kaj honoraj kaj la lepsikaj grandkomercistoj konkuris por administri ilin kaj vetkuris por plibeligi ilin per ĉiuspecaj ornamaĵoj kaj trezoroj, tapiŝoj kaj pentraĵoj. Jen Sankta Tomaso, jen Sankta Nikolao kun la fama lernejo. Sankta Georgo nur rande staris en la dua vico, sed - jen vere ora ovo - al ĝi apartenis la hospitalo antaŭ la urbo-muro.
Nord-okcidente transe de la Pordego de Ranstadt do situis tio, kion oni nomis "hospitalo". Tie ĉi kolektiĝis, kion Levjatano elkraĉis: malsanuloj, olduloj kaj orfoj, la tuta homa sedimento, kiun oni prefere ne volis havi interne de la muro. Epidemioj finfine estas malbonaj por la negoco, pri tio eĉ katolikoj kaj luteranoj konsentis (pri la kalvinistoj ni ne plu devas multe paroli - ilin oni mortbatis aŭ elpelis el la urbo dek jarojn antaŭe). La administrado de la hospitalo alportis al la patro, intertempe jam respektata grandkomercisto, plian famon: Pro iu kialo kuracistojn altiras malsanulejoj kiel ursojn mielo. Kaj Lepsiko disponis pri multaj sanig-kleruloj pro sia fama universitato. Financan bonfarton li atingis per biero, nun lin atendis akademia konsekro. La patro ekkontaktis kun profesoroj de medicino.
Godfredo travivis sian unuan peston en 1625 en aĝo de ses jaroj. Ne tro severa tiujare, nur iom malpli ol triono de la mortintoj de tiu jaro eniris la Imperion de Dio pro ties skurĝo. 55 jarojn pli poste, en 1680, Godfredo savos sian gepatran urbon de la lasta pesto. En 1625 li nur estas la malfrua fileto de respektata burĝo. Jaron poste la patro mortas en aĝo de 59 jaroj. Godfredo havas 7 kaj duonan jarojn kaj sia infaneco jam ekfiniĝas. Baldaŭ, baldaŭ aperos alia skurĝo. En aŭgusto 1631 la imperiestra katolika ligo sieĝos Lepsikon. Por timigi la defendantojn grafo Johano de Tilly ordonos forbruligon de ĉiuj konstruaĵoj antaŭ la urbo-muro - la patra hospitalo cindriĝas ...
Sign-in to write a comment.