La legendan vortaron „Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana“ kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento Eugen Wüster (1898-1977), la posta fondinto de moderna terminologio, inter somero 1918 kaj 1920. Ĝis hodiaŭ ĝi ne publikiĝis komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 p. plus 66 p. enkonduko) aperis en 1923, 1925, 1926 kaj 1929 ĉe la eldonejo „Hirt und Sohn“ en Lepsiko en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis 1932, ĝi tamen ne plu presiĝis. Malrapida vendo, ek de 1933 persekuta premo kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro unue ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2161 (!) paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), departemento de la Aŭstra Nacia Biblioteko (ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en 1994. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.
La iama kunlaborinto de Wüster Hans-Joachim Plehn (1905-1985) komencis klavi la 5-an liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto Wera Blanke finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo luzul-o. La tiposkripto ĝis fino de litero „L“ ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa eldono de 1994. Paperan kopion (114 p. A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.
Vilhelmo Lutermano transskribis de 1996 ĝis 1998 la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, Bernhard Pabst la parton P – peano.
Ĉiu honor-ofica transskribo de la kompleksega manuskripto devas akcepti kompromisojn kaj neplenumitajn dezirojn, jam pro la grandego de la originalo kaj pro la eksterordinara tempo-bezono, kiun la tasko postulas. Tio ĝustas kaj por la parto de Plehn kaj Blanke, kaj por Lutermano kaj Pabst.
La originalaj paĝoj estas skribitaj en tre akurata, sed nekutima manskribo. Wüster evidente kutime skribis en la tiu-epoke norma malnova germana kurent-skribo („Sütterlin“), sed la manuskripton en latinaj literoj, forte influitaj kaj asimilitaj al la kurent-skribo. Tamen la teksto estas ĝenerale – sed tamen ne ĉiukaze – bone legebla post ioma alkutimiĝo. Certaj – mallongaj kaj relative malmultaj – notoj estas skribitaj en (malnova) stenografia skribo. Ĉar ambaŭ prilaborintoj ne scipovas legi ĝin, ili ne transskribis tiujn teksterojn.
Jam Plehn atentigas en siaj enkondukaj vortoj al la parto Kor – L pri la malsama prilaboriteco de la manuskripto. Dum grandaj partoj estas kvazaŭ pres-pretaj, aliaj paĝoj estas plurfoje prilaboritaj kaj plenaj de trastrekoj, enmetoj kaj superskriboj. Ili malrapidigas la klavadon kaj la riskon de malĝusta transskribo.
Defio apenaŭ majstrebla per hobia laboro estas la enorma grafika riĉo je diversaj skriboj: diversaj skribo-grandoj kombinitaj kun grasa kaj kursiva preso, krome supren kaj malsupren metitaj karaktroj postulas aŭ daŭran interrompon de la klavado por la ĝusta formatigo aŭ same tempo-raban, ĉar nur parte aŭtomatigeblan, postan prilaboron de la „kruda“ teksto. Jen ekzemplo:
pec-o 2, Stück: 1. allg., für sich betrachtet (auch techn.13, bearbeiteter Gegenstand13) od. als Teil (resto~o)16 ronda [randa? uneindeutig] unleserliche Quellenangabe, 16 ktp.
<14-punkta skribo, grasa> <12-punkta skribo supren metita> <12-punkta skribo normala> <12-punkta skribo grasa> <10-punkta skribo normala> <12-punkta skribo supren metita> <10-punkta skribo normala> <12-punkta skribo supren metita> <10-punkta skribo normala> <12-punkta skribo supren metita> <10-punkta skribo kursiva> <12-punkta skribo supren metita> <10-punkta skribo kursiva> <12-punkta skribo supren metita> ktp.
13 skribo-ŝanĝoj en nur tri linioj fina teksto, kiuj egalas al unu (!) linio plus tri enmetoj en la manuskripto. Manuskripta paĝo ampleksas ĉ. 25 ĝis 28 linioj, pli ol 2100 paĝoj devas esti prilaboritaj. El tio sekvas je malneta kaj konservativa taksado neceso de minimume 10.000 laborhoroj. Pro tiu situacio la grafika prezento nur povas esti kompromiso inter redono de la teksto kaj gardo de kelkaj bazaj formatoj alproksimiĝantaj la formon de la presitaj liveraĵoj.
Cetere ankaŭ la manuskripto, kreskinta dum 15 jaroj, ne estas unueca – malgraŭ la admirinda kaj maŝin-simila precizeco de Wüster. Kelkaj enskribo-titoloj („kapvortoj“) estas tute ne prilaboritaj, sed nur jam notitaj, ekz. milita (vd. je milit-) k.a. Krajono kaj manskribo ŝanĝiĝas. Foje Wüster uzas la germanan mallongigon „vergl.“, foje „vgl.“ („komparu“), jen aperas If., jen Ifig. (fonto-indiko, referenco al la 1908-a Zamenhof-traduko de la dramo „Ifigenio el Taŭro“ de Goethe) ktp. Dum la prilaboro en la 1920-aj jaroj aperis fasko de novaj fontoj, kiun Wüster uzis aldone al la prateksto de 1918 ĝis 1920. Kiel sola ekzemplo ni citu la du volumojn de la man-vortaro de Bennemann, Esperanto-Germana (1923) kaj Germana-Esperanto (1926). La pli malfruaj partoj, do la malantaŭaj literoj de la alfabeto, pro tio probable estas eĉ pli kompleksaj ol la presitaj partoj A-Kor.
La Enciklopedia Vortaro aĝas pli ol 70 jaroj. Ĝis komenco de la 1930-aj jaroj Wüster registris en precizeco poste neniam plu atingita la fruan lingvo-uzon de Esperanto en la hodiaŭ „klasikaj“ tekstoj el – precipe – la periodo antaŭ la unua mond-milito (kp. la supran ekzemplon de la Ifigenio k.m.a.). Ĝi tial ne estas aktuala, sed nuntempe historia vortaro. Tio ĝustas por la nocioj, same kiel por la lingvo-uzo en Esperanto kaj (eble eĉ pli) en la germana. Jen nur kelkaj ekzemploj:
1. Nocioj
La nocioj estas stampitaj de la kanono de klasika prusa instruado kun la latina kaj malnov-grekaj lingvoj, kanono hodiaŭ ne plu ĝenerale konata eĉ inter germanaj kaj okcident-eŭropaj „instruitaj elitoj“. Tio rezultigas ekzemple en granda aro de nocioj el la (precipe) greka mitologio, romia antikveco aŭ la Biblio, kp. ekz. Nabob, Nabatäer Nebukadnezar, Ovidius Naso, Nemesis, Neophyt, Nike, Päan k.m.a.
La socia etoso estas parte tiu de la epoko de Zamenhof, kp. ekz. la ampleksajn klarigojn pri moŝto, nobelo aŭ la ekzemplo ĉe kromnomo ktp., kie svarmas imperiestroj kaj reĝoj, altranguloj kaj altnaskitoj.
Historiaj-politikaj kaj teknik-natursciencaj nocioj estas sur la nivelo de la intermilita periodo. Jen nur kelkaj ekzemploj el la unua grupo: Natalo ne plu estas brita kolonio en Sudafriko, Moldavio ne plu apartenas al Rumanio, Odeso ne plu estas rusa urbo, sed hodiaŭ la plej grava haven-urbo de Ukrajno ĉe la Nigra Maro ktp.
2. Esperanto-terminoj
Ankaŭ tiu-rilate kelkaj mencioj devas sufiĉi. Ekz. sub milit- la vortaro registras por „erobern“ la arkaiĝintan almiliti, kaj referencas al la same ne plu aktualaj militakiri, venkakiri kaj permiliti. Kiel sinonimon ĝi mencias konkiri, la eble plej faman arkaismon de Esperanto el la vortaro de Kabe de 1910. La ekzemplon oni cetere povas citi kiel pluan pruvon por la malneta karaktero de la manuskripto. En la presita parto oni jam trovas „konkiri = konkeri“ kaj nur ĉe tiu lasta formo, kiu hodiaŭ estas la sola „moderna“, sekvas detalaj klarigoj.
Jam per la unua rigardo okulfrapas la ŝparema uzo de ligo-strekoj, uzo rezultanta en hodiaŭ nekutime longaj kunmetaĵoj. Por multaj nocioj esprimitaj nuntempe per propra radiko la Wüster-vortaro uzas kunmetaĵoj el bazaj vortoj ktp.
Kiel tuto la vorto-trezoro el la frua epoko de Esperanto, presentita kaj plej amplekse analizita de Wüster, estas riĉa materialo por esploroj pri leksikologiaj evoluoj en Esperanto.
3. Germanaj terminoj
Se oni jam ekhavas „klasikan“ impreson legante la Esperantajn terminojn, tio eĉ pli ĝustas pri la germanaj. Unuavide oni rimarkas la malnovan ortografion, ekz. ĉe la kunskribitaj vortoj, la germana litero „ß“ kaj la evito de trioblaj literoj („Schiffahrt“ anstataŭ nuntempe „Schifffahrt“). La impreso fortiĝas ĉe multaj niaepoke ne plu uzataj vortoj. Ĉe patagona aptenadito ekz. oni trovas apud la tuj komprenebla „Riesenpinguin“ la germanigon „Fettgans“, vorto hodiaŭ apenaŭ plu senpere komprenebla, ĉe pasportejo apud „Paßamt“ kaj „Paßbüro“ (de 1996 Pass‑) ankaŭ la nuntempe fremda „Paßbureau“, ĉe patriota apud „patriotisch“ la „polveca“ „vaterländisch“. Dum niatempaj uzantoj facile ekkonas paviano kiel „Pavian“, la vorton „Hundskopfaffen“ probable nur malmultaj konas (temas pri paŭso de la scienca termino lynocephalus). La nocion pagodo („Pagode“) oni hodiaŭ apenaŭ klarigus per „Götzentempel“ (laŭvorte idola preĝejo, idolejo) ktp.
Malgraŭ ĉiuj ecoj menciitaj la Wüster-vortaro restas de ankaŭ aktuala valoro. Neniu alia vortaro same profunde analizas la semantikon de Esperanto-vortoj. Sufiĉas legi grandan vortaran neston kiel paŝi aŭ patro kaj kompari la prezentitan materialon kun ekzemple Plena Ilustrita Vortaro de 1970 aŭ kun la prilaboritaj eldonoj de 2002 / 2005. Oni legu la liston de semantike parencaj nocioj ĉe pastro kaj komparu per iu alia Esperanto-vortaro (rabeno, lamao, mago, parokestro, pastoro, vikario, prelato, paŝtisto, konfesprenanto). Eĉ post apero de la modernaj „Grandaj Vortaroj“ Esperanto-Germana (1999) kaj Germana-Esperanto (2007) de Erich-Dieter Krause la temo Enciklopedia Vortaro tial ne estas obsoleta. Restas dezirindaĵo ebligi ĝeneralan kaj facilan aliron al tiu perlo de la Esperanto-leksikografio, ankaŭ al tiuj, kiuj ne disponas pri mikrofiĉa legilo aŭ kiuj ne scias legi la malnovan manskribon. Kiu volas kunlabori ĉe tiu interesa tasko, povas kontakti la subskribinton.
Sign-in to write a comment.