Daniel Ortega, bandita prezidanto de Nikaragvo, kulpigis Usonon pro la intenco mortigi Ugo Chavez'on, la prezidanton de Venecuelo.
Unue, Chavez jam forvendis ĉiujn neftoputojn al Usono. Do lia kontraŭusoneco estas nur porŝajna. Kial Usono mortigu lin?
Daniel Ortega agnoskis la sendependecon de la proursaj marionetŝtatoj Sud-Osetion kaj Abĥazion. Kompreneble, lia agnosko ne multon valoras.
Tamen la simpatioj inter Urslando kaj latinamerikaj diktatorejoj estas rimarkindaj.
La anoj de la menciita lando mem havas multajn ironiajn nomojn de ĝi, ekz. Совок, Совдепия, Рашка.
La opinio de la sudaj osetoj diveneblas. La rusoj faris ĉion por venenigi iliajn rilatojn kun la kartveloj. Se la sudosetoj strebus al la vera sendependeco, neniu el ili akceptus rusan ŝtatanecon libere disdonatan.
Mi ripetas: Usono ne disdonis usonajn pasportojn al albanoj de Kosovo.
Sign-in to write a comment.