La falo de nebulo dum mateno,
la ŝtonoj laŭ vojeto tra l’ ebeno,
la falko kiu levos sin, la sunradioj en uzin’,
la neĝo kiu kun obstin’ kuros al maro,
la spur’ de ies kapo sur kuseno,
la paŝo hezitema de infano:
en la rigardo la fier’, la man’ levita tra l’ aer’,
la ĝoj’, la fido, la esper’: pri ĉio ĉi kaj la ceter’

mi kantas kun man’ en poŝo, kantas
per festa buŝo, kantas
je banda paŝo, kantas
kure tra l’ vento, kantas
la viv-vojaĝon, kantas
la printempiĝon, kantas
ĉi tiun preĝon, kantas
por ke vi aŭdu min:
endas kantadi, ĉiam kantadi.

La kuirejo kun la kaf-odoro,
la familio antaŭ la laboro,
la lifto malgraŭ la pane’, la am’ al mia urbo se
la homoj ridetemas je ĉiu angulo,
la branĉoj displektitaj tra l’ ĉielo,
iranta maljunul’ en tuta solo;
ne daŭros ĉiam la somer’, sed restos ĉiu tritiker’
se man’ kolektos en liber’: pri ĉio ĉi kaj la ceter’

mi kantas kun man’ en poŝo, kantas
per festa buŝo, kantas
je banda paŝo, kantas
kure tra l’ vento, kantas
la viv-vojaĝon, kantas
la printempiĝon, kantas
ĉi tiun preĝon, kantas
por ke vi aŭdu min:
endas kantadi, ĉiam kantadi, kantadi.

(Kantas) kun man’ en poŝo, kantas
per festa buŝo, kantas
la viv-vojaĝon, kantas
kure tra l’ vento, kantas
mi kantas la viv-vojaĝon, kantas,
mi kantas por ke vi aŭdu min.