La laŭdire transrande-dekstra naciisma organizo Pro Kolonjo (Pro Köln) organizis grandan manifestadon kontraŭ la konstruo de grandega moskeo en la urbo. La konstruon aprobis ĉiuj gravaj partioj kaj movadoj.
Ili kun la polico malhelpis la manifestadon. Kelkcento da maldekstraj batalemuloj estis arestitaj. La moskeo baldaŭ ornamos la urbon, kie jam ekzistas 45 aliaj islamaj adorejoj.
Kiom da kristanaj preĝejoj ekzistas en Saudia Arabujo? Kiel fartas la kristanoj en Turkujo? Ĉu ili ankaŭ libere konstruas preĝejojn en la lando?
Mi ne estas subtenanto transrandaj naciistoj, des malpli la germanaj. Tamen kial neniu krom ili ne protestas kontraŭ islamiĝo? Kial oni lasis la honoron defendi la landon al la transranduloj?
Kial eĉ CSU, t.n. "kristana" partio subtenas la disrampadon de islamo en sia lando?
Pri aliaj sektoj kaj religioj NUR tiuj kiuj jam ekzistis de pra tempo, la registaro toleras sed mi ege forte dubas ke pri novaj nia registaro kaj "popolo" tolerus ...
Sign-in to write a comment.