Mariana Evlogieva's most read articles

  • Ĉu vi konas la blogon de Grimalkin?

    - 1 640 visits
    Nia belulino Grimalkin estas la unua kato en Bulgario, kiu havas propran blogon. Mi tradukas de la kata lingvo en la bulgaran. Mi emus aldoni ankaŭ E-version, sed mi ne scias ĉu estus legemuloj. Ĵus mi trovis retan grupon groups.yahoo.com/group/verdakato/ kaj ŝajne sukcese aliĝis, sed mia mesaĝo al la listo ne aperis, nek mi vidas ian klarigon pri tio kial ĝi ne aperas. Laŭ la retejo de UEA ankoraŭ ekzistas (sed ĉu ankoraŭ aktivas???) Rondo Kato (Kat-amantoj / Esperantista…

  • Prokrastismo

    - 1 090 visits
    Kiel mi konfesis en mia mallonga priskribo, mi estas samtempe senpacienca kaj prokrastema. Mi ne kapablas atendi, tial mi rapidis krei konton ĉe Ipernity. Aliflanke, mankis al mi diligento (kaj tempo) por detale konatiĝi kun la sistemo, do momente mi ankoraŭ mallertas kaj preferas ne tre aktivi. Jen mia unua kontribuo. Ĝi fontas el revuo "AmUzE", kiun mi eldonis en 1999/2000. Kiu ne abomenas Latin3-tiparojn, povas legi la originalon ĉe: http://www.interpres.org/amuze     PROKRASTISM…

  • En http://13.inter-pres.org/ - baldaŭ esperantaĵoj!

    - 1 040 visits
    Ne plu http://13.inter-pres.org , sed 13.interpres.org/ !!!

  • ANKORAŬFOJE PRI VILNO...

    - 1 039 visits
    Jen mia tria artikolo pri la ĵurnalista kongreso en Vilno, kiu aperis en n-ro 1/2009 de revuo "Bulgara Esperantisto". Pli bone malfrue, ol neniam, ĉu ne? ;-) Esperantistoj ĵurnalistoj kongresis en Vilno Preskaŭ 200 esperantistaj ĵurnalistoj el proksimume 40 landoj kongresis en Vilno. Por ke ne estu plendoj pri manko de ajna preciza cifero, mi almenaŭ diru la ĝustajn datojn - de la 26-a ĝis la 30-a de majo 2008. Jes, la datoj ne estas eraraj! Do ili demandigas kial tiu ĉi i…

  • Mi blogumas bulgare pri Esperanto

    - 926 visits
    Dankon al ĉiuj, kiuj aliĝis min al siaj retoj aŭ vizitis mian paĝon ĉe Ipernity. Bedaŭrinde mi malofte aperas tie ĉi. Pro manko da tempo mi devas elekti inter diversaj ŝatokupoj. Do en la lastaj monatoj mi preferis paroli pri Esperanto al neesperantistoj pere de mia bulgarlingva blogo 13.interpres.org/ . Certaj sukcesoj jam estas - ekzemple, tagĵurnalo intervjuis min pri lingvoj kune kun nia kleriga ministro! Se vi komprenetas la bularan lingvon, bonvolu vidi tion: 13.interpres…

  • Artikolo FREŜA, kvankam ne tute freŝdata

    - 882 visits
    Jen artikolo de mi, kiu aperis en revuo FREŜO , n-ro 39. Tiu ĉi numero aperis nur papere, sed aliajn numerojn kaj pliajn informojn pri la revuo vi povas trovi en la ipernity-spaco de la ĉ efredaktoro Marian Zdankowski: https://www.test.ipernity.com/home/28086

  • Mia blogo en la bulgara

    - 762 visits
    Se vi scipovetas la bulgaran, bonvolu viziti mian bulgarlingvan blogon: http://13.interpres.org/ "Петък 13 - личен блогослов на Мариана Евлогиева"

  • Re-FREŜO

    - 751 visits
    Jen la dua parto de la artikolo pri Litovio, kiu aperis en revuo FREŜO , n-ro 41. Tiu ĉi numero aperis nur papere, sed aliajn numerojn kaj pliajn informojn pri la revuo vi povas trovi en la ipernity-spaco de la ĉ efredaktoro Marian Zdankowski: https://www.test.ipernity.com/home/28086

  • KANIBALISMO... KUN SIASPECA SPICO! ;-)

    - 734 visits
    Dankon al tiuj kiuj vizitadas mian blogon, kvankam ĝi apenaŭ viglas! Hodiaŭ mi deziras regali ilin per iom ekzotika frandaĵo - jen recenzo de mi, kiu aperis en n-ro 82 de revuo "Etnismo". La aŭtoro, mem esperantisto, ĝojus vidi sian verkon ankaŭ en Esperanto. Se iu eldonisto interesiĝas, Gereon Janzing pretas prepari E-version!

  • AMASMORDISTO

    - 704 visits
    Bonvolu rigardi mian unuan albumon ĉe: https://www.test.ipernity.com/doc/amuze/album/89886 Ĝi enhavas kelkajn fotojn de kata bebo de ankoraŭ nekonata sekso kaj sen nomo, sed kun jam ĝissange konataj ungegoj kaj dentegoj. Jen vera amasmOrdisto!

  • Vivi skatole

    - 696 visits
    Mi ĵus transloĝiĝis, kaj ankoraŭ ĉiuj miaj aĵoj estas en skatoloj kaj en sakegoj. Ĉiuj krom la lito, memkompreneble! Ĝi estas ne en, sed inter skatoloj kaj sakegoj.

  • Mia blogo festas hodiaŭ sian unujariĝon!

    - 619 visits
    Mia bulgarlingva blogo naskiĝis precize antaŭ unu jaro - je la fatala 13-a dato de marto, kiu en 2009 estis vendrede. La nomo ПЕТЪК 13 signifas en la bulgara VENDREDO 13 . La komenca ideo estis, ke ĉiuvendrede mi publikigi po 13 artikolojn je la 13-a horo. Poste mi rezignis pri tio, ĉar evidentiĝis, ke multaj homoj ne interretumas semajnfine. Do nuntempe mi nepre publikigas ion vendrede, sed ankaŭ alitage. Dume amasiĝis pli ol 13x13 artikoloj, kaj la blogo estas sufiĉe konata. Interal…