Mi multe ĝojas ke esperanto duonvenkas en mia familio: mia onklino kaj ŝia filo lernis la lingvon en 1991, poste mi lernis ĝin en 2001 kaj mia onklino kaj mi instruis esperanton al miaj du kuzinetoj (Sarahaidy kaj Sarahí), mi instruas Eon al mia 7jara nevo kaj denove mia onklino en Kubo, parolas esperanton al ŝia nova nepino 8monata Zaharis.

Eĉ mi multe pli ĝojas ke mia nevo diras ke li estas esperantisto kaj ke kiam li estos pli aĝa partoprenos kun mi en E-aranĝoj. Li jam kelkfoje parolas kun diverslandaj esperantistoj per skajpo kaj multe komprenas kiam mi parolas ĉion en espranto al li. Mi uzas la Ĉe-metodon kaj li sola lernis la skribadon pere de la brazila kurso "Kurso de Esperanto" kiun li multfoje uzas.

Hieraŭ dum tagmanĝo mi surpriziĝis ĉar li eksplikis al mia bofrato la elparolon de la ĉapelitaj vortoj kaj de la "j". Mia bofrato demandis lin kial li ne lernas la anglan kun li kaj mia nevo respondis "ne, mi ne ŝatas la anglan!" (ne pro mia influo aŭ kulpo, li vere neniam interesiĝis pri la angla same kiel mi kiam estis infano).