Recenzo
(stato de aŭgusto 2003 – la tiam en Esperanto aktuell uzata majuskligo de nom-adjektivoj – Germana, Hispana ktp. – senŝanĝe lasita)
En moderna Esperantujo precipe Reinhard Haupenthal establis la tradicion eldoni festlibrojn okaze de rondaj naskiĝtagoj por honori gravajn aŭtorojn kaj ties kontribuojn al la Esperantaj literaturo kaj kulturo. Post festlibroj por Waringhien (1985), Haupenthal (1998), Albault (2000), en 2003 aperis 422-paĝa volumo omaĝe al Fernando de Diego. Apud „aŭtobiografia skizo“ de de Diego kaj bibliografio de ties verkaro fare de Haupenthal dudeko da gratulantoj kontribuis artikolojn en la rubrikoj „Literaturo“, „Lingvo“, „Movado“ kaj „Traduk-arto“ spegulantaj la ĉefajn agad-kampojn de la honorigito.
Genro-tipe la enhavo de la artikoloj larĝas, la kvalito varias. Plej multaj kovras literaturon, ekzemple la interesa kontribuo de Csiszár pri la pseŭdonimoj de Kalocsay, la fonaj informoj de Minnaja surbaze de propraj memoroj pri la „unuaj dek jaroj de Literatura Foiro“, la plej longe ĝis hodiaŭ ekzistanta Esperanta literatura periodaĵo, kontribuoj pri tradukoj el la Estona, Latva kaj Litova, k.m.a. Sub „Lingvo“ troviĝas kvar artikoloj de Albault, Fiedler kaj du de Haupenthal. Albault plian fojon traktas – iom konfuze kaj ankaŭ lingve ne kontentige - la devenon de la Zamenhofa alfabeto kaj de ties diakritaj literoj. Sian demandon, ĉu Zamenhof ĉerpis el la Standard Alphabet de Richard Lepsius, malgraŭ longa diskuto li tamen ne povas respondi. Fiedler – science, sobre kaj informriĉe – okupiĝas pri la frazeologio en la Enciklopedia Vortaro de Wüster, Haupenthal recenzas la Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Krause (1999) kaj elmontras la neceson por historia vortaro de Esperanto. La rubrikon „Movado“ malfermas Künzli kun biografia studo pri la Svisa kuracisto, psikiatro kaj formikologo Auguste Forel (1848-1931). Forel aktivis en multaj „racionalismaj“ reform-movadoj de sia epoko, kaj kadre de sia ĝenerala mondkoncepto i.a. ankaŭ subtenis Esperanton. Jen aspekto ĝis nun ne sufiĉe traktata de la tro ofte umbilik-rigarda historiografio pri la „Movado“: La pozicio de Esperanto en la ĝeneralaj ekster-Movadaj tendencoj ideologiaj de la unua triono de la 20-a jarcento kaj precipe en la epoko antaŭ la milito de 1914-1918. Notinda kontribuo, malgraŭ la fakto, ke la ĉapitro pri „social-higieno kaj la ‚rasa demando‘ “ ĉe Forel (kiu aplikis steriligon de mensaj malsanuloj kaj advokatis „eŭgenikon“) ne konvinkas: Tro facilmane Künzli preteriras, ke la pacifisto kaj socialdemokrato Forel apartenis al tiuj, kiuj kreis la „racionalisme sciencan“ bazon por la „ras-higiena politiko“ de la nazioj. Pli tradicia kaj laika, tamen interesa estas la kontribuo de Botella pri la Hispana Esperanto-pioniro Julio Mangada Rosenörn (1877-1946), elstara la Hispan-lingva de Verd-Conradi pri la nacieco (kaj lingvoj) de Zamenhof, superante en sia detal-riĉo kaj sistemeco ĉiujn samtemajn antaŭajn.
Fernando de Diego intertempe mortis. La digna festlibro honore al li ankoraŭ longe restas kaj restos leginda.
Haupenthal, Reinhard; Haupenthal, Irmi (ed.). Klaro kaj Elasto. Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego. Schliengen: Edition Iltis 2003, 422 p. ISBN 3-932807-26-X, ĉ. 60 eŭrojn.
P.S. (2010-02): Pri de Diego vd. ankaŭ la artikolon La tradukisto kiel sovaĝulo.
Sign-in to write a comment.