Marko iris for kaj ne revenas plu.
La trajno de la sepa kaj duon' sen li
similas koron el metal' kaj sen anim',
dum grizas kaj frostigas urbe la maten'.
Lerneje lia tablo jam malplenas, sed
plu dolĉas lia spir' en ĉiu mia pens'.
La malproksimo ŝajnas apartigi nin,
sed ene batas forte mia kor'.
Kaj ĉu vi pensas plu pri mi
sen vort' al via famili',
ĉu, kiel mi, vi kaŝas vin
de la rigardoj kaj vi ŝlosas
vin en via ĉambro, kaj
ne volas manĝi, kaj vi premas
la kusenon kontraŭ vi sen scii
kiom vin plu vundos tiom ĉi da sol'?
Marko, en taglibro mia jenas fot':
okuloj viaj ŝajnas de timema knab';
mi premas ĝin ĉe l' koro kaj mi sentas ke
vi ĉeas miajn taskojn pri matematik'.
Tedante per predikoj pri la profesi'
decidis via patro ke vi iros for;
li ne interesiĝis tro pri via em’,
sed diris "iam vi komprenos pli".
Kaj ĉu vi pensas plu pri mi?
ĉu vi rakontas al amik'?
Finiĝos iam la sufer'
sed ne finiĝos kun facil';
mi ne eltenas ĉe l' lernej'
kaj posttagmeze pezas plej:
ne helpas studi, ĉiu ajn ide'
finfine tuŝas vin.
Ne eblas plu, ne disigeblas plu
la vivo de ni du:
mi petas vin, amat', atendu min:
esperi indas, ĉu?
ĉi tiu solo inter ni,
en mia koro la silent'
signifas maltrankvilan penson pri
la vivo for de vi.
Mi petas vin, atendu min:
ne eblas resti plu sen vi;
ne eblas plu, ne disigeblas plu
la vivo de ni du.
"En la aferoj kie vi vivas"!, de Laŭra Paŭsini. (1996)
-
Bela kanto de Laŭra Paŭsini pri la amikeco. Mi ĵus tradukis, se vi trovas erarojn, sugestojn aŭ kome…
-
03 Jan 2009
"Mi kantas", kanto de Laŭra Paŭsini
-
Laura Pausini estas itala kantistino kaj unu el miaj plej ŝatataj. ŝi kantas ĉefe itale kaj hispane,…
-
30 Dec 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 525 visits
"Solo", bela kanto de Laŭra Paŭsini!
Solo "La Soledad" hispane aŭ "La Solitudine" itale estas malnova kanto de Laŭra Paŭsini sed unu el la plej belaj. La E-versio estas traduko de Giuseppe Castelli.
La unua video estas en la itala kaj la dua en la hispana. Ĝuu ilin!
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.