Nigel K. (la nomon mi ŝanĝis) heredis sumon de £ 3 756 187 post la morto de sia senida onklo, kiu estis fama arkitekto.
Nigel K. laboras kiel teknikisto en farbindustria entrepreno kaj havas salajron de £ 2 140.
Post la ricevo de la heredita sumo Nigel decidas forlasi sian laboron por ne plu enspiri la venenajn vaporaĵojn kaj fortiriĝas kamparen.
Lia onklo pagis impostojn dumvive, do la sumo £ 3 756 187 estas postimposta.
Heredinte la sumon Nigel K. denove pagas la imposton, kiu nomiĝas heredimposto. La postrestaĵo plukuŝas en la banko kaj alportas al Nigel K. 3% jare. Kaj tiuj 3% estas denove impostataj kiel enspezo.
Ges-roj Sarkozy kaj Merkel ĉiu aparte promesis forigi la heredimposton, la plej hontindan leninaĵon en la nuna Eŭropo. Ĝia esenco estis forrabi al la ŝtata poŝo tion, kion la gehomoj perlaboris. Tamen la promeso plupendas en la aero.
Ve, oni povas evitigi al neniu naskoto ekz. drinkeman patron aŭ bateman patrinon, La infano kiu havas legeman paĉjon kaj muzeeman panjon estos neeviteble "pli egala".
Mi iam aŭdis kaj jen volonte citas: Eĉ se eblus forŝiri ĉiomon da riĉaĵoj de ĉiuj dikpoŝuloj kaj redisdoni po samiom al ĉiu loĝanto de la tero, tre baldaŭ, eble post la paso de kelkaj jaretoj la riĉaĵoj denove amasiĝos en la praaj manoj.
Ankaŭ en mia ĉirkaŭaĵo mi multfoje observis, ke iuj tre bone enspezantaj personoj havas nenion krom la ŝuldoj. Kaj aliflanke aliaj post dua aŭ tria bankrotiĝo denove havas monon, kvazau ili flarus ĝian fonton.
Kien fluu la mono senpene heredita de Nigel K.?
Ĉu vi pripensis la eblajn (kaj nepre vastskale okazotajn) misuzojn de tia "justeco"?
La komunumo: la subsignifo de "ĉies" estas "nenies".
La utopioj proponas nenion por la nuno. La plejbono estas ĉiam trans la horizonto. Oni eltenu ĉiajn dumajn fiaĵojn por atingi la promesitan feliĉon.
Sign-in to write a comment.