Hodiaŭ en la religia historio de la homaro estas sufiĉe konataj Profetoj aŭ Senditoj de Dio kiaj Adamo, Noa, Abrahamo, Kriŝno, Budho, Zoroastro, Kristo, Mohamedo kaj Bahá'u'lláh. Tiuj ĉi profetoj estas pli konataj en iliaj respektivaj naskiĝlokoj aŭ geografiaj areoj kie tiuj religioj plej disvastiĝis aŭ tutmonde pro enmigrado aŭ misiaj internaciaj "kampanjoj". Laŭ kredo de la bahaanoj tiuj profetoj estis senditaj de Dio por progresigi la homaron kaj spirite kaj materie en ĉiuj mondopartoj. Tamen multaj profetoj ne estas sufiĉe bone konataj ĉar ilia historio perdiĝas en la historio kaj en jarmiloj antaŭe. La eŭropa kaj afrika kontinentoj eble havis siajn proprajn Profetojn sed ili ankoraŭ ne estas konataj. En Ameriko naskiĝis kaj evoluis tri ĉefaj grandajn civilizoj t.e. majaoj, aztekoj kaj inkaoj kaj aliaj malgrandaj popoloj. Laŭ la bahaa vidpunkto tiuj ĉi popoloj eble havis en la pasinteco sian propran Profeton aŭ Manifestiĝon de Dio kiuj instruis tiujn popolojn pri diversaj aferoj religiaj kaj sociaj. Laŭ esploro de erudiciuloj almenaŭ estas du elstaraj homoj en la historio de tiu kontinento kiuj eble estis Mesaĝistoj de Dio. Ili estas Aiapaeco kaj Virakoĉo (Wiracocha).
“Mi estas filo de la steloj, sed mi ankaŭ estas filo de tiu ĉi tero”
Popol Vuh
(el la sankta libro de la majaoj)
Popol Vuh
(el la sankta libro de la majaoj)
amike Andy
Joh 14:6 Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
?
dankon pro via demando, sed vi ne kontentiĝis vi povas formuli pliajn demandojn kaj mi provos respondi.
Do elektendas opinio pri Jesuo:
1. Li estis trompisto, prezentis sin filo de Dio vivanta, savonto, la sola vojo, pordo kaj vero, dume lia epoko preterpasis, Dio sendadis aliajn mesaghistojn, kies mesagho klare malkongruis kun tiu de Jesuo.
2. Li estis tiu, kion Li diris pri si. Do Liaj vortoj validas hodiau kaj malvalidigas chian alispecan postan mesaghon. Mahomed, Abdu'l-Bahá, Shabtaj Cvi kaj aliaj estis postevenitaj rabistoj kaj shtelistoj, lau Jesuo.
Ne eblas kunpacigi la 1. kaj 2. Endas elekti nur unu aserton kaj forstreki la alian. Jesuo prenis sur si tro da respondeco. Ne eblas konsideri Lin nur bona, utila mesaghisto, alportanta plian ereton da vero.
Tio kion ki vi diras ke la instruoj de Jesuo estas la solaj veraj estas la kaŭzantoj de disdividoj kaj nuntempa netoleremo de la religioj. Pardonon, sed oni devas profunde studi la sanktajn tekstojn de ĉiuj religioj por malkovri "belajn ĝemojn" kiujn Dio donacas al la tuta homaro, ne al certa eta popolo kaj nur unufoje en la vivo.
La Sinjoro Jesuo mem estis la alveno de la Mesio promesita al la judoj kaj ne nur al ili. Tiamaniere Li promesis la alvenon de pli Profeto kiu eksplikos kaj klarigos ĉion kion Li ne povus fari en tiu momento ĉar la disĉiploj ne komprenus.
Mi, kiel sekvanto de Bahá'u'lláh profunde kredas je Jesuo Kristo kaj je liaj instruoj kaj je lia ekzemplo por la tuta homaro. Ni kredas ke Bahá'u'lláh estas Kristo kiu revenis surteren laŭ la profetaĵoj de ĉiuj antaŭaj religioj, inkluzive de la kristanaj. Ĉiujare miloj da kristanoj kredas je Li (mi mem estis kristano de longaj jaroj) kiel la Jesuo kiu venis "En la Gloro de la Patro".
Indas senantaŭjuĝe esplori kaj ne konsideri Liajn instruojn kiel malveraj, tio estas antaŭjuĝo kaj fanatikismo (kion Bahá'u'lláh kondamnas).
Sign-in to write a comment.